У садржају

Android kaj Esperanto

од Martinbr, 03. април 2015.

Поруке: 5

Језик: Esperanto

Martinbr (Погледати профил) 03. април 2015. 20.41.58

Saluton al ĉiuj!

Mi havas demandon pri Esperanto kiel tajpo-lingvo ĉe Android-poŝtelefonoj.

Ĝis nun mi havas telefonon kun Android 4.1, sed tre baldaŭ mi volas aĉeti novan kun versio 4.4.2 (verŝajne la "Slide" de Wiko). Ofte mi legis en la Interreto, ke en Android ekde versio 4.2, oni povas elekti Esperanton rekte kiel tajpo-lingvon (kaj do ne estas necese instali iun novan klavaron por tajpi esperante). Nun mi rigardis la liston de disponeblaj tajpo-lingvoj de la "Slide", kaj ĝi fakte ne enhavas Esperanton.

Do jen miaj demandoj: Ĉu Esperanto ne plu estas subtenata rekte? Aŭ ĉu nur kelkaj Android 4.4-poŝtelefonoj subtenas ĝin? Ĉu ankaŭ ĉe nunaj Android-telefonoj estas necese mem instali Esperanto-klavaron?

Antaŭdankas pro viaj respondoj kaj kore salutas
Martin

JesCed (Погледати профил) 03. април 2015. 22.03.22

Saluton, Martin! La afero estas iomete pli komplika ol la simpla androida versio. Pravas ke esperanto estas rekta tajpolingvo ekde la versio 4.2. Tamen, tio vere pravas nur se via poŝtelefono uzas la oficialan guglo-klavaron. Multaj telefonoj uzas aliajn alternativojn kiel defaŭlta klavaro. Si via defaŭlta klavaro estas unu el kiuj ne subtenas esperanton, vi bezonos instali iun.

Neniu el miaj telefonoj uzas la oficialan guglo-klavaron. Do, mi ĉiam devis instali esperantokapablan klavaron. Mi preferas instali Multiling.

novatago (Погледати профил) 03. април 2015. 22.18.07

Jen longa fadeno pri la afero.

En la lastaj mesaĝoj oni pritraktas la klavaron MessagEase. Mi provis ĝin kaj ĝi estas uzinda. Tamen, ĉar ĝi ne estas klavaro Kuverti ( Qwerty XD ), legendas instrukcioj pri ĝia funkciado, kiu aliflanke estas facila. La ĉapelaj literoj estas facile tajpeblaj ka aldoneblaj al videbla aro de literoj. Litero ŭo tute forestas de la klavaro, sed ĝi estas facile aldonebla. En la menciita fadeno, oni eksplikas kiel fari tion.

Ĝis, Novatago.

kaŝperanto (Погледати профил) 07. април 2015. 21.38.14

novatago:Jen longa fadeno pri la afero.

En la lastaj mesaĝoj oni pritraktas la klavaron MessagEase. Mi provis ĝin kaj ĝi estas uzinda. Tamen, ĉar ĝi ne estas klavaro Kuverti ( Qwerty XD ), legendas instrukcioj pri ĝia funkciado, kiu aliflanke estas facila. La ĉapelaj literoj estas facile tajpeblaj ka aldoneblaj al videbla aro de literoj. Litero ŭo tute forestas de la klavaro, sed ĝi estas facile aldonebla. En la menciita fadeno, oni eksplikas kiel fari tion.

Ĝis, Novatago.
Mi estis eble la unua Esperantisto kiu uzis MessagEase-on, kaj mi uzis ĝin ekde proksimume 2010 (antaŭ mi eklernis Esperanton). Ĝi fakte estas la plej bona klavaro por tuŝtajpado. Mi neniam aĉetos poŝtelefonon kiu ne povas havi ĝin.

Ili donis la klavaron al mi senpage, do mi senpage rekomendas ĝin al ĉiu. ridulo.gif

TKNIGHT (Погледати профил) 19. април 2015. 12.58.10

Saluton,

Mi havas "Moto G", kiu mi aĉetis el "Republic Wireless." La telefono ('fono?) uzas Android speco 4.4.4, kaj ĝi denaske posedas la Esperanton klavaron. La klavaro estas aliri per frapanta la "mondan punkton" apud la "interspaca punkto." Mi ankaŭ havas la hispanan klavaron, kaj mian denaskan anglan klavaron! Tiu eta mondpunkto estas tre utila!

(Pardonu min, mia Esperanto estas ankoraŭ nova.)

Вратите се горе