前往目錄

Kapoj en la sablo: En Florida malpermesiĝis la termino "klimata ŝanĝiĝo"

貼文者: Tempodivalse, 2015年3月31日

訊息: 5

語言: Esperanto

Tempodivalse (顯示個人資料) 2015年3月31日下午8:01:23

Pasintmonate la politikistoj de Florida malkaŝis sian plej novan, plej brilantan kaj plej efikan rimedon por kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon - fenomeno kiu pli kaj pli minacas la marbordajn partojn de la ŝtato-duoninsulo kaj post 80-90 jaroj certe kaŭzos profundajn krizojn.

La centro por Esplorada Raportado de Florida plueksplikas la detalojn:
Oni ordonis, ke oficialuloj de la Departamento de Medioprotektado de Florida ne uzu la terminojn "klimata ŝanĝiĝo" aŭ "tutmonda varmiĝo" en iuj aj oficialaj komunikaĵoj, retpoŝtoj, aŭ raportoj.

...

Dungito de la Departamento diris: "Ĉe ni malpermesiĝas diri ion ajn, kio ne estis vera fakto."
Ĉi tio nepre estas la plej simpla metodo ĝis nun elpensata! Ne bezonatas larĝa, malprofitema malpliigo de poluado aŭ emisioj. Simple ne menciu la problemon, kaj ĝi sendube malaperos!

robbkvasnak (顯示個人資料) 2015年3月31日下午8:16:28

Sciu ke tiuj politikistoj estas en la NORDA parto de la ŝtato Florido. Ili ne havos la problemojn - la SUDA parto havos ĝin. Sed sciu ankaŭ ke la nordfloridanoj ĝenerale ne ŝatas nin en la suda parto. Ili estas plejnombre baptistoj kaj havas tute anglan kulturon. Ni estas tre diversaj kaj havas floriban (florida + kariba) kulturon. Ili estas unulingvaj, ni estas multlingvaj. Ili estas plej parte republikanoj. La demokrata partio havas tre fortan povon en nia suda parto. Ili fakte estus feliĉaj se ni ne plu ekzistus.

kaŝperanto (顯示個人資料) 2015年3月31日下午10:30:20

Estas bedaŭrinda afero.

robbkvasnak:Sciu ke tiuj politikistoj estas en la NORDA parto de la ŝtato Florido. Ili ne havos la problemojn - la SUDA parto havos ĝin. Sed sciu ankaŭ ke la nordfloridanoj ĝenerale ne ŝatas nin en la suda parto. Ili estas plejnombre baptistoj kaj havas tute anglan kulturon. Ni estas tre diversaj kaj havas floriban (florida + kariba) kulturon. Ili estas unulingvaj, ni estas multlingvaj. Ili estas plej parte republikanoj. La demokrata partio havas tre fortan povon en nia suda parto. Ili fakte estus feliĉaj se ni ne plu ekzistus.
La klimatŝanĝo afektos ni ĉiujn. Por mi eble la vetero pli varmiĝos kaj estos pli simila al la florida vetero okulumo.gif

Paulinho (顯示個人資料) 2015年4月2日下午2:14:49

Tio ŝainas inversigitan sorĉadon. Kiu kredas je "sorĉadoj" kredas, prononcante certajn vortojn, oni ĉarmas iujn realaĵojn respondantajn al ili. Eble ĉi tiuj homoj opinias ke se oni NE prononcas iujn vortojn, oni nuligos la realaĵojn respondantajn al ili.

Altebrilas (顯示個人資料) 2015年4月3日下午7:19:07

Ĉu la heredantoj de George Orwell povas postuli kopirajtojn?

回到上端