Späť na obsah

Kraĉotusi

od 123xyz, 28. marca 2015

Príspevky: 11

Jazyk: Esperanto

123xyz (Zobraziť profil) 28. marca 2015 20:46:38

Saluton,

Mi komencis lerni Esperanton antaŭ unu semajno kaj ĉi-momente mi penas kolekti bazan vortotrezoron, sed mi ne povas trovi multajn vortojn kiujn mi serĉas, pro manko da resursojn. Mi esperas ke ĉi tiu forumo estus ĝusta loko por peti helpon en tiaj kazoj, alivorte ke mi ne malrespektus kelkajn regulojn kun la demandoj kiujn mi planas/volas doni al vi.

Mia unua demando estus, kio estus la traduko de "to clear one's throat"? La ĉefaj vortaroj kiujn mi plejparte uzas nenion oferas, dum unu paĝo kun tradukitaj frazoj diras "kraĉotusi", "kraki", "klarigi la gorĝon", "klarigi la voĉon", kaj "liberigi la gorĝon". Tamen mi ne povas scia ĉu ĉi tiuj elektoj estas ĝustaj (ĉar la paĝon skribas kiu ajn kaj mi jam estas remarkinta multajn erarojn - ne en Esperanto, sed ĉi tiu ne gravas), des malpli kiaj estas la diferencoj inter ili. Do, kion proponus vi per "clear one's throat"?

Anticipe dankon

P.S. Se vi volas ĝustigi miajn erarojn, mi estus tre feliĉa kaj dankema

Rugxdoma (Zobraziť profil) 28. marca 2015 21:38:20

123xyz:Saluton,

"Klarigi la voĉon" estas la esprimo donita de mia sveda-esperanta vortaro.

Anstataŭ "estas remarkinta" mi dirus "rimarkis".
Anstataŭ "estus" (dufoje), estu "estas". Mi substrekis la lokojn.

Balbutanto (Zobraziť profil) 29. marca 2015 0:30:35

Enokaze vi ne trovis ilin jam , jen retadresoj de du utilaj E-vortaroj: http://www.reta-vortaro.de/revo/ kaj http://vortaro.net/

Konsulti ilin ofte grande helpis min.

123xyz (Zobraziť profil) 29. marca 2015 9:06:43

Dankon por la sufiĉe rapidajn respondojn. Mi ĝojas ke mi povas ricevi helpon kian mi bezonas je ĉi tiu forumo. Ĉiuokaze, se "klarigi la voĉon" estas la taŭga traduko por "to clear one's throat", ĉu tio ĉi signifas ke "kraĉotusi" estas malĝusta? Se jes, ĉu esistas alia alternativo kiu estas nur unu vorto? Ĉiam kiam estas ebla, mi plivolas uzi unuvortajn kunmetaĵojn, kaj ĉi tiel mi demandas.

Intertempe, jes, mi konas ĉi tion Reta-vortaron, kaj mi uzas ĝin sufiĉe ofte (kune kun unu alia eĉ pli bona), sed estas multaj kazoj kie ĝi ne povas helpi min (ekzemple kun "klarigi la voĉon", evidente), speciale ĉar ĝi ne enhavas anglajn tradukojn por tiomajn vortojn, dum mi ne povas nur diveni la esperantajn vortojn anticipe.

ustra (Zobraziť profil) 29. marca 2015 9:34:46

Laŭ tiu ĉi vortaro "kraĉotusi" ankaŭ ĝustas. Ofte Tatoeba trovas bonajn (esperantajn) tradukojn.

Mi pensas, ke "tuseti" ankaŭ estas taŭga traduko.

123xyz (Zobraziť profil) 29. marca 2015 9:40:35

Ankaŭ mi uzas Tatoeba ofte - tiu estas la paĝo kun la tradukitaj frazoj pri kiu mi parolis en mia unua mesaĝo. Tamen, ĝi ofte donas tiomajn diversajn tradukojn, ke mi ne povas esti certa, kiaj estas la diferencoj inter ili. Plie mi ne tre fidas ĉi tiun paĝon, ĉar neniu kontrolas tion, kion la personoj skribas, kaj ĉiu povas skribi kian ajn stultecon, sen ke iu rimarkus aŭ ĝustigus ĝin. Ĉiuokaze, dankon por la respondo.

Bernadox (Zobraziť profil) 29. marca 2015 9:58:31

123xyz:Dankon por [pro] la sufiĉe rapidajn respondojn [rapidaj respondoj]. Mi ĝojas ke mi povas ricevi helpon kian mi bezonas je [en] ĉi tiu forumo. Ĉiuokaze, se "klarigi la voĉon" estas la taŭga traduko por "to clear one's throat", ĉu tio ĉi signifas ke "kraĉotusi" estas malĝusta? Se jes, ĉu esistas [ekzistas, estas] alia alternativo kiu estas nur unu vorto? Ĉiam kiam estas ebla, mi plivolas [aŭ: preferas] uzi unuvortajn kunmetaĵojn, kaj ĉi tiel [pro tio] mi demandas.

