Contenido

Ne iri al klasoj

de 123xyz, 1 de abril de 2015

Aportes: 48

Idioma: Esperanto

Bernadox (Mostrar perfil) 3 de abril de 2015 14:04:54

sudanglo:Por tiuj kiuj estas denaskaj parolantoj de la angla kaj iom konas Esperanton ĝi estus utila risurco
Sudanglo:

1. Laŭ PIV la franca / angla ressource / resource en Esperanto estas resurso. Via formo risurco estas malĝusta.

2. La us-formo en la frazo estas malĝusta. Ĝusta nur as-formo: Por iuj ĝi estas utila resurso.

3. La metafora uzo de resurso ("Natura fonto de substanco aŭ vivaĵo necesa al la vivo de homoj k al ties agadoj" ) en via frazo estas malbona stilo kaj facile evitebla:

- Por iuj ĝi estas utila konsultverko / lernilo / vortaro / informfonto / helpilo k.t.p.

Bernadox (Mostrar perfil) 3 de abril de 2015 14:43:51

sudanglo:Oni ne povas esti certa, ke la bildo de trans-salto de leciono estus senĝene rekonata kiel malĉeesto far alilandanoj.
Sudanglo:

1. Denove rekta, grasa eraro pri -us kaj -as. Ĝuste estas nur: "Oni ne povas esti certa, ke la bildo ... estas ... rekonata ..." (en Esperanto ne ekzistas specifa formo por marki nerektan parolon, malsame kiel en la angla aŭ germana).

2. La uzo de "far" (kalkeo de la angla "by" ) anstataŭ "de" aŭ "fare de" daŭre estas neformala, ĵargona Esperanto. Se ne rekte malĝusta (diskuteble), ĝi almenaŭ ne estas imitinda kaj certe evitinda en forumo por lernantoj.

3. Malbona stilo: trans-salto; ĝuste: transsalto (sen streketo).

4. Mallerta anglisma stilo: En Esperanto oni uzas pasivon nur ŝpareme, ĉiukaze malpli ofte ol en la angla. La tordita frazo fariĝas pli klara, se oni revortumas ĝin kun aktiva verbo:

"Oni ne povas esti certa, ke alilingvanoj senpere komprenas la bildon de "transsalto de leciono" kiel malĉeesto de lernejo."

5. "alilandanoj" (paŭsaĵo de foreigners) - Esperanto senprobleme distingas inter "alilandanoj" kaj "alilingvanoj". Se oni parolas pri alilingvanoj oni nomu ilin alilingvanoj kaj ne alilandanoj. Esperanta stilo estas laŭeble klara.

6. La aserto ankaŭ enhave estas duba. En PIV ni trovas la ekzemplon: "la sekvantan tagon ni povas transsalti (en nia rakonto)". Kompreneble oni povas uzi "transsalti" metafore. Tion jam Zamenhof faris: "la okuloj de la knabineto transsaltadis ...".

Tiom da lingvaj eraroj, stilaj tordaĵoj kaj enhavaj malĝustaĵoj en unu sola frazeto - Sankta Ludoviko helpu al li!

Bernadox (Mostrar perfil) 3 de abril de 2015 14:58:29

Pri kelkaj pliaj "floroj de l'malbono" el la bedo de Sudanglo legu en la apuda fadeno.

Preskaŭ ĉiu frazeto de li elŝvitas anglalingvan pensadon, pene iel-tiel tradukita al Esperanto.

Tiel Esperanto ne estas. Ĝi havas sian propran stilon. Imitu Zamenhofon, ne Sudanglon.

Jen eta gvidilo klasika pri bona esperanta stilo, daŭre leginda (Faulhaber: Ne tiel, sed tiel ĉi).

