Mergi la conținut

"La brakojn" anstatŭ "siajn brakojn"?

de ScytaleZero, 3 aprilie 2015

Contribuții/Mesaje: 19

Limbă: Esperanto

ScytaleZero (Arată profil) 3 aprilie 2015, 14:42:16

Mi legadas "Gerda Malaperis". Kial la aŭtoro skribus "Ŝi metis la brakojn sur la tablon" anstataŭ "Ŝi metis siajn brakojn"? Bonvolu helpu min kompreni!

Bernadox (Arată profil) 3 aprilie 2015, 15:14:42

ScytaleZero:Mi legadas "Gerda Malaperis". Kial la aŭtoro skribus "Ŝi metis la brakojn sur la tablon" anstataŭ "Ŝi metis siajn brakojn"? Bonvolu helpu min kompreni!
"legadas" - gramatike ĝusta, sed pli kutima "legas" sufiĉas.

"skribus" - ĝusta formo nur: "skribas" aŭ "skribis" (-us ne egalas al would).

bonvolu helpi (ne helpu - post bonvolu ĉiam sekvas i-formo)

----

Gramatike ambaŭ formoj estas ĝustaj. Temas nur pri demando de stilo. Laŭ la kunteksto ne povas ekesti dubo, pri kies brakoj temas. Tiuokaze la pli simpla, pli mallonga "la" sufiĉas kaj estas eĉ stile pli eleganta.

Ĉesu pensi angle, ekpensu en Esperanto!

Nur rande: en la germana estus tute same kiel en Esperanto (sie legte die Arme auf den Tisch, sie legte ihre Arme auf den Tisch - kaj ankaŭ en la germana oni pli ofte uzas la pli simplan die).

Agrablan plulegadon okulumo.gif)

ScytaleZero (Arată profil) 3 aprilie 2015, 15:31:12

Multajn dankojn pro via helpo! Mi komencas kompreni Esperanto, kaj viaj korektoj estas helpemaj.

Bernadox (Arată profil) 3 aprilie 2015, 16:03:43

ScytaleZero:Multajn dankojn pro via helpo! Mi komencas kompreni Esperanton, kaj viaj korektoj estas helpaj.
Volonte, mi ĝojas, ke mi povis helpi.

Nur rande kaj nur inter ni: Plia kialo, kial Pirono evitis "sia" en tiu frazo, estas jena:

La uzo de la refleksivoj si / sia apartenas al la plej malfacilaj temoj en Esperanto, per kiu oni pro didaktikaj konsideroj "torturas" nur progresintajn lernantojn.

Wim Jansen, The learnability of the reflexive in Esperanto, en EES 6 (2013), p. 71-96, bezonis 25 paĝojn en ege scienca kaj malfacile komprenebla lingvaĵo por veni al la konkludo, ke oni ja povas instrui ĉ. 90 elcentojn da trafoj de refleksivoj per iel memorigeblaj formuloj, sed por la lastaj 10 elcentoj oni ankoraŭ ne trovis solvon kiel (lerneble) priskribi ilin. Nu, oni ja ankaŭ laboras pri tiu tasko "nur" de 125 jaroj. okulumo.gif

Pro tio ekzistas forta tendenco iel eviti refleksivajn pronomojn en Esperanto. Tamen ne timu: Por normaluloj kiel ni tute sufiĉas uzi ilin kiel PMEG rekomendas. La reston ni respektoplene lasas al doktaj profesoroj. okulumo.gif

Tempodivalse (Arată profil) 3 aprilie 2015, 18:30:28

Mi preferas en ĉi tiaj situacioj (t.e. kiam temas pri iu korpoparto) uzi artikolon anstataŭ refleksivon, ĉar kutime ne povas estiĝi plursenceco. En slavaj kaj latinidaj lingvoj plejparte evitiĝas reflekzivoj ĉi tie ankaŭ, kio eble plue influis la Esperantan uzadon.

Ĉe frazo kiel Li brosas la dentojn estas evidentege, ke li brosas siajn proprajn dentojn, ne aliulajn.

