Kwa maudhui

Kion vi faris por Esperanto

ya AmsterCard, 22 Machi 2015

Ujumbe: 26

Lugha: Esperanto

AmsterCard (Wasifu wa mtumiaji) 22 Machi 2015 8:05:08 asubuhi

Saluton miaj karaj samideanoj! Mi volus scii, kion konkretan vi faras, por ke nia komuna lingvo disvastiĝu?

Ekzemple, mi:
1) Partoprenis tradukadon de fama rusa retpaĝaro VK (vk.com)
2) Tradukis, subtitoligis kaj voĉlegis (voĉigis) 4 serierojn de japana animacia filmo (animeo) "One Piece" en Esperanton.
3) Kreis elektronan lernilon por rusa fama lernolibro de Esperanto de Boris Kolker.

Tio estus interese vidi, kion novan vi faris? Se ni ĉiuj laboros por Esperanto, do ni ricevos efektive indan kaj necesendan lingvon.

PS: Ankaŭ unu demando. Ĉu iu volas traduki novajn serierojn de One Piece? Mi ilin voĉlegos kaj subtitoligos.

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 22 Machi 2015 12:06:04 alasiri

Bedaŭrinde mi faras nenion.

TKNIGHT (Wasifu wa mtumiaji) 22 Machi 2015 1:25:53 alasiri

Saluton!

Mi estas komencanto, sed mi opinias ke tio estas io de valoro! Per lernas, mi estas disdonanta scion pri la lingvo nature, ĉu ne? Kun miajn studentojn (en la loka lernejo), mi jam parolas pri Esperanto kaj instrui ilin kelkaj vortoj, kaj tial levi ilian konscion pri la temo.

Ankaŭ, mi provas helpi aliajn komencantojn farigi pli forta per praktikado kun ili.

Ĉu ne la plej importa afero, prezenti pli kaj pli homoj al Esperanto, kaj esperas ke iom da ili volos lerni la lingvon?

Ladek (Wasifu wa mtumiaji) 24 Machi 2015 3:11:14 alasiri

Bona demando,
krom vizitado de diversajn e-aranĝojn mi laboras por IFEF,kie mi zorgas pri paĝaro [url=www.ifef.net]IFEF[/url] kaj ankaŭ laboras kiel membro de Informada grupo en IFEF,kaj ankaŭ mi helpas kun terminologio
sed ankaŭ mi zorgas pri paĝaro de Ĉeĥa esp.fervojista asocio (nur simpla paĝaro)
Krom virtuala vivo mi kun mia kolego preparis renkontiĝon en Univerzitato Pardubice (16 partoprenantojn)

Mi tre admiras homojn,kiuj preparas malgrandajn renkontiĝojn,ĉar mi pensas,ke estas tre gravaj por movado.
Kaj ankaŭ vi faris jam multe!

Ladek (Wasifu wa mtumiaji) 24 Machi 2015 4:19:59 alasiri

TKNIGHT:Saluton!

Mi estas komencanto, sed mi opinias ke tio estas io de valoro! Per lernas, mi estas disdonanta scion pri la lingvo nature, ĉu ne? Kun miajn studentojn (en la loka lernejo), mi jam parolas pri Esperanto kaj instrui ilin kelkaj vortoj, kaj tial levi ilian konscion pri la temo.

Ankaŭ, mi provas helpi aliajn komencantojn farigi pli forta per praktikado kun ili.

Ĉu ne la plej importa afero, prezenti pli kaj pli homoj al Esperanto, kaj esperas ke iom da ili volos lerni la lingvon?
mi pensas ke ankaŭ paroli kun studentoj estas tre necesa.Mi ne bezonas nur parolantoj,sed ankaŭ favorantoj de IlO

Ladek (Wasifu wa mtumiaji) 24 Machi 2015 4:20:07 alasiri

ratkaptisto (Wasifu wa mtumiaji) 24 Machi 2015 8:57:30 alasiri

Mi multe varbis, sed ofte sen sukceso.

Mi volis helpi organizi renkontiĝon, sed la gvidanto ne volis tion. Vi vidas: denove sen sukceso.

Mi jam instruis en kursoj, mi pensas kun sukceso.

Cfail0814 (Wasifu wa mtumiaji) 25 Machi 2015 12:18:39 asubuhi

Mi ekinstruis esperanton al du homoj en mia grupo de la armeo. Sed illin ne lernas Plu lango.gif

Elhana2 (Wasifu wa mtumiaji) 25 Machi 2015 2:29:45 asubuhi

ratkaptisto:Mi multe varbis, sed ofte sen sukceso.
Por kio? Ĉiu germano la anglan jam scias.

petitka (Wasifu wa mtumiaji) 25 Machi 2015 6:28:43 asubuhi

Nia grupo nun laboras por reeldoni la lernolibron. Mi ne instigas homojn lerni Esperanton, mi komencis sen kialo, ĝuste por lerni ion novan. Poste mi komprenis la ideon, tiu celo plaĉas al mi.

Kurudi juu