본문으로

tiom, tioma, tiome

글쓴이: 123xyz, 2015년 4월 3일

글: 14

언어: Esperanto

123xyz (프로필 보기) 2015년 4월 3일 오후 4:41:53

Saluton,

Mi volas ke iu ekspliku al mi la regolon por la ĝusta uzo de "tiom" (kaj same "kiom", "ĉiom", "neniom", kiuj estas forme kaj gramatike ekvivalentaj vortoj). Specife, en la adjektiva senco de "that many/much", mi volas scii, kiam oni uzas "tiom da" kaj kiam "tioma"? El la sube listitaj frazoj, kiuj estas ĝustaj (se estas tiaj)?

- Kial vi havas tiom da lakto en la fridujo?
- Kial vi havas tioman lakton en la fridujo?
- Kial vi havas tiom da libroj sur la bretoj?
- Kial vi havas tiomajn librojn sur la bretoj?

Krome, en la adverba senco de "that much, so" kiam "tiom" tenas ĉi tion bazan formon, en kiu ĝi estas adverbo, kaj kiam ĝi ricevas postafikson "-e", en kiu ĝi ŝajne estas ankoraŭ verbo, kiu ne havas sencon? Ree, el la sube listito, kio estas ĝusta?

- Mi tiom amas lin.
- Mi tiome amas lin.
- Ĝi estas tiom mirinda.
- Ĝi estas tiome mirinda.

Rande, mi demandas ĉi tion ĉar en unu el miaj pasintaj fadenoj, mi ricevis la sekvan korekton, sed mi ne komprenis ĝin logikon:
... ĝi ne enhavas anglajn tradukojn por tiomajn vortojn (por multaj vortoj), dum mi ne povas nur diveni la esperantajn vortojn anticipe...
Anticipe dankon

Tempodivalse (프로필 보기) 2015년 4월 3일 오후 6:22:41

- Kial vi havas tiom da lakto en la fridujo?
- Kial vi havas tioman lakton en la fridujo?
- Kial vi havas tiom da libroj sur la bretoj?
- Kial vi havas tiomajn librojn sur la bretoj?
Ĉiuj ĉi formoj estas ĝustaj; laŭ miaj oreloj ŝanĝiĝas nur la nuanco; "tiom da" iom pli forte substrekas la kvanton. Ĝenerale mi vidas "tiom da" pli ofte ol "tioma".

Mi pensas ke almenaŭ en multaj situacioj oni rajtas anstataŭigi "tiom da X-o" per "tioma X-o", kaj same kun "kiom da/kioma" aŭ "iom da/ioma" - mi almenaŭ ne povas tuj elpensi kontraŭekzemplojn.

Kioma horo estas? = Kiu horo estas nun? Kiom da horoj estas?

Mi aĉetis ioman vinon por la festo. = Mi aĉetis iom da vino por la festo.
- Mi tiome amas lin.
- Ĝi estas tiome mirinda.
La adverba finaĵo estas nenecesa ĉi tie, ĉar la -om korelativoj memstare havas adverban sencon - same kiel ĉe -aŭ vortoj.

Tamen aldoni -e ne estus teĥnike malĝuste, sed nur maltipe en plimulto de okazoj. Eble ĝi uziĝas nur kiam bezonatas aparta emfazo pri la adverbeco.

Pri "ĉiom" kaj "neniom" mi malpli certas, simple ĉar tiuj du korelativoj estas ege malpli uzataj, sed teorie mi ne sentas problemojn ĉe nenioma kaj ĉioma.
... ĝi ne enhavas anglajn tradukojn por tiomajn vortojn (por multaj vortoj), dum mi ne povas nur diveni la esperantajn vortojn anticipe...
Kelkaj problemetoj: 1) La prepozicio "por" povas preni nur la nominativan kazon. 2) Estas maloportune uzi adjektivon "tioma" ĉi-situacie ĉar "tioma" antaŭsupozas iun ekzaktan kvanton jam priparolitan (aŭ almenaŭ aluditan). "Tiomaj libroj" - "tiu kvanto de libroj". "Multaj libroj" estas iom pli svaga, kaj nur indikas ĝeneralan plurecon.