Simon_Gauvain (Mostrar perfil) 3 de abril de 2015 18:52:31

Bernadox:3. La metafora uzo de resurso ("Natura fonto de substanco aŭ vivaĵo necesa al la vivo de homoj k al ties agadoj" ) en via frazo estas malbona stilo kaj facile evitebla:
Stilon oni ĉiam taksas laŭ propraj gustoj. Mi trovas tiun metaforon tute taŭga: lingvo estas homa agado, kies fontoj estas vortoj.
1. Denove rekta, grasa eraro pri -us kaj -as. Ĝuste estas nur: "Oni ne povas esti certa, ke la bildo ... estas ... rekonata ..." (en Esperanto ne ekzistas specifa formo por marki nerektan parolon, malsame kiel en la angla aŭ germana).
Ŝajnas ke tie ĉi la -us formo rilatas al imagita ebla okazo, do mi pensas ke tio estas ĝusta.
3. Malbona stilo: trans-salto; ĝuste: transsalto (sen streketo).
Via propra gusto. Plie, multaj verkaĵoj ĉi-rete enhavas tiajn envortajn streketojn, en la rakontaro "Vere aŭ Fantazie". Ĉu la verkinto malbone laboris?
4. Mallerta anglisma stilo: En Esperanto oni uzas pasivon nur ŝpareme, ĉiukaze malpli ofte ol en la angla.
Mi perfekte komprenis tiun frazon, kiu enhavas nur unu pasivan participon... ne tro malsimpla. Vi ne povas malhelpi iun libere uzi fundamentan gramatikaĵon, nur ĉar tio ne plaĉas al vi!
Pri kelkaj pliaj "floroj de l'malbono" el la bedo de Sudanglo legu en la apuda fadeno.
Preskaŭ ĉiu frazeto de li elŝvitas anglalingvan pensadon, pene iel-tiel tradukita al Esperanto.
Ĉu vi konscias pri via malĝentila kaj malrespekta sinteno ?
Se vi daŭrigas vian harfendan atakeman laboron ĉiforume, baldaŭ neniu plu aŭdacos helpi la komencantojn, krom vi. Vi estas kompetenta pri ĉio kio rilatas al la fundamento, bone. Tio ne rajtigas vin altrudi vian propran vidpunkton pri la "spirito" de la lingvo, aŭ pri la literatura stilo.
Tiel Esperanto ne estas. Ĝi havas sian propran stilon. Imitu Zamenhofon, ne Sudanglon.
Ĉi tiu aserto estas dogma. Mi pensas ke ĉiu rajtas elekti la propran stilon. Estas multaj esprimmanieroj por esti komprenata.

Altebrilas (Mostrar perfil) 3 de abril de 2015 19:15:16

Se temas nur pri la signifo, preterlasiforesti (GDFE) taŭgas.

Se oni volas uzi pli bildecan stilon, tio dependas de la imago de ĉiu.

En la franca estas du esprimoj por tio:
"faire l'école buissonnière" (ĉeesti arbaretan lernejon)
aŭ "sécher un cours" (sekigi kurson - kvankam la devenon de tiu esprimo mi ne konas)

