去目錄頁

"Neoftaj vortoj" por la tria ekzameno

Christa627, 2015年4月1日

讯息: 3

语言: Esperanto

Christa627 (显示个人资料) 2015年4月1日下午11:58:31

En la antaŭkonoj por la tria ekzameno estas skribite "Neoftaj vortoj". Kompreneble, mi ne volas, ke iu diru al mi la respondojn por la testo. Mi nur volas scii; pri kiaj vortoj temas? Tio estas, kiel neoftaj? Ĝi diras "neoftaj", ne "maloftaj". Se mi povas facile kompreni kaj komuniki en diskutoj pri diversaj temoj, ĉu mi verŝajne pretas? Aŭ ĉu mi bezonas ion pli?

Dankon

Tempodivalse (显示个人资料) 2015年4月2日上午12:07:58

Mi ne scias. Eble temas pri pli precizaj vortoj donantaj apartan nuancon kompare kun la "hiperonimoj" (t.e. pli ĝeneralaj terminoj). Ekzemple, "ŝvebi" anstataŭ "flugeti", "krabro" anstataŭ "abelo", ktp.

Antaŭ multaj jaroj mi ne tuŝis la ĉi-retejajn ekzamenojn, mi forgesis kio ekzakte estis ...

Sxak (显示个人资料) 2015年4月3日上午10:27:03

Tempodivalse: "krabro" anstataŭ "abelo",
Tamen krabro estas vespo, ne abelo. Antaŭ 2 jaroj mi mortigis tian birdeton en mia garaĝo - tute ordinara vespo... sed grandega

回到上端