Komparu do la du jenajn frazojn:

Kial vi havas tiomajn librojn? = Alivorte, kial vi havas tiun (grandan) kvanton de libroj? Mi povas demandi tion, ekzemple, vidante plenplenan librobretaron. Impliciĝas pli aŭ malpli difinita kvanto.

Kial vi havas multajn librojn? = Alivorte, kial vi havas (ĝenerale) grandan kvanton de libroj?

Christa627 (프로필 보기) 2015년 4월 3일 오후 9:29:28

Tempodivalse:
- Kial vi havas tiom da lakto en la fridujo?
- Kial vi havas tioman lakton en la fridujo?
- Kial vi havas tiom da libroj sur la bretoj?
- Kial vi havas tiomajn librojn sur la bretoj?
Ĉiuj ĉi formoj estas ĝustaj; laŭ miaj oreloj ŝanĝiĝas nur la nuanco; "tiom da" iom pli forte substrekas la kvanton. Ĝenerale mi vidas "tiom da" pli ofte ol "tioma".

Mi pensas ke almenaŭ en multaj situacioj oni rajtas anstataŭigi "tiom da X-o" per "tioma X-o", kaj same kun "kiom da/kioma" aŭ "iom da/ioma" - mi almenaŭ ne povas tuj elpensi kontraŭekzemplojn.

Kioma horo estas? = Kiu horo estas nun? Kiom da horoj estas?

Mi aĉetis ioman vinon por la festo. = Mi aĉetis iom da vino por la festo.
Nu, al la demando "Kiom?" oni povas respondi per unu, du, tri, multe, iomete, ktp. Sed en la demando "Kioma horo estas?" la -a en "kioma" indikas, ke la ĝusta respondo estas "La dua" aŭ "la deka" aŭ io simila.

Bertilo Wennergren:

- Kioma = “sur kiu loko en vicordo”: Kioma horo estas, gardisto?[FA1.127] De la kioma etaĝo vi estas?[M.11] Li demandas min, [...] en la kioman klason mi volas lin enirigi.[Gm.59] Kioma estas ofte uzata en demandoj pri horo.

- Tioma, ioma, ĉioma, nenioma = “ampleksanta tiom/iom/ĉiom/neniom”: Tioma kvanto estis troa. Post tioma laboro, ili estis tre lacaj. (= Post tiom da laboro...) Ili havis ioman sukceson. (= ...iom da sukceso.) Ilia sukceso estis ĉioma/nenioma. (= ...estis totala/nula.) Tioma ankaŭ povas signifi “sur tiu loko en vicordo” (simile al kioma): Estas nun tioma horo, ke vi devus enlitiĝi. Sed tia uzo de tioma estas malpli ofta.

Rimarku, ke kioma havas vicordan signifon same kiel nombraj vortetoj kun A-finaĵo (unua, dua...), dum la aliaj OM-vortoj (normale) ne havas tian vicordan signifon. Teorie oni povas uzi ankaŭ kioma en ne-vicorda senco, sed tiam oni riskas miskomprenon.

123xyz (프로필 보기) 2015년 4월 4일 오전 8:08:53

Dankon por la konfirmon - mi komprenas la regolojn kaj mi pensas ke al mi klariĝis, kial mi ricevis korekton en la citita frazo, nome kauze de la manko de jam priparolita elemento. Tamen, mi estas iome konfuzita, ĉar en Makedono, oni povas uzi "tioma" sen referenco, kaj miascie, ankaŭ en aliaj lingvoj ĝustas diri "so viele Wörter", "tante parole", "столько слов", k.t.p.

dbob (프로필 보기) 2015년 4월 4일 오후 6:37:08

123xyz:[...] ekspliku al mi la regolon por [...] mi komprenas la regolojn kaj [...]
Mi volas amike nur atentigi vin pri tiu vorto, ĉar vi skribis ĝin du fojojn kaj mi kredas, ke vi intencis skribi “regulo”, ne “regolo”, ĉu?

