Đi đến phần nội dung

Poŝtmarkoj de la tuta Mondo

viết bởi gordonflanagan, Ngày 30 tháng 3 năm 2015

Tin nhắn: 64

Nội dung: Esperanto

gordonflanagan (Xem thông tin cá nhân) 20:00:38 Ngày 29 tháng 6 năm 2015

Botanika Ĝardeno en Minsk, Belarusio

externalImage.png

Jen poŝtmarko sur poŝtkarto. Estas nova poŝtmarko el Belarusio. Ĝi montras florojn en la botanika ĝardeno en Minsk. La ĝardeno malfermiĝis en 1932. Estas pli ol 9000 malsamajn speciojn en la ĝardeno.

gordonflanagan (Xem thông tin cá nhân) 14:04:22 Ngày 30 tháng 7 năm 2015

Ludwik Lejzer Zamenhof

externalImage.png

L.L. Zamenhof (1859-1917) estis pollanda kuracisto, inventisto kaj verkisto. Li verkis la esperanton lingvon. Li eldonis sian libron de la esperanta lingvo en 1887.La poŝtmarko eldoniĝis en DDR en 1987, la 100-a datreveno de lia libro.

gordonflanagan (Xem thông tin cá nhân) 13:43:16 Ngày 26 tháng 8 năm 2015

Mozart

externalImage.png

Jen poŝtmarko el Ĉinio, kiu montras la aǔstran komponiston, Wolfgang Amadeus Mozart (1756-1791). Li komponis pli ol 600 verkojn.

gordonflanagan (Xem thông tin cá nhân) 14:01:25 Ngày 09 tháng 9 năm 2015

9-a septembro 2015

externalImage.png

Hodiaǔ, Reĝino Elizabeth II estas reĝino dum 63 jaroj kaj 7 monatoj (23,226 tagoj). Ŝi reĝas pli longe ol la reĝino Viktoria, kiu estis ĝis nun la monako kiu reĝis la plej longe (1837-1901). La bildo montras la novajn poŝtmarkojn.

gordonflanagan (Xem thông tin cá nhân) 09:22:53 Ngày 13 tháng 9 năm 2015

Francysk Skaryna

externalImage.png

La poŝtmarko el Belarusujo memorfestas Francysk Skaryna (c.1490 - c.1551). Li naŝkiĝis en Polatsk, duklando de Litovio (hodiaǔ en Belarusujo). Li studis medicinon en Padua kaj filozofion en Krakow. En 1517 li loĝis en Prago kaj li malfermis presejon. Li eldonis la Biblion en la belarusa lingvo. Pli poste li loĝis en Vilnius kaj malfermis alian presejon tie.

gordonflanagan (Xem thông tin cá nhân) 12:23:01 Ngày 18 tháng 9 năm 2015

Poŝtmarko el Indonezio

externalImage.png

Jen bela poŝtmarko el Indonezio. Ĝi memorfestas la unuan poŝtmarkon de Indonezio. En 1864, kiam la unua poŝtmarko eldoniĝis , Indonezio nomiĝis Nederlands Indie. La bildo estas Reĝo Vilhelmo III de la Nederlando. Ankaǔ maldekstre estas bela bildo de nederlanda leterkesto.

gordonflanagan (Xem thông tin cá nhân) 15:41:40 Ngày 23 tháng 9 năm 2015

La Fervojo de Trans-Siberio

externalImage.png

La fervojo el Moskovo de Vladivostok, nur tra Ruslando, estis finita en 1916. Jen bela poŝtmarko kiu montras malnovan vaporlokomotivon kaj grandan ponton.

gordonflanagan (Xem thông tin cá nhân) 10:09:21 Ngày 22 tháng 10 năm 2015

Glaciaĵo

externalImage.png

Ĉi tiu poŝtmarko montras glaciaĵon - memorigi vin de la somero.

gordonflanagan (Xem thông tin cá nhân) 11:31:27 Ngày 08 tháng 11 năm 2015

Aŭstra Diliĝenco

externalImage.png

Ĉi tiu poŝtmarko estas bela poŝtmarko el Aŭstrio. Ĝi montras diliĝencon, kiu veturas tre rapide tra la aŭstran kamparo, c. 1830. La pentristo de la bela bildo estis K Schnorpfeil.

ratkaptisto (Xem thông tin cá nhân) 20:55:10 Ngày 26 tháng 12 năm 2015

gordonflanagan:
ratkaptisto:Ĉu iu havas poŝtmarkojn kun biciklo(j)?
Ciklado

externalImage.png

Jen poŝtmarko kiu montras cikladon. La poŝtmarko eldoniĝis en 1978.
Bonege

Quay lại