본문으로

Facile testo: Kiel ekkoni, ke iu klopodas trompi pri la Fundamento

글쓴이: Bernadox, 2015년 4월 1일

글: 1

언어: Esperanto

Bernadox (프로필 보기) 2015년 4월 1일 오전 9:28:23

Por ekkoni, ke iu rakontas stultaĵojn pri "ĝusta" Esperanto, vi eĉ ne devas koni la Fundamenton (tamen estus bone, se vi iom konus ĝin, precipe ĝian Antaŭparolon).

Por decidi pri „ĝusta“ kaj „bona“ ni devas difini (interkonsenti) kriterion: ĝusta en rilato al kio? bona por kiu? Ekzemplo:

Ni supozu, ke ni diskutas pri la taŭgeco de diversaj laboriloj. Se ni interkonsentas la kriterion „taŭga por skribi leteron“, komputilo estas bona. Se ni interkonsentas la kriterion „taŭga por frapi najlon en la muro“, komputilo estas malbona. Ŝanĝante la aplikendan kriterion, ni ŝanĝas la juĝon pri „bona“, „ĝusta“, „taŭga“. El bona komputilo fariĝas malbona laborilo.

Tute same estas pri lingvaj demandoj. La finaĵo –i estas ĝusta (bona, taŭga) por marki la pluralon de la substantivo en la planlingvo Ido. Sed ĝi estas malĝusta, malbona kaj maltaŭga en Esperanto, kiu difinis (interkonsentis), ke la pluralo de la substantivo estu -oj.

La trukon de kaŝa ŝanĝado de la boneco-kriterioj aplikas la plimulto de nunaj „akademianoj“.

Feliĉe estas facile ekkoni provon erarigi vin. La sistemo de la Antaŭparolo estas tre preciza, kohera, konkreta kaj rekte aplikebla, ĉar ĝi jam decidis la demandojn „bona por kiu?“, „ĝusta en rilato al kio?“, „ĝusta surbaze de kiuj fontoj?“.

Ĉiuj abstraktaj kaj malprecizaj kriterioj, kiuj ne estas el si mem rekte aplikeblaj estas kontraŭfundamentaj kaj ŝanĝas la lingvon. Kelkaj ekzemploj el mesaĝoj de malfidelaj „akademianoj“:

* „facila“ — kontraŭfundamenta, ĉar necesas unue interkonsenti „facila por kiu?“, „kiel mezuri facilecon?“ Kriterio ne rekte aplikebla.

* „radikŝpara“ kiel metodo atingi „facilecon“ — kontraŭfundamenta pro la sama kialo: kiel mezuri asertitan gajnon de facileco kaj por kiu?

* „utila“ - kontraŭfundamenta, ĉar ne rekte aplikebla. Necesas unue interkonsenti „utila por kiu?“, „kiel mezuri utilecon?“; simile kontraŭfundamenta: „malnecesa“.

* „stranga“ - kontraŭfundamenta, ĉar necesas interkonsenti „stranga en rilato al kio?“, "stranga laŭ kiu tradicio?"

* „99 procentoj de la parolantoj“ - kontraŭfundamenta, ĉar praktike ne konstateble.

Mallongigite el "Berlina Manifesto por la Unueco de Esperanto" (Julio 2014).

다시 위로