К содержанию

Poŝtmarkoj de la tuta Mondo

от gordonflanagan, 30 марта 2015 г.

Сообщений: 64

Язык: Esperanto

gordonflanagan (Показать профиль) 30 марта 2015 г., 10:46:01

Mi propono - skribu pri poŝtmarkojn ke vi ŝatas.

Vapora lokomotivo

externalImage.png

Mia unua elekto estas poŝtmarko de Manksinsulo (Isle of Man). Ĝi montras vaporan lokomotivon kiu foriris Douglas, la ĉefurbo de la insulo. La unua fervojo sur la insulo malfermis en 1873.

gordonflanagan (Показать профиль) 31 марта 2015 г., 15:36:29

Rowland Hill (1795-1879)

externalImage.png

Rowland Hill estis instruisto en sian propra lernejo. Pli poste li interesiĝis pri la reformo de la poŝto. Li proponis unuforman afrankon - la sama afranko en la tuta lando. Ankaŭ li proponis gluajn etikedojn pagi la afrankon. La poŝto adoptis liajn proponajn en 1839. Li estas "la patro de la moderna poŝto"

gordonflanagan (Показать профиль) 2 апреля 2015 г., 21:56:05

Feliĉan Paskan

externalImage.png

Ĉu vi ŝatas Paskajn ovojn?

ratkaptisto (Показать профиль) 5 апреля 2015 г., 7:35:26

Ankaŭ mi deziras tion al vi, Gordon, kaj al la aliaj partoprenantoj de ĉi tiu forumo.

gordonflanagan (Показать профиль) 7 апреля 2015 г., 14:44:22

La Unua Poŝtmarko

externalImage.png

Jen la "nigra penco". Ĝi estis la unua poŝtmarko en la mondo. Ĝi eldoniĝis en majo 1840. Estis parto de la reformoj de Rowland Hill. En 1840 kostis unu penco sendi leteron ie en Britio.

petitka (Показать профиль) 8 апреля 2015 г., 6:18:13

Ĉu vi ankaŭ havas bluan maŭriciuson?

gordonflanagan (Показать профиль) 8 апреля 2015 г., 14:59:01

petitka:Ĉu vi ankaŭ havas bluan maŭriciuson?
Ne, mi ne havas iun. Ĉirkaŭ dudek sep bluaj maŭriciusoj ekzistas. Tamen, mi havas "bluan du pencojn".

petitka (Показать профиль) 8 апреля 2015 г., 16:50:52

Gratulon! En mia domo troviĝas poŝtmarkoj el la dua monmilito, ne pli malnovaj.

gordonflanagan (Показать профиль) 10 апреля 2015 г., 13:24:53

Natura Fonto, Grekio

externalImage.png

Loutraki estas marboda vizitejo 81km okcidenta de Ateno, Grekio. Ĝi koniĝas bone por naturaj fontoj. Ĉi tiu poŝtmarko montras fonton en Loutraki.

gordonflanagan (Показать профиль) 15 апреля 2015 г., 13:36:37

Kegloludo

externalImage.png

Jen Finna poŝtmarko kiu montras kegloludon. La mondoĉampionado okazis tie en 1987.

Наверх