K vsebini

Kio estas tiu "Akademio", pri kiu oni okaze aŭdas?

od Bernadox, 01. april 2015

Sporočila: 1

Jezik: Esperanto

Bernadox (Prikaži profil) 01. april 2015 10:33:49

La "Akademio de Esperanto" (AdE) estas fondita surbaze de la Fundamento (FdE) en 1905. Tiuepoke ĝi nomiĝis "Lingva Komitato" (LK).

Ĝiaj kernaj taskoj estas menciitaj en la Antaŭparolo al la Fundamento. Ĉefe ĝi gardu la ĝerneralan interkonsenton de la esperantistoj pri tio, kion ili difinas "ĝusta kaj bona" Esperanto.

AdE informu kaj konsilu pri tiu komuna interkonsento kaj avertu kontraŭ devioj. Ĉar la kolektiva opinio de la esperantistoj pri tio, kio estas "ĝusta kaj bona" Esperanto, evoluas dum la jardekoj, AdE observu la faktan lingvo-uzon. Se ĝi konstatas, ke ekestis nova interkonsento pri iu lingva demando, ĝi vortumu tiun komunan opinion kaj aldonu ĝin al la FdE, por ke ekestu klareco ĉe la esperantistoj pri "ĝusta kaj bona". Tiuj aldonoj nomiĝas "Oficialaj Aldonoj" (OA). La lasta (naŭa) estas de 2007.

Praktike AdE faru tion, kion siaepoke faris Zamenhof. Ĝi estas la institucia heredanto, la organizaĵa posteulo de Zamenhof.

-----

AdE do havas servan rolon vid-al-vide de la esperanta komunumo. Ĝi estu la plej respektata arbitracianto (juĝisto) pri lingvaj demandoj de Esperanto, tute same kiel iam estis Zamenhof.

En la realo, tio ofte nur iom funkciis. Ĉiuepoke estis precipe la homoj, kiuj volis ŝanĝi Esperanton laŭ siaj personaj kapricoj, kiuj strebis fariĝi membro de AdE. Kiam oni disputis pri la reformita Esperanto nomita Ido en 1907, estis aparte multaj membroj de la tiama LK, kiu ne defendis Esperanton laŭ la Fundamento, kiel ili ceremonie promesis, sed perfidis ĝin, argumentante por la reformprojekto Ido.

Tiel ankaŭ estas nuntempe. Inter la ĉ. 45 membroj de AdE eĉ ne manpleno plu defendas Fundamentan Esperanton. La plej aktivaj batalas por iuj personaj preferoj kaj utopiaĵoj, misuzante la renomon, kiun eble donas la nomo "Akademio". Ili perfidas sian promeson servi al la esperanta komunumo per kleraj konsiloj pri lingvaj demandoj, surbaze de lojala sinteno al la FdE.

Se vi hazarde renkontas iun akademianon en iu kongreso, la probableco ke vi afable salutas iun truk-trompanton estas multe pli granda ol la probableco, ke vi salutas honestan, sinceran, servopretan esperantiston.

Superzam - post 20 jaroj plenaj de reform-diskutoj - tion antaŭvidis. La Fundamento precipe ankaŭ protektu la esperantan komunumon kontraŭ malfidela "Akademio", kiel la nuntempa. La Fundamento estas tre demokrata: La esperantista komunumo estas la mastro, la AdE nur sia servanto. Se servanto ne plu volas servi, ĝi degeneras al klaŭno, fariĝas nulo.

Nazaj na začetek