ورود به محتوا

Ĝustatempe

از HaleBopp, 4 آوریل 2015

پست‌ها: 28

زبان: Esperanto

Bernadox (نمایش مشخصات) 5 آوریل 2015،‏ 19:32:58

Simon_Gauvain:En "mi verŝajne preferus" mi sentas specon de manko de memfido, de nefirmeco, kiun mi ne vidas en "mi preferas". Tiun hezitemon, eĉ se ligitan al la angla parolmaniero, oni rajtas esprimi per la internacia lingvo, ĉu ne?
Jes, kompreneble, sed kial per -us, kiu kerne havas alian funkcion? - "Mi ne estas certa, sed laŭ mi la ĝusta formo estas ... / sed mi supozas, ke la ĝusta formo estas ..." - kaj multaj pliaj manieroj esprimi mankon de firmeco.

altindiefanboy (نمایش مشخصات) 6 آوریل 2015،‏ 1:35:34

Bernadox: Dankon pro via respondo al mia skribo. Mi nur uzis la formon "-us", ĉar mi vidis tion uzatan en esperantaj skriboj. Bonvolu pardoni min pro tio, kion vi opinias malĝusta stilo.

Bernadox (نمایش مشخصات) 7 آوریل 2015،‏ 5:57:35

altindiefanboy:Bernadox: Dankon pro via respondo al mia skribo [mesaĝo, blogero]. Mi nur uzis la formon "-us", ĉar mi vidis tion uzatan en esperantaj skriboj. Bonvolu pardoni min pro tio, kion vi opinias malĝusta stilo.
Tiel ni ĉiuj lernas: per imitado de modeloj. Do estas tute en ordo kaj ne necesas pardonpetado. Same ni faras lernante iun ajn lingvon. Se ni ekzemple volas lerni la indonezian, ni eble aŭskultas la novaĵ-elsendon (brodkaston) de la ŝtata televido. Ekzistas silenta interkonsento, ke la lingvaĵo uzata tie estas "ĝusta", "bona" modelo de parolata indonezia.

En Esperanto estas pli malfacile scii, kio estas "bona" modelo. Pro tio ni interkonsentis pri la hierarkia sistemo de "autoritataj", do fidindaj, imitindaj fontoj (Fundamenta uzo, Zamenhofa uzo, uzo de la "bonaj aŭtoroj", precipe PIV). Sed kompreneble restas multaj detalaj demandoj, pri kiuj ni senfine povas disputi. Pro tio Zamenhof proponis fondon de la Akademio. Ĝi racie kaj en formala proceduro decidu tiajn demandojn pri ĝusta kaj malĝusta (vd. tiun ĉi fadenon). Bedaŭrinde la plejmulto de la nuntempaj akademianoj ne plenumas tiun devon, eĉ misuzas la iaman renomon de la Akademio por kaŝe enkonduki ŝanĝojn en klasika Esperanto.

Kion do fari en la lerno-praktiko? Legi "klasikajn" tekstojn de Z, ekz. la Fabelojn de Andersen (FA), troveblajn en tekstaro.com. Tio ne signifas, ke nur tiu stilo estas imitinda (mi pli frue nur rekomendis, prefere imiti la stilon de Z kaj ne tiun de Sudanglo - kelkaj miskomprenis tiun rekomendon, kaj maltrafe kritikis, ke mi rekomendis nur Zamenhofan stilon - kion mi ne faris: estas kelkaj bonaj stilistoj, inter la modernaj ekz. Claude Piron). Sed ie oni devas komenci. Oni ne faru la duan paŝon antaŭ la unua. Unue oni ekhavu iom stabilan "lingvosenton" pri klasika Esperanto, iun internan kompason. Nur poste, sur tiu bazo oni okupiĝu pri aliaj stiloj, ekz. legante tekstojn en Nova Esperanta Krestomatio 1991.

Se oni iam alvenos al La Majstro kaj Martinelli, oni probable ne plu bezonos lernu.net okulumo.gif

-------

"Kiam Georg Silber, unu matenon, vekiĝis el ŝtorma sonĝo, li trovis sin en sia lito transformiĝinta en nenian monstran insekton. Liaj pensoj restis ankoraŭ nebule konfuzaj, kiam tra la plene aperta fenestro ekflirtis en la ĉambron la printempa-matenaj triloj de svise pepaj birdetoj.