Intertempe, jes, mi konas ĉi tion [tiun] Reta-vortaron [Retan Vortaron], kaj mi uzas ĝin sufiĉe ofte (kune kun unu alia eĉ pli bona), sed estas multaj kazoj kie ĝi ne povas helpi min (ekzemple kun "klarigi la voĉon", evidente), speciale ĉar ĝi ne enhavas anglajn tradukojn por tiomajn vortojn [por multaj vortoj], dum mi ne povas nur diveni la esperantajn vortojn anticipe.
Unue gratulon pro via mirinda lingvo-rego post nur tiel mallonga lernado, 123xyz (kelkajn atentigojn vd. en via teksto en rektaj krampoj [..] - atentu, ke principe post prepozicioj sekvas formo sen n-markilo: por multaj vortoj; n-markilo post prepozicio estas uzata nur por indiki direkton: iri sur la strato, iri sur la straton).

Laŭ mi ReVo estas sufiĉe nefidinda, ĉar baze ĝi estas stato de 1934 (2a eld. de Plena Vortaro - PV). Vere ampleksa, detala, moderna kaj fidinda vortaro Esperanto-angla bedaŭrinde ne ekzistas. Do aŭ vi uzos vortarojn ĉinan, ĉeĥan, germanan, francan, hispanan (ĉiuj pli bonaj ol tio, kio haveblas por la angla, inkluzive de la netaŭga Wells-vortaro) aŭ vi uzos la malnovan Butler de 1967. Por la baza vortostoko ĝi estas daŭre konsultinda. Ĝi havas: "Ektusi, Kraĉtusi, clear the throat".

Kiel ĉiam en tradukado, oni ne traduku vortojn, sed ideojn. Ne ĉiuokaze ĉiu lingvo havas unu solan vorton por esprimi ideon (tie ĉi la germana ekzemple ja havas: räuspern - laŭ la Krause-vortaro 2007 kraĉotusi, tuseti).

Unu el la ĉarmoj de Esperanto estas, ke vi mem povas facile krei multajn (preskaŭ-) sinonimoj por la ideo "clear one's throat":

ektusi, tuseti, kraĉtusi, liberigi, klarigi, malsekigi la gorĝon, prepari la voĉon, voĉprepari, malraŭkigi la voĉon, purigi la voĉon, malrigidigi la gorĝon / voĉon, malgrakigi la voĉon (graki = korvo-bleki) kaj certe ankoraŭ multaj aliaj.

Bele, ĉu? Enjoy!

sudanglo (Zobraziť profil) 29. marca 2015 10:34:12

En la naciaj lingvoj abundas fiksaj esprimoj. Tiujn oni devas uzi por paroli samkiel la denaskaj parolantoj.

Sed en Esperanto la regulo estas klareco pli ol rigida konformo al iu uz-normo. Tiel vi trovos foje diversajn vortojn/esprimojn por la sama afero, kaj ne estas eble diri ke iu formo ne estas korekta. Sed iu formo povas esti pli eleganta, aŭ pli celtrafa.

La ago (clear one's throat) estas ja tuseti, sed ĉar oni ankaŭ povas tuseti nur por tiri ies atenton, tio ne sufiĉas. Tiel oni prefere aldonu la celon, kio estas klarigi aŭ malraŭkigi la voĉon.

En la angla 'clear' povas ankaŭ signifi senobstrukcigi, kaj do povas akcepti kiel objekton la gorĝon, sed mi iom dubas ke en Esperanto oni povas klarigi sian gorĝon. Post neĝado oni ne klarigas la straton, oni liberigas aŭ malŝtopas la vojon, flankenigante la neĝon.

Rugxdoma (Zobraziť profil) 29. marca 2015 10:58:15

sudanglo:En la naciaj lingvoj abundas fiksaj esprimoj. Tiujn oni devas uzi por paroli samkiel la denaskaj parolantoj.

Sed en Esperanto la regulo estas klareco pli ol rigida konformo al iu uz-normo. Tiel vi trovos foje diversajn vortojn/esprimojn por la sama afero, kaj ne estas eble diri ke iu formo ne estas korekta. Sed iu formo povas esti pli eleganta, aŭ pli celtrafa.

La ago (clear one's throat) estas ja tuseti, sed ĉar oni ankaŭ povas tuseti nur por tiri ies atenton, tio ne sufĉas. Tiel oni prefer aldonu la celon, kio estas klarigi aŭ malraŭkigi la voĉon.

En la angla 'clear' povas ankaŭ signifi senobstrukcigi, kaj do povas akcepti kiel objekton la gorĝon, sed mi iom dubas ke en Esperanto oni povas klarigi sian gorĝon. Post neĝado oni ne klarigas la straton, oni liberigas aŭ malŝtopas la vojon, flankenigante la neĝon.
+ 1

sudanglo (Zobraziť profil) 29. marca 2015 11:49:50

Mi dankas al vi Ruĝdoma, ke vi aprobis mian analizon, sed estintus plezuro se, citante min, vi ankaŭ estus korektinta miajn tajp-erarojn (kiuj tuj post re-lego elsaltis al miaj okuloj).

Mi rimarkis viajn tensajn korektojn de la mesaĝo de 123. Ĉu ne iomete tro severaj?

La uzo de la kondicionalo por esprimi ĝentilan hezitemon estas sufiĉe bone establita en Esperanto. Kaj 'mi jam estas rimarkinta multajn erarojn' ŝajnas al mi en ordo

Nahor