"Neoftaj vortoj" por la tria ekzameno
de Christa627, 1 avril 2015
Messages : 3
Langue: Esperanto
Christa627 (Voir le profil) 1 avril 2015 23:58:31
En la antaŭkonoj por la tria ekzameno estas skribite "Neoftaj vortoj". Kompreneble, mi ne volas, ke iu diru al mi la respondojn por la testo. Mi nur volas scii; pri kiaj vortoj temas? Tio estas, kiel neoftaj? Ĝi diras "neoftaj", ne "maloftaj". Se mi povas facile kompreni kaj komuniki en diskutoj pri diversaj temoj, ĉu mi verŝajne pretas? Aŭ ĉu mi bezonas ion pli?
Dankon
Dankon
Tempodivalse (Voir le profil) 2 avril 2015 00:07:58
Mi ne scias. Eble temas pri pli precizaj vortoj donantaj apartan nuancon kompare kun la "hiperonimoj" (t.e. pli ĝeneralaj terminoj). Ekzemple, "ŝvebi" anstataŭ "flugeti", "krabro" anstataŭ "abelo", ktp.
Antaŭ multaj jaroj mi ne tuŝis la ĉi-retejajn ekzamenojn, mi forgesis kio ekzakte estis ...
Antaŭ multaj jaroj mi ne tuŝis la ĉi-retejajn ekzamenojn, mi forgesis kio ekzakte estis ...
Sxak (Voir le profil) 3 avril 2015 10:27:03
Tempodivalse: "krabro" anstataŭ "abelo",Tamen krabro estas vespo, ne abelo. Antaŭ 2 jaroj mi mortigis tian birdeton en mia garaĝo - tute ordinara vespo... sed grandega