Al la enhavo

Libereco en Indianio

de vejktoro, 2015-marto-28

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Elhana2 (Montri la profilon) 2015-marto-30 08:24:51

vejktoro:ŝajnas ke la ŝtato de Indianio suferos retrofrapon
Ĉu vi opinias ke liberpenseco devas esti puninda?

kaŝperanto (Montri la profilon) 2015-marto-30 14:34:57

vejktoro:
Tempodivalse:Ĉu oni almenaŭ rajtas diskriminacii kontraŭ tiuj, kiuj diskriminacias kontraŭ sameksemuloj? ekz., "Ĉi-vendeje ne bonveniĝas homofobiuloj." Tio taŭgus ...
Bona demando.

Kiel mi komprenas la informon, la nova leĝo specife temas pri samseksemuloj. Ne ekzistas leĝon kiu donas rajton forigi homofobiulojn.
Mi mem loĝas in indianio, kaj mi estas tiom senscia pri la politiko ke mi ne sciiĝis pri la leĝo ĝis hieraŭ. La leĝo tute ne specife temas pri samseksemuloj, sed estas tre evidenta ke la leĝo celas kontraŭi iliajn rajtojn. Ĉe la 7a de oktobro 2014 indianio laŭleĝigis samseksan edzecon, do ĉi-tiu leĝo estas eble kontraŭbatalado.

Iuj urboj en mia ŝtato havas leĝojn kiuj protektas la rajtoj de gejoj, sed mankas tutŝtatan leĝon.

La historia uzo de tia leĝo estas por religiaj malplimultoj, kiel la "Amiŝuloj". Ili preskaŭ tute forlasas la modernan teknologion por vivi simple. Iuj leĝoj de la ŝtato kontraŭas iliajn kredojn, do la nova leĝo ilin protektas.

La pli forta, neskribita leĝo, per kiu oni povas batali kontraŭ la misuzo de ĉi tiu leĝo, estas la leĝo de provizo kaj debito. Se iu bakejo ne bakas kukon por samseksaj edziĝoj, tiam ni ne plu aĉetos panaĵojn de tie. Alie, mi forte dubos ke iu ajn kortumo subtenus tian misuzon de la leĝo, kaj mi esperos ke ĝi estos nuligita de tutŝtatan kontraŭdiskriminacian leĝon.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2015-marto-31 15:12:11

Mi ne scias ĉu ne-usonanoj povas voĉdoni ĉi tie, sed bonvolu aliĝi al ĉi tiu peticio. Eble se ni gajnus pli da mondaj voĉoj ĝi plifortigus la reziston.

https://www.change.org/p/state-of-indiana-repeal-t...

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-marto-31 16:28:53

Mi subskribis

rikforto (Montri la profilon) 2015-marto-31 17:57:06

Elhana2:En kapitalismaj landoj oni povas al iu ajn rifuzi servojn en siaj privataj establaĵoj sen ia klarigo. Tio estas nenio nova.
Tio ne estas vera. Oni ne povas rifuzi homojn pro sekso, religio, aŭ raso. Malfaliĉe, oni ne povas rifuzi samsekssemulojn en Indiana---kaj nun tio estas pli ebla. Kaj, tio faris je min ĉi tie.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2015-marto-31 20:01:52

rikforto:
Elhana2:En kapitalismaj landoj oni povas al iu ajn rifuzi servojn en siaj privataj establaĵoj sen ia klarigo. Tio estas nenio nova.
Tio ne estas vera. Oni ne povas rifuzi homojn pro sekso, religio, aŭ raso. Malfaliĉe, oni ne povas rifuzi samsekssemulojn en Indiana---kaj nun tio estas pli ebla. Kaj, tio faris je min ĉi tie.
Ho, do vi estas la alia Indiania Esperantisto? Ne zorgu tiom pri la skribaĵoj de troloj kiel Elhana2.

Ankaŭ, ĉu vi povas klarigi la lastan frazon? Ĉu vi intencas,"kaj pro tio mi estas ĉi tie"?

Saluton el Fort Wayne ridulo.gif

mjhinds57 (Montri la profilon) 2015-aprilo-01 09:07:33

Nun Arkansas' havas leĝon similan :/
(Mi pardonpetas ĉar la ligi estas angla.)

Mi estas Arkansasano tamen mi tien ne loĝas plu. Se mi ankoraŭ tien loĝas, mi portus vestojn ke multaj samseksuloj ŝatas kaj mi irus al multaj publikaj manĝejoj. Mi ŝatas inoj, tiel (tial? mi ne scias...) se ilin provus diskriminacii min, mi dirus ilin ke ili nur malŝatas miajn vestojn.

Sed eble mia kuzo estas felica. Li estas Justitio de la Paco tiu, kiu ne ŝatas samseksedzecon.

Rujo (Montri la profilon) 2015-aprilo-01 09:44:22

Mi subskribis ĝin.

Elhana2 (Montri la profilon) 2015-aprilo-01 14:56:53

Mi ne ŝatas change.org ĉar oni ne eblas voĉdoni kontrau tie.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2015-aprilo-01 15:43:47

Elhana2:Mi ne ŝatas change.org ĉar oni ne eblas voĉdoni kontrau tie.
Ne taŭgas "voĉdoni kontraŭ" peticioj. Aŭ vi subskribus ĝin aŭ vi ne subskribus ĝin.

Reen al la supro