Tartalom

Verbotempoj: estonteco de la vidpunkto de la pasinteco

123xyz-tól, 2015. április 6.

Hozzászólások: 4

Nyelv: Esperanto

123xyz (Profil megtekintése) 2015. április 6. 9:52:31

Saluton,

Ĉu iu povas informi min, kiel oni esprimas estonteco de la vidpunkto de la pasinteco en Esperanto? Mi pensas ke oni uzas simple la os-tempon, sed mi ne certas, kaj plie mi sentas ke ĉi tiu esprimmaniero facile povas krei ambiguon.

Mi donos kelkajn ekzemplojn por ekspliki, pri kio mi parolas:

1. He told me that he would visit me next week.
Li diris al mi, ke li vizitos min je la sekva semajno (ĉi tie, mi fide kredas ke ĉi tiu simpla os-tempo ĝustas)
2. In great distress, I finally went to bed. The following morning, I would discover that my worries had been futile.
En granda ĉagerno, mi finfine ekdormis. Je la sekva mateno, mi (?) ke miaj zorgoj estis estinta vanaj (ĉi tie, oni ne havas la nerektan parolon, kaj mi pensas ke la os-tempo ne taŭgas; tamen, eble mi sentas ĉi tion nur ĉar en Anglo kaj mia denaska Makedono, oni devas uzi specialan verbotempon en ĉi tiaj situacioj, tiu estas "conditional" en Anglo kaj la "минато идно" en Makedono; intertempe, mi konsideris formon kiel "mi estis malkovronta ke miaj zorgoj...", sed mi volas ke iu konfirmu ĉi tion por mi)

Antaŭdankon.

Simon_Gauvain (Profil megtekintése) 2015. április 6. 12:39:14

1) Ŝajnas ĝusta al mi.

2)a) Eble "enlitiĝis" anstautaŭ "ekdormis ? Ne gravas.

b) Via propono "mi estis malkovronta ke miaj zorgoj..." estas ĝusta laŭ mi, sed vi ne povas meti ĝin post "Je la sekva mateno", ĉar oni tie benozus futuran formon.

Mia propono:
Mi estis malkovronta sekvamatene, ke miaj zorgoj estis vanaj.

Nun mi provas klarigi okulumo.gif :

i) Mi estis
Ni nun troviĝas en la pasinteco.

ii) malkovronta sekvamatene,
Kaj ĉi tie, temas pri la estonteco - rilate al i).

iii) ke miaj zorgoj estis vanaj.
La zorgoj okazis en i), kio estas la pasinteco rilate al ii) kaj iii), do ni uzu -is.

(redaktita)

Simon_Gauvain (Profil megtekintése) 2015. április 6. 13:06:46

The following morning, I would discover that my worries had been futile.
(ĉi tie, oni ne havas la nerektan parolon, kaj mi pensas ke la os-tempo ne taŭgas;
Stulta mi. Fakte tio ja estas neformala nerekta parolo, ĉar temas ja pri tio, kion pensas la rolulo. En la franca oni nomas tion "discours indirect libre" (libera nerekta parolo) , tio estas literatura stilfiguro. Do, el tiu vidpunkto, eblas simple skribi:

En granda ĉagreno, mi finfine enlitiĝis. Je la sekva mateno, mi malkovros ke miaj zorgoj estis vanaj.

Tamen, estas eble pli klare indiki ke ni subite eniras la menson de la rolanto, tiel:

En granda ĉagreno, mi finfine enlitiĝis. Je la sekva mateno, mi sendube malkovros ke miaj zorgoj estis vanaj.

123xyz (Profil megtekintése) 2015. április 7. 11:16:04

Dankon por la respondo - mi komprenas nun.

Vissza a tetejére