Dank’ al tio mi malkovris, ke “regolo” estas tre malgranda birdo kun flava makulo sur la kapo (laŭ ePIV). La nomo devenas el la latina vorto “regulus”, kiu signifas “eta reĝo” aŭ “princo” (laŭ Vikipedio).

nornen (프로필 보기) 2015년 4월 4일 오후 8:25:49

123xyz:Dankon por la konfirmon - mi komprenas la regolojn kaj mi pensas ke al mi klariĝis, kial mi ricevis korekton en la citita frazo, nome kauze de la manko de jam priparolita elemento. Tamen, mi estas iome konfuzita, ĉar en Makedono, oni povas uzi "tioma" sen referenco, kaj miascie, ankaŭ en aliaj lingvoj ĝustas diri "so viele Wörter", "tante parole", "столько слов", k.t.p.
Vi mem vidigis la du malsamajn manierojn esprimi kvantojn:

la ĝermanida/latinida: "so viele Wörter" = "tiomaj vortoj" (la kvanto estas atributo)
la slava: "столько слов" = "tiom da vortoj" (la kvanto estas la kapo de partitiva frazo)

123xyz (프로필 보기) 2015년 4월 5일 오전 10:11:30

dbob:Mi volas amike nur atentigi vin pri tiu vorto, ĉar vi skribis ĝin du fojojn kaj mi kredas, ke vi intencis skribi “regulo”, ne “regolo”, ĉu?
Vere, mi intencis skribi "regulo" - ofte mi faras erarojn kun "u" kaj "o" en Esperanto, ĉar mi ne povas determini, kiel speguliĝis la latina "u". Oni havas "columbus" > "kolombo", "musculus" > "muskolo", "legumen" > "legomo", sed nun "regula" > "regulo" :S Mi scias ke ne estas logiko, ĉar Zamenhof ne derivadis la esperantajn vortojn specife el Latino, sekvante ian skemon - li simple miksis vortojn de multnombraj latinidaj lingvoj kaj adaptадis ilin kiel ajn li volis. Ĉiuokaze, ĉi tio kaŭzas konfuzon, kaj estas unu el la negativaj trajtoj de Esperanto, laŭ mi. Oni vedi ĝin ankaŭ en "derivi" kontraŭ "difini" kaj "kunmeti" kontraŭ "konsenti".

Simon_Gauvain (프로필 보기) 2015년 4월 5일 오후 4:03:20

123xyz:Oni havas "columbus" > "kolombo", "musculus" > "muskolo", "legumen" > "legomo", sed nun "regula" > "regulo" :S Mi scias ke ne estas logiko, ĉar Zamenhof ne derivadis la esperantajn vortojn specife el Latino, sekvante ian skemon - li simple miksis vortojn de multnombraj latinidaj lingvoj kaj adaptадis ilin kiel ajn li volis. Ĉiuokaze, ĉi tio kaŭzas konfuzon, kaj estas unu el la negativaj trajtoj de Esperanto, laŭ mi. Oni vedi ĝin ankaŭ en "derivi" kontraŭ "difini" kaj "kunmeti" kontraŭ "konsenti".
Tio ne estas tiel simpla.

muskul'o kolizius kun musk'ul'o,
legum'o kolizius kun leg'um'o,
defin'i kolizius kun de'fin'i,
kunsent'i kolizius kun kun'sent'i...

La lingvo enhavas pli da kohereco ol tio, kion vi ŝajnas pensi. Zamenhofo kaj la aliaj ne laboris hazarde kaj blinde.

Simon_Gauvain (프로필 보기) 2015년 4월 5일 오후 4:09:15

Jen foto de muskulo.

Simon_Gauvain (프로필 보기) 2015년 4월 5일 오후 4:12:10

Kaj jen, ekzemplo de legumado (laŭ mi)...

다시 위로