Späť na obsah

Kraĉotusi

od 123xyz, 28. marca 2015

Príspevky: 11

Jazyk: Esperanto

123xyz (Zobraziť profil) 29. marca 2015 19:42:19

Bernadox:Kiel ĉiam en tradukado, oni ne traduku vortojn, sed ideojn. Ne ĉiuokaze ĉiu lingvo havas unu solan vorton por esprimi ideon (tie ĉi la germana ekzemple ja havas: räuspern - laŭ la Krause-vortaro 2007 kraĉotusi, tuseti).
Mi scias ke oni ne tradukas ideojn - mi nur esperis ke unuvorta alternativo ekzistas nur por efikeco kaj eleganteco. Jen, estas tia unuvorta verbo.

Bernadox:Unu el la ĉarmoj de Esperanto estas, ke vi mem povas facile krei multajn (preskaŭ-) sinonimoj por la ideo "clear one's throat":

ektusi, tuseti, kraĉtusi, liberigi, klarigi, malsekigi la gorĝon, prepari la voĉon, voĉprepari, malraŭkigi la voĉon, purigi la voĉon, malrigidigi la gorĝon / voĉon, malgrakigi la voĉon (graki = korvo-bleki) kaj certe ankoraŭ multaj aliaj.

Bele, ĉu? Enjoy!
Jes, ĉi tio estas vere belega. Mi estas tre kontenta ke la Esperanto havas ĉi tiun kapablon, sed ĉar mi komencis lerni ĝin antaŭ mallonge, mi ankoraŭ ne scias kiel mi povas formi novajn vortojn - unue mi devas alkutimiĝi al la lingvo.

sudanglo: Sed en Esperanto la regulo estas klareco pli ol rigida konformo al iu uz-normo. Tiel vi trovos foje diversajn vortojn/esprimojn por la sama afero, kaj ne estas eble diri ke iu formo ne estas korekta.
Ĉi tio havas sencon - mi ankoraŭ devas akcepti la fakton ke en la Esperanto, ne estas "natura" e "nenatura", sed nur "pli celtrafa" kaj "malpli celtrafa". Ĉiuokaze, ĉi tiu trajto de la Esperanto estas tre oportuna.

Nahor