Turninte sin delikate sur la tuko-kovrita matraco li rimarkis, ke la ruĝa lumeto de la faksilo blinkas. Kun trankvilaj movoj li metis la piedojn en karese lozajn pantoflojn el blua ŝamo, alprenis staran pozicion kaj direktis sin al la signalanta aparato. ..."

sudanglo (نمایش مشخصات) 7 آوریل 2015،‏ 10:53:32

Simon:En "mi preferus" mi sentas specon de manko de memfido, de nefirmeco, kiun mi ne vidas en "mi preferas".
Kaj vi tute pravas Simon. Kaj la uzado de -us tiele, tute ne estas nur esprimo de angla kulturo.

Tia uzo de -us estas firme kaj delonge establita en Esperanto (multaj ekzemploj en la Tekstaro).

Parenteze, mi aŭdis ke germanlingvanoj havas preferon esprimi sin pli rekte ol diplomate, sed tio ne rajtigas trudon de iliaj kulturaj valoroj sur la lingvon.

Bernadox (نمایش مشخصات) 7 آوریل 2015،‏ 12:10:08

sudanglo:Tia uzo de -us estas firme kaj delonge establita en Esperanto (multaj ekzemploj en la Tekstaro).
Mi estus danka, se vi citus tri-kvar ekzemplojn precize kaj facile retroveble.

sudanglo:Parenteze, mi aŭdis ke germanlingvanoj havas preferon esprimi sin pli rekte ol diplomate, sed tio ne rajtigas trudon de iliaj kulturaj valoroj sur la lingvon.
Kiel jam skribite pli frue, ankaŭ en la germana oni uzas konjunktivon por indiki (i.a.) ĝentilecon: "Könntest Du mir bitte das Salz reichen?" ne: "Kannst Du ...".

Kiel ajn, ĉefe gravas, kiel oni diras en Esperanto. Ni ja konsentas, ke konjunktivo / kondicionalo "pro mildeco" estas uzata en pluraj okcident-eŭropaj lingvoj (angla, germana, franca, hispana, itala k.a.)

Christa627 (نمایش مشخصات) 7 آوریل 2015،‏ 20:53:48

Simon:En "mi preferus" mi sentas specon de manko de memfido, de nefirmeco, kiun mi ne vidas en "mi preferas".
Se mi devus elekti unu el tiuj, mi verŝajne preferus xy... Sed mi ne bezonas elekti ĝuste nun, kaj ne tute certas, ĉu mi preferus tiun aŭ ne, do mi diras, ke mi verŝajne preferus... Kaj ĉu efektive estas, aŭ povas esti, miskompreno de tio? Ĉu oni efektive ne komprenus (se oni legus ĝin en iu skribaĵo) simple "mi verŝajne preferus" sen tia klarigo?

Kio estas la grava diferenco inter tio, kaj "Se mi havus infanon tiel blankan kiel la neĝo, tiel ruĝan kiel la sango kaj tiel nigran kiel la ligno de la kadro!" (El "Neĝulino", tradukita de Kabe)? Se mi havus infanon... kio okazus? Aĥ, li evidente devigas la legantojn diveni kaj supozi! Kiel malĝentile! shoko.gif

Bernadox (نمایش مشخصات) 8 آوریل 2015،‏ 6:15:42

Christa627:Kio estas la grava diferenco inter tio, kaj "Se mi havus infanon tiel blankan kiel la neĝo, tiel ruĝan kiel la sango kaj tiel nigran kiel la ligno de la kadro!" (El "Neĝulino", tradukita de Kabe)? Se mi havus infanon... kio okazus?
Certe estas bona ideo legi tradukojn de Kabe (1872-1959) por alkutimiĝi al klasika stilo, Christa.

Li i.a. verkis la unuan plenan difin-vortaron de Esperanto (1910), do iun pra-pra-ulon de PIV. Mi reeldonis ĝin kun komentoj kaj klarigoj en 2013, ĝi estas nun elŝutebla tie ĉi.

Strange: En sia vortaro de 1910, Kabe ne mencias la formon "-us pro mildeco", kvankam la francaj gramatikistoj Fructier 1903 und Aymonier 1907 jam priskribis tiun uzon („une opinion, sous une forme atténuée et discrète“).

