Tartalom

Pasporta Servo: ĉu iu havas sperton?

Tempodivalse-tól, 2015. április 5.

Hozzászólások: 3

Nyelv: Esperanto

Tempodivalse (Profil megtekintése) 2015. április 5. 3:43:37

Plejprobable mi vojaĝos Eŭropen ĉi-somere. Hodiaŭ en mian kapon enflugis la ideo, ke estus bone etendi mian vojaĝon per vizito kun aliaj Esperantistoj.

Sekve mi ĵus kreis konton ĉe la retejo de la Pasporta Servo, por plu ekscii, kiel ekzakte ĝi funkcias. Sed pli detalaj informoj laŭŝajne mankas.

Ĉu iu havas sperton pri uzado de la Pasporta Servo, kaj povas ekspliki al mi ĝenerale la procedon por trovi loĝejon?

Ĉu oni simple hazarde sendas retpoŝtojn al gastigantoj en l'apuda regiono? Aŭ kio? ...

Dankon ridulo.gif

qojop_revenas (Profil megtekintése) 2015. április 6. 23:48:58

Saluton Tempodisvale,

Fakte la plej taŭga por trovi gastiganton (kaj ne lodĝejon), pere de Pasporta servo, estas mi pensas rigardi unue la landon kie vi pretas iri.
Tuj aperas listo de la afablaj homoj kiu pretas gastigi vin. Laŭ liajn eblecojn kaj viaj dezirojn elektu tiuj kiuj sajnas al vi la plej taŭgaj por eble amikiĝi aŭ interŝanĝi dum via restado kaj sendu mesaĝon al ili. Vi certe ricevos respondon el unu aŭ el alia.

Mi plurfoje uzis ĝin sukcese. okulumo.gif

Bonan vojaĝon

Sxak (Profil megtekintése) 2015. április 8. 9:21:52

Tempodivalse:
Ĉu iu havas sperton pri uzado de la Pasporta Servo, kaj povas ekspliki al mi ĝenerale la procedon por trovi loĝejon?
Elektu lokon. Sendu leteron al ĉiuj gastigantoj de tiu loko, indikinte datojn. Post iom da tempo vi ricevos (aŭ ne ricevos) konsenton akcepti vin. Eksciu de via gastiganto: Adreson, telefonon, eble manieron atingi lian aŭ ŝian loĝejon (bushaltejo, ktp). Trovu vian gastlokon sur la mapo kaj esploru la mapon. Unu aŭ du tagojn antaŭ la vizito estus utile telefoni al la gastigonto kaj ekscii la tempon de via alveno.
La ebleco trovi gastiganton dependas de la lando. Kutime senproblemaj landoj (en Eŭropo) estas Germanio, Benelukso, Svislando, eble Francio, Hungario kaj Pollando. Sed ekzemple en Aŭstrio gastigantoj ne multas kaj ambaŭfoje, kiam mi petis tie gastigadon, mi ne ricevis respondojn. Pri la sudaj eŭropaj landoj mi nenion scias -mi neniam estis tie, sed mi vidis, ke ŝajne en Romo gastigantoj tute mankas.

Vissza a tetejére