目次へ

Mediuma, povanta antaŭvidi la estontecon

123xyz,2015年4月5日の

メッセージ: 11

言語: Esperanto

123xyz (プロフィールを表示) 2015年4月5日 15:38:09

Saluton,

Mi serĉas esperantan adjektivon (aŭ malpli prefere substantivon) por priskribi persona kiu havas la supernaturan kapablon percepti eventojn de la estonteco, aŭ pli ĝuste simple preter la kutimaj homaj sensaj potencoj (en Anglo, ĝi estas "clairvoyant", kaj iufoje "psychic" - pli larĝa termino). Malfeliĉe, ĝis nun mi estas trovinta nur "mediuma", kiu ne estas ekzakte tio kion mi serĉas, ĉar ĝi pli specife indikas potencon aŭ kutimon komuniki kun la mortuloj (el ĉi tie "mediumo" - la mezo inter la "du mondoj", se oni povas esprimi sin ĉi tiel). Ĝi do estas neakceptebla. Nun, kio restas al mi? Ĉu iu povas proponi ion?

Ĉu mi povas diri "antaŭvidemo" aŭ "antaŭdiremo", aŭ eventuale "antaŭvidkapabla" aŭ "antaŭdirkapabla"? Ree, mi provas uzi la vortformajn eblojn de Esperanto, supozeble malsukcese.

Antaŭdankon

Simon_Gauvain (プロフィールを表示) 2015年4月5日 16:42:11

Pri la adjektivo, anstataŭ "antaŭvidkapabla" kaj "antaŭdirkapabla", mi preferas (en la sama ordo) "antaŭvidanta" kaj "antaŭscianta". Sed eble taŭgas io kun la radiko "aŭgur" ?

aŭguristo : antaŭdiristo anoncanta okazontaĵojn per interpreto de aŭguroj. (el reta-vortaro)

Do mia fina propono estas: "aŭgurpova".

Rugxdoma (プロフィールを表示) 2015年4月5日 18:25:56

Mi trovis la adjektivojn: klarvida, akravida, vizia, profeta.
La substantivojn: viziulo, antaŭdiristo, viziisto, aŭguristo, oraklo.
De la verbo sortodiveni oni povas formi sortodivenisto, sortodivenista.

Vinisus (プロフィールを表示) 2015年4月5日 20:44:05

Laŭ PIV "Mediumo", homo, kiu laŭ la spiritisma doktrino, havas la kapablon servi kiel peranto inter la homoj kaj spiritoj de la mortintoj. Mi mem konas plurajn "mediumojn", ĉiuj estas trompistoj, ĉar se ili scipovus vidi la estonton,certe ili trafus la loterian premion.

123xyz (プロフィールを表示) 2015年4月6日 9:59:55

Dankon por la respondoj; al mi plaĉas multaj el la proponoj. Tamen, mi havas aldonan demandon por "klarvida" - ankaŭ mi trovis ĉi tiun vorton, sed mi konkludis ke ĝi ne konvenas al miaj bezonoj, ĉar ĝi ne signifas "povanta antaŭdiri la estontecon", sed "inteligenta kaj spirite profunda, povanta rimarki kaj analizi aferojn ĝisoste, sen fariĝi viktimo al iluzioj aŭ biasoj", kiel "enlightened, farsighted, percipient, astute, sagacious" en Anglo. Ĉu mi erare deduktis la sencon de ĉi tiu vorto? Ankaŭ PIV asertas "klare vidanta la aferojn", kio estas tre malsimila al "clairvoyant, psychic".

dbob (プロフィールを表示) 2015年4月6日 14:44:58

Jen laŭ hispana vortaro de F. de Diego:

clarividente (angla “clairvoyant”)
1. klar-vida • klar-vidanto.

clarividencia (angla “clairvoyance”)
1. klar-vido
2. juzgar con clarividencia, klar-vide juĝi.

Ankaŭ en tiu vortaro troviĝas “klarvideco” kiel traduko de la hispana “previsión” (angla “foresight” ).

Resume:
- adjektivo: klarvida
- substantivo: klarvidanto

La Merriam-Webster vortaro difinas “clairvoyance” kaj “clairvoyant” jene:
- clairvoyance: an ability to communicate with dead people, to predict future events, or to know about things that you did not actually see happen or hear about.
- clairvoyant: one having the power of clairvoyance

Tiu angla difino ankaŭ troveblas en la vortaro RAE (Reĝa Hispana Akademio) por la vorto “calrividencia” (angla “clairvoyance”), en ĝia 3-a kaj 4-a senco:
3. Paranormala kapablo percepti aĵojn for de aŭ ne percepteblaj per la okulo.
4. Kapablo diveni estontaj aŭ alilokaj aferoj.

Alivorte la signifo de la vorto “klarvida” aŭ “klarvidanta” estas i.a. “havanta supernaturan kapablon percepti eventojn de la estonteco”.
Cetere mi opinias, ke la kunteksto nuancas preskaŭ ĉiam, se ne ĉiam, la intencitan signifon aŭ sencon.

Kelli (プロフィールを表示) 2015年4月6日 18:01:13

Vinisus:Laŭ PIV "Mediumo", homo, kiu laŭ la spiritisma doktrino, havas la kapablon servi kiel peranto inter la homoj kaj spiritoj de la mortintoj. Mi mem konas plurajn "mediumojn", ĉiuj estas trompistoj, ĉar se ili scipovus vidi la estonton,certe ili trafus la loterian premion.
Vinisus, ne nur en la spiritisma doktrino troviĝas personoj kun supernaturaj kapabloj kiel antaŭvidi la estonton. "Mi mem" konas plurajn el ili, kiuj estas spiritistaj aŭ ne, la diferenco estas, ke veraj mediumoj ne celas materialajn rekompencojn nur la bono de la homaro.

Rugxdoma (プロフィールを表示) 2015年4月6日 19:59:46

123xyz:Dankon por la respondoj; al mi plaĉas multaj el la proponoj. Tamen, mi havas aldonan demandon por "klarvida" - ankaŭ mi trovis ĉi tiun vorton, sed mi konkludis ke ĝi ne konvenas al miaj bezonoj, ĉar ĝi ne signifas "povanta antaŭdiri la estontecon", sed "inteligenta kaj spirite profunda, povanta rimarki kaj analizi aferojn ĝisoste, sen fariĝi viktimo al iluzioj aŭ biasoj", kiel "enlightened, farsighted, percipient, astute, sagacious" en Anglo. Ĉu mi erare deduktis la sencon de ĉi tiu vorto? Ankaŭ PIV asertas "klare vidanta la aferojn", kio estas tre malsimila al "clairvoyant, psychic".
Mi samopinias. Fakte mi hezitis, ĉu mi vere skribu tiun vorton "klarvida" kune kun la aliaj, kiujn mi trovis en mia sveda vortaro. Mi decidis jes, ĉar mi fidis, ke vi elektos la plej celtrafan el ili. La problemo estas, ke la franca vorto "clairvoyant", kiu troviĝas en kelkaj lingvoj, jam estas neneŭtrala pri la fenomeno. Uzata pri tiu, ĝi per si mem asertas, ke la persono havas ambaŭ ecojn, kiujn vi distingas. Se oni volas esti nepropagandisma, oni povas uzi citilojn, aŭ elekti alian vorton. Oni ja havas multajn.

Vinisus (プロフィールを表示) 2015年4月6日 20:19:06

Via teksto...

S-rino Kelli por vi.

Promenu_Kampo (プロフィールを表示) 2015年4月6日 21:13:57

om mani padme hum
externalImage.png

先頭にもどる