Strange ankaŭ, ke mi - se entute - trovis tian uzon kutime nur en tradukoj, do ne en originalaj verkoj. Sed eble Sudanglo citos ankoraŭ kelkajn el la asertitaj "multaj ekzemploj en [la] Tekstaro".

-----

Ni diskutas pri tio, ĉu uzo de la us-formo estas taŭga kaj bona stilo por esprimi ĝentilecon en Esperanto, ĉu?"

En la ekzemplo el Kabe ne temas pri "-us pro mildeco":

"Se mi havus infanon ..., [mi estu]us[/u] feliĉa]". - Tute klasika uzo de la "imaga modo", kiel priskribita en la Fundamento, ĉu?

Kp. kun:

"Ĉu vi bonvolus doni al mi la salon [, se kio? mi afable petus vin?, vi facile atingus ĝin, ...?]" - Kaj la ĝusta respondo devas esti simpla "jes" aŭ "ne", kiel ĉiam post ĉu-demandoj. Nur pro subkomprenita "kulturo" oni ekscias, ke la petanto tute ne volas scii, ĉu "jes" aŭ "ne", sed havi la salon.

Kial vi estas tiel certa, ke tiu subkomprenita "kulturo" estas universala?

Bernadox (نمایش مشخصات) 8 آوریل 2015،‏ 6:54:31

Iam mi estis kun finna amiko en Fenikso, Arizono, kaj ni planis renkonti nin en la hejmo de usona esperantisto Vilĉjo. Mi iom tro malfrue alvenis, akompanita de la koramikino de Vilĉjo, kaj ni vidis, ke la finna kamerado sidis antaŭ la domo kaj atendis Vilĉjon kaj nin. Tuj la koramikino demandis lin: "Ĉu Vilĉjo jam estas hejme?". La respondo estis simpla "ne!".

Mi neniam forgesos ŝian mienon: Ŝi ricevis la perfektan respondon al sia demando. Sed tio ne estis, kion ŝi volis scii. Fakte ŝi ja volis demandi:

"Mi vidas, ke vi atendas antaŭ la domo; do tre probable Vilĉjo ne jam estas hejme. Ĉu vi scias kial? Ĉu li kontaktis vin kaj sciigis, kiam li alvenos hejme? Kion li diris?" -

Sed tion ŝi fakte ne demandis. Ŝi koncizigis ĉion tion en demandeto, kies respondon ŝi povis facile diveni.

Mi supozas, ke ambaŭ reciproke pensis pri la alia: "kia stulteta persono" - la finno pri la usonanino, ĉar ŝi demandis objektive superfluan demandon, la usonanino pri la finno, ĉar li ne respondis la vere celitan, sed neesprimitan demandon, demandon kiun oni facile povus deveni, se oni havus la saman kulturan fonon pri demandado kaj respondado.

Estas amuza ludeto: Dum kelkaj horoj oni respondu precize nur tion, kion la homoj demandas. Mi estis surprizita, kiom ofte ni ion demandas, kion ni ne vere volas scii, sed per kiu ni transportas tutan faskon de neesprimitaj demandoj, kies respondon ni ja volas scii.

sudanglo (نمایش مشخصات) 8 آوریل 2015،‏ 11:23:53

Sed eble Sudanglo citos ankoraŭ kelkajn el la asertitaj "multaj ekzemploj en [la] Tekstaro
La jena formulo sufiĉus por ke vi mem trovu \w+us\b

Bernadox (نمایش مشخصات) 8 آوریل 2015،‏ 13:22:42

sudanglo:
Sed eble Sudanglo citos ankoraŭ kelkajn el la asertitaj "multaj ekzemploj en [la] Tekstaro
La jena formulo sufiĉus por ke vi mem trovu w+usb
Mi scias, kiel trovi trafojn de -us en Tekstaro.

Pri tio ne temas. Vi asertis, ke en Tekstaro troveblas multaj ekzemploj, kie -us estas uzita por esprimi "mankon de memfido, de nefirmeco". Nun vi rifuzas, rapide montri eĉ nur unu.

Kio do? Ĉu via aserto estas ĝusta? Ĉu vi honeste diskutas kun ni aŭ ĉu vi klopodas trompi la aliajn formumanojn per iuj malĝustaj asertoj?

بازگشت به بالا