Christa627 (Mostrar perfil) 3 de abril de 2015 19:34:26

Simon_Gauvain:
4. Mallerta anglisma stilo: En Esperanto oni uzas pasivon nur ŝpareme, ĉiukaze malpli ofte ol en la angla.
Mi perfekte komprenis tiun frazon, kiu enhavas nur unu pasivan participon... ne tro malsimpla. Vi ne povas malhelpi iun libere uzi fundamentan gramatikaĵon, nur ĉar tio ne plaĉas al vi!
Pri kelkaj pliaj "floroj de l'malbono" el la bedo de Sudanglo legu en la apuda fadeno.
Preskaŭ ĉiu frazeto de li elŝvitas anglalingvan pensadon, pene iel-tiel tradukita al Esperanto.
Ĉu vi konscias pri via malĝentila kaj malrespekta sinteno ?
Se vi daŭrigas vian harfendan atakeman laboron ĉiforume, baldaŭ neniu plu aŭdacus paroli.
Aŭ, povas esti, ke neniu plu aŭskultos vin, ĉar tiuj kiuj daŭre atakas alia(j)n uzanto(j)n ĝenas kaj lacigas ĉiun.
Vi estas kompetenta pri ĉio kio rilatas al la fundamento, bone. Tio ne rajtigas vin altrudi vian propran vidpunkton pri la "spirito" de la lingvo, aŭ pri la literatura stilo.
Tiel Esperanto ne estas. Ĝi havas sian propran stilon. Imitu Zamenhofon, ne Sudanglon.
Ĉi tiu aserto estas dogma. Mi pensas ke ĉiu rajtas elekti la propran stilon. Estas multaj esprimmanieroj por esti komprenata.
Certe en Esperanto povas esti diversaj stiloj. Fakte, la diverseco de esprimmanieroj, kaj fleksebleco de frazo-formo, permesas al eĉ pli da stila diverseco ol en aliaj lingvoj! Nu, iuj stiloj povas esti pli bonaj ol aliaj; mi, ekzemple, emas, en la angla same kiel en Esperanto, uzi tro longajn frazojn kun tro multe da parentezoj, komoj, kaj punktokomoj; kaj tio eble malhelpas al facila kompreno de miaj skribaĵoj. Mi pensas, ke kiam temas nur pri stilaj aferoj, kaj ne gramatikaj, la plej grava afero estas, ke la skribaĵo estu facile komprenebla. Estas ja aliaj aferoj, sed ili estas iom malpli gravaj. Krome, tio ĉi estas forumo, ne literatura verko. Nia celo estas komuniki tion, kion ni volas diri, ne fari belan verkon kiun oni admiros eĉ post jarcentoj! Se vi komprenas min, kaj mia gramatiko ne malĝustas, mi estas kontenta (mi parolas pri la forumo; se mi verkus libron aŭ ion similan, mi pli zorgus pri la stilo). Se ne, bonvolu sciigi min, por ke mi povu pli bone klarigi.

Bernadox (Mostrar perfil) 3 de abril de 2015 19:43:32

Simon_Gauvain:Stilon oni ĉiam taksas laŭ propraj gustoj.
Dankon pro via reago Simon. Estis klare, ke venus iu kiel vi...

Ne. Ankaŭ pri stilo ekzistas tradicia interkonsento. Ne pri ĉiuj detaloj, sed pri la kerno ja. Unu ekzemplo inter pluraj estas la verketo de Faulhaber. Legu ĝin kaj poste ni povas diskuti pri konkretaj demandoj.

Simon_Gauvain:Ŝajnas ke tie ĉi la -us formo rilatas al imagita ebla okazo, do mi pensas ke tio estas ĝusta.
Donu argumentojn el la literaturo. Via persona pensado estas malfortega argumento.

Simon_Gauvain:
3. Malbona stilo: trans-salto; ĝuste: transsalto (sen streketo).
Via propra gusto.
Ne, Fundamento, Zamenhof, PIV kaj sennombraj aliaj vortaroj.

Simon_Gauvain:
4. Mallerta anglisma stilo: En Esperanto oni uzas pasivon nur ŝpareme, ĉiukaze malpli ofte ol en la angla.
...ĉar tio ne plaĉas al vi!
Vd. Faulhaber, cit. supre.

Simon_Gauvain:
Pri kelkaj pliaj "floroj de l'malbono" el la bedo de Sudanglo legu en la apuda fadeno.
Preskaŭ ĉiu frazeto de li elŝvitas anglalingvan pensadon, pene iel-tiel tradukita al Esperanto.
Ĉu vi konscias pri via malĝentila kaj malrespekta sinteno ?
Jen la kerna punkto: Ĉu vi konscias, kiel malĝentile kaj malrespekte kontraŭ komencantoj estas verki preskaŭ 5000 blogerojn plenaj de eĉ plej bazaj lingvaj eraroj, blogeroj nek lingve, nek stile imitindajn? Blogeroj plenaj de enhavaj malĝustaĵoj. Blogeroj sen kontroli eĉ facilajn vortojn kiel "resurso" en vortaro?

