目次へ

Blanko fluaĵo por viŝi erarojn

123xyz,2015年4月7日の

メッセージ: 7

言語: Esperanto

123xyz (プロフィールを表示) 2015年4月7日 12:01:21

Saluton,

Ĉu oni scias, kiel oni nomis la blankon fluaĵon kun kiu oni viŝas erarojn sur papero (plejparte kiam oni skribas kun plumo)? Ĝenerale ĝi vendiĝis en malgrandaj boteloj, kaj la fermilo havas alkroĉitan broseton kun kiu oni ŝmiras la fluaĵon sur la folion. Jen foto.

Mi pensas ke ĝi nomiĝis "blankigilo", sed poste mi malkovris ke ĉi tio estas alia aĵo, uzata por vestaĵo.

Antaŭdankon

Bernadox (プロフィールを表示) 2015年4月7日 12:21:58

123xyz:Saluton,

Ĉu oni scias, kiel oni nomis la blankon fluaĵon kun kiu oni viŝas erarojn sur papero (plejparte kiam oni skribas kun plumo)? Ĝenerale ĝi vendiĝis en malgrandaj boteloj, kaj la fermilo havas alkroĉitan broseton kun kiu oni ŝmiras la fluaĵon sur la folion. Jen foto.

Mi pensas ke ĝi nomiĝis "blankigilo", sed poste mi malkovris ke ĉi tio estas alia aĵo, uzata por vestaĵo.

Antaŭdankon
En la germana oni uzas la nomon de la varmarko "Tipp-Ex". La formala vorto (kiun kutime neniu konas) estas KorrekturflüssigkeitKorrekturstreifen: "korekta fluidaĵo" / "korekta likvo" / "korekta fluaĵo" / "korekta fluido" aŭ "korekta strio". Ĉu ĝenerale komprenebla kaj taŭga?

nigra_rivereto (プロフィールを表示) 2015年4月7日 13:40:19

En la portugala tion oni nomas "corretor líquido" = likva korektilo.

_trogdor (プロフィールを表示) 2015年4月7日 23:55:50

Anglalingve, ni ĝin nomigas "White-out". Laŭvorte, ĝi signifas "blanko ekstere", kiu ne faras sencon Esperante. Tamen, ni anglaparolantoj uzas "out" (kutime komprenita kiel "ekstere" ) idiome per signifi, ke lumiloj ne brilas. Ekzemple, "The lights are out" signifas "La lumoj ne brilas". Do, kiam ĉiu lumo en la urbo malbriliĝas, tiam ni nomigas ĝin "Black-out" ("black" = "nigra" ) ĉar ĉio nun ŝajnas nigra. Samsence, la likvaĵon, kiu blankigas ĉion, ni nomigas "White out".

Tamen, mi supozas, ke ne utilus nomigi ĝin "blanka-ekstere".

123xyz (プロフィールを表示) 2015年4月8日 6:49:48

Dankon por la zorgemaj respondoj, sed kial Vi ĉiuj eksplikadas longe la terminojn por ĉi tiu substanco en Viaj denaskaj lingvoj ridulo.gif ? Mi serĉis nur la esperantan vorton. Ĉiuokaze, mi pensas ke mi elektas "korekta likvo" kaj eventuale "likva korektilo".

Bernadox, mi estas lerninta la germanan ses jarojn kaj mi sciis "Korrekturflüssigkeit" iam ekde la komenco de mia lernado, dum mi neniam estas renkontinta "Tipp-Ex". Estas interese, ke la fremduloj ofte prenas aliron al la lingvo kiun ili studas tiom malsaman al tiu de la denaskaj parolantoj.

Bernadox (プロフィールを表示) 2015年4月8日 7:45:53

123xyz:Dankon por la zorgemaj respondoj, sed kial Vi ĉiuj eksplikadas longe la terminojn por ĉi tiu substanco en Viaj denaskaj lingvoj ridulo.gif ? Mi serĉis nur la esperantan vorton. Ĉiuokaze, mi pensas ke mi elektas "korekta likvo" kaj eventuale "likva korektilo".
Mi ne trovis la vorton en vortaro. Do mi devis mem "krei" iun formon. Mi lasis min inspiri de la germana termino.

Miajn unuopajn pripensojn mi sciigis al vi, donante ankaŭ la germanan formon, ne nur la (esperantan) rezulton. Laŭ mi tio povas esti helpa por decidi pri la preferinda formo.

Cetere, tiajn terminojn oni povas kolekti en http://kono.be/vivo/ (kio havas ankoraŭ aliajn interesajn funkciojn, sed vd. mem)

123xyz:Bernadox, mi estas lerninta la germanan ses jarojn kaj mi sciis "Korrekturflüssigkeit" iam ekde la komenco de mia lernado, dum mi neniam estas renkontinta "Tipp-Ex". Estas interese, ke la fremduloj ofte prenas aliron al la lingvo kiun ili studas tiom malsaman al tiu de la denaskaj parolantoj.
okulumo.gif Jes, amuze. Pro via rimarko mi ĵus faris teston kaj demandis mian kunulinon "kara, kiel oni "ĝuste", dokte kaj distingite diras por Tipp-Ex en la germana" - "hm, ne scias; ĉu eble Korrekturstift? [korektokrajono], Fehlerweißer (blankigilo de eraroj); neniu ideo, kiu volas scii tion?"

Dum la puberiĝo kiel lernejanoj, ni kompreneble vulgare diris "eraro-spermo" aŭ eĉ pli vulgare "eraro-ĉuro".

--------

Miascie tiuj vortoj surbaze de varnomoj ekzistas en kelkaj lingvoj, angle ekzemple to xerox, Scotch tape (glubendo, oficiale: adhesive tape; en la germ. Tesaband, oficiale: Klebeband), en la franca frigo (fridujo) k.t.p.

Simon_Gauvain (プロフィールを表示) 2015年4月8日 11:34:50

123xyz:Dankon por la zorgemaj respondoj, sed kial Vi ĉiuj eksplikadas longe la terminojn por ĉi tiu substanco en Viaj denaskaj lingvoj ridulo.gif ? Mi serĉis nur la esperantan vorton.
Tiel funkcias la lingvo: kiam oni ne scias esprimi ion per lernita vorto, oni spontanee kunmetas konatajn radikojn por formi novan esprimon. Ofte "la" esperanta vorto ne ekzistas, ĉar multaj formoj ĝustas.

123xyz:Mi pensas ke ĝi nomiĝis "blankigilo", sed poste mi malkovris ke ĉi tio estas alia aĵo, uzata por vestaĵo.
Vi povas uzi tion. Ekzistas multaj manieroj blankigi ion, kaj se la kunteksto de skribado estas klara, oni intuicie komprenas pri kio temas. Mi same simple dirus "korektilo". Pri la enhavo de la boteleto, mi pensas ke oni povas ankaŭ diri "korekta farbo".

Li ĉerpis la blankigilon el la skribilujo kaj zorge kovris la hontindan eraron per korekta farbo.

先頭にもどる