Mi eĥas la konsilon de Bernadox: Penu kiel eble plej multe ne "pensi en la angla". Ke iu vortuzo laŭlitere sonus malbone en la angla ne signifas, ke ankaŭ ĝi sonus malbone en Esperanto.

vejktoro (Arată profil) 3 aprilie 2015, 18:38:23

ScytaleZero:Mi legadas "Gerda Malaperis". Kial la aŭtoro skribus "Ŝi metis la brakojn sur la tablon" anstataŭ "Ŝi metis siajn brakojn"? Bonvolu helpu min kompreni!
Je la franca lingvo estas (aŭ estis) kutima uzi la artikolon difinitan "la" anstataŭ "sia" en tiuj kazoj. Por ili, paroli pri la korpa pro posedaj pronomoj sentiĝas ioma trop intima.

Mi kredas ke la autoro de Gerda, nur skribis kiel estas plej natura por li. Li pensis (aŭ sentis) en la franca.

myris (Arată profil) 3 aprilie 2015, 18:57:32

vejktoro:
ScytaleZero:
Mi kredas ke la autoro de Gerda, nur skribis kiel estas plej natura por li. Li pensis (aŭ sentis) en la franca.
En PMEG, Bertilo skribis
Li sidis kun la brakoj kunmetitaj.
Bertilo estas Svedo kaj verŝajne ne pensas en la franca.

myris (Arată profil) 3 aprilie 2015, 19:05:45

vejktoro:
ScytaleZero:Mi legadas "Gerda Malaperis". Kial la aŭtoro skribus "Ŝi metis la brakojn sur la tablon" anstataŭ "Ŝi metis siajn brakojn"? Bonvolu helpu min kompreni!
Je la franca lingvo estas (aŭ estis) kutima uzi la artikolon difinitan "la" anstataŭ "sia" en tiuj kazoj. Por ili, paroli pri la korpa pro posedaj pronomoj sentiĝas ioma trop intima.

Mi kredas ke la autoro de Gerda, nur skribis kiel estas plej natura por li. Li pensis (aŭ sentis) en la franca.
En PMEG, Bertilo skribis
Li sidis kun la brakoj kunmetitaj.
Bertilo estas Svedo kaj verŝajne ne pensas en la franca.

Simon_Gauvain (Arată profil) 3 aprilie 2015, 19:11:05

vejktoro:Mi kredas ke la autoro de Gerda, nur skribis kiel estas plej natura por li. Li pensis (aŭ sentis) en la franca.
Vi ne scias, pri kiu vi parolas. Kontraŭe, Claude Piron estas konata pro sia malakcepto de la franca pensmaniero rilate al Esperanto. Li klarigas tion en la libro La bona lingvo.

Li ankaŭ parolis la rusan, la ĉinan kaj la anglan, kaj tio kontribuis al la formiĝo de sia verka stilo.

akueck (Arată profil) 3 aprilie 2015, 19:17:27

ScytaleZero:Mi legadas "Gerda Malaperis". Kial la aŭtoro skribus "Ŝi metis la brakojn sur la tablon" anstataŭ "Ŝi metis siajn brakojn"? Bonvolu helpu min kompreni!
Mi trovis jenajn tekstojn en la Fundamenta Ekzercaro
§8: "Mi manghas per la busho kaj flaras per la nazo."
§12: "Li faris chion per la dek fingroj de siaj manoj."
§26: "Mi metis la manon sur la tablon."
§39: "Mi ne pendigis mian chapon sur tiu chi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la chapon, kaj ghi, flugante, pendighis sur la branchoj de la arbeto."
§40: "En la posho de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la posho de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako."

El tio chi mi konkludas: Se temas pri la propra brako k. s., oni ne nepre bezonas uzi posedan pronomon; por emfazi, oni povas uzi posedan pronomon.

Mi tamen ne volas ekskluzivi, ke mi pretervidis ian principon, lau kiu au nur artikolo au nur poseda pronomo estas ghusta.

Înapoi mai sus