Simon_Gauvain:
Tiel Esperanto ne estas. Ĝi havas sian propran stilon. Imitu Zamenhofon, ne Sudanglon.
Ĉi tiu aserto estas dogma. Mi pensas ke ĉiu rajtas elekti la propran stilon. Estas multaj esprimmanieroj por esti komprenata.
Jes, kompreneble. La Fundamento estas dogma, por tio ĝi estas farita. Ĝi mem diras tion tute klare: "la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco" (A 4.6). Ĝi lasas vastan liberecon nur ene de la limoj, kiujn ĝi difinas. La Fundamento estas la malo de "ĉio eblas".

En konkretaj okazoj ni povas diskuti, kie precize tiuj limoj troviĝas. Sed tiam venu kun raciaj argumentoj surbaze de la Fundamenta sistemo, ne kun via ventrosento.

vejktoro (Mostrar perfil) 3 de abril de 2015 19:43:42

Bernadox:Dankon Vejktoro, pro via klarigo. Mi ne trovis "preterviziti" en la Wells-vortaro, nek ĉe "preter" aŭ "viziti", nek ĉe "skip". Ĉu mi pretervidis la kunmetaĵon? Kie precize ĝi estas notita?

Tipa ekzemplo por la erariga misinfluo de l' Wells-a diletantaĵo ĝuste estas la neklara kaj pro tio malbona kunmetaĵo "preterviziti".
Ho nu! Malmuntu vian alta ĉevalo, kiel diras la anguloj.

Estas la traduku de la angla "play hook(e)y," : preterviziti (la lernejon). Kaj estas tiel bona kiel iu ajn vorto... preterĉeesti kurson, k.t.p.

Parolantoj uzas la vortfarada eblo de Eo por sin esprimi - via opinio ne igas ĝin malprava aŭ malbona - la vorto ekzistas en tre populara libro, se oni ĝin serĉus, oni ĝin trovos kaj uzos, ĉu ne?

Bernadox (Mostrar perfil) 3 de abril de 2015 19:56:52

Christa627:Se ne, bonvolu sciigi min, por ke mi povu pli bone klarigi.
Por mi tute ne necese, Christa. Laŭ mi vi tre klare skribis (enhave mi tute konsentas kun via opinio pri stilo, sed tio nur rande).

Kaj cetere: Ĉiu devas mem decidi, ĝis kiu grado li volas lerni Esperanton. Por "je via sano" la Esperangla de Sudanglo certe sufiĉas.

Bernadox (Mostrar perfil) 3 de abril de 2015 20:39:21

vejktoro:"play hook(e)y," : preterviziti (la lernejon)
Pardonu Vejktoro, kial vi mensogas?

La vortaro de Wells 2010 havas (p. 285):

hooky: play ~ eviti la lernejon

Ĝi eble (probable) estas karikaturo de vortaro kaj aĉe misfamigas la tutan esperantan leksikografion en la anglalingva mondo, kiu rifuzas okupiĝi pri ĉinaj, ĉeĥaj, hispanaj, italaj, ukrainaj, rusaj, hungaraj, japanaj, vjetnamaj, germanaj k.m.a. vortaroj (ĉiuj sendiskute je jarmiloj pli bonaj ol la Wells-listetoj).

Sed la formon "preterviziti" eĉ Wells ne havas.

Pardonu Vejktoro, sed pri tiu punkto mi estas tre strikta kaj dogma. Ni ĉiuj daŭre eraras kaj rajtas erari, niaj opinioj evoluas pro la kritiko kaj impulsoj de aliaj. Sed kiu mensogas, ne plu kunludas.

Fidon oni perdas nur unu fojon.

Aŭ por diri laŭ Zamenhof:

"Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon".

Ĉu vi eble iel malzorge legis kaj pro tio bedaŭrinde kaj tute malintence eraretis citante el Wells?

Volver arriba