Đi đến phần nội dung

Stangetojn por purigi la orelojn

viết bởi 123xyz, Ngày 07 tháng 4 năm 2015

Tin nhắn: 8

Nội dung: Esperanto

123xyz (Xem thông tin cá nhân) 16:28:27 Ngày 07 tháng 4 năm 2015

Saluton,

Ĉu iu povas informi min, kiel oni nomas en Esperanto la maldikajn kotonajn stangetojn kun kiuj oni purigas la orelojn, interalie? Jen foto. Bedaŭrinde, mi ne sukcesis trovi nenion en la interreto. Kiel domaĝe, ke vortaroj tradukas obskurajn, vere malofte utilajn vortojn kiel "junipero", "fermiono", aŭ "ulno", sed ne vortojn kiuj indikas bazajn aĵojn de la ĉiutaga vivo kiel "cotton swab".

Antaŭdankon

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 17:41:33 Ngày 07 tháng 4 năm 2015

vatobastoneto

Simon_Gauvain (Xem thông tin cá nhân) 17:43:49 Ngày 07 tháng 4 năm 2015

Se mi aŭdacus rekte traduki la francan vorton "coton-tige", mi dirus "kotontigo". Tiukaze "tigo" estas uzata figurasence, ĉar ne temas pri plantoparto.

Ankaŭ "orelpurigilo" taŭgas.
mi ne sukcesis trovi nenion en la interreto.
Atentu pri la duobla neado: legindaĵo

dbob (Xem thông tin cá nhân) 20:50:07 Ngày 07 tháng 4 năm 2015

Iru al la vortaro de lernu! ĉiforume (aŭ ĉi tie).
Elektu “English-Eo”.
Skribu “cotton swab”.
Alklaku la butonon “Ek!” (aŭ premu la enen-klavon en via klavaro)
Rezulto: cotton swab = vatbastoneto

Iafoje solvo estas pli proksima ol oni suspektas.

123xyz (Xem thông tin cá nhân) 06:34:52 Ngày 08 tháng 4 năm 2015

Dankon por la respondoj - mi estas kontenta kun "vatobastoneto".

Simon_Gauvain, dankon por la korekto - ricevi tiajn rimarkojn tre helpas en mia procezo de lernado.

dbob, mi bedaŭras ke mi trovis nenion en ĉi tiu vortaro - en ĝi, mi iel supraĵe serĉis "Q-tip", anstataŭ "cotton swab/bud", kiun mi serĉis en aliaj vortaroj.

dbob (Xem thông tin cá nhân) 11:28:35 Ngày 08 tháng 4 năm 2015

Eble vi trovos tre tre interesan la anglan-esperantan vortaron de Sonja.
Tie troveblas vortojn kiel “slipper”, “cotton swab”, “Q-tip”, “Tipp-ex”, ktp.
Ekz. la vorto “cotton” donas:

cotton bud N (for ear) - vatbastoneto HV, orelpuriga bastoneto IK
cotton candy N - sukervato PIV
cotton swab N (for ear) - vatbastoneto HV, orelpuriga bastoneto IK
cotton wool - vato
sweater N (sweater) - pulovero, (cotton sweatshirt) kotona pulovero

Parenteze, la vorto “slides” ne estas en ĝi, sed eblas sendi proponojn por aldoni novajn vortojn aŭ por korekti ion.

Mi malkovris tiun vortaron dank’ al viaj demandoj.

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 12:31:46 Ngày 08 tháng 4 năm 2015

Kiel domaĝe, ke vortaroj tradukas obskurajn, vere malofte utilajn vortojn kiel "junipero", "fermiono", aŭ "ulno", sed ne vortojn kiuj indikas bazajn aĵojn de la ĉiutaga vivo kiel "cotton swab".
Unuavide tio povas ŝajni stranga.

Parte, la klarigo estus ke kelkaj vortoj estas jam internaciaj do estas sufiĉe evidente, kio devas est la traduko en Esperanto; parte, pro tio, ke la vorttrezoro de Esperanto pli kreskis per la klopodoj de 'literaturistoj' ol per la uzado en ĉiutagaj situacioj; kaj ankaŭ parte ĉar la vortkonstrua libero permesas elturniĝon kiam oni frontas al la neceso trovi rimedon por esprimi aferojn kiuj estas malofte priparolataj en la Esperantista vivo.

PS Bravo, Bob. Korekto-farbo estas tre plaĉa por Tippex.

123xyz (Xem thông tin cá nhân) 12:39:11 Ngày 08 tháng 4 năm 2015

Dbob, dankon por la konsilo - mi jam konas ĉi tiun vortaron, ĉar iu (de ĉi tie, probable) jam montris ĝin al mi. Nun, Vi dirus ke ĉi tiu vortaro estas fidinda? Vere ĝi enhavas multajn interesajn kaj iome obskurajn vortojn, do ĝi povas esti tre utila por mi, sed ĉu mi libere povas akcepti ĝiajn ĉiujn proponojn? Mi volas ke iu kun sperto kun ĉi tiu vortaro konfirmu ĉi tion al mi.

Intertempe, mi scias ke mi povas proponi aldonojn, tiu estas raporti ke io mankas, sed mi ne sukcesas kun ĉi tio, ĉar antaŭe mi devas indiki, kia koloro estas en iu bildo (por pruvi ke mi ne estas roboto sed homo), dum mi vidas nenian bildon! Mia ekrano ne montras ion ĝuste. Tamen eble la aliaj, kiuj vidas la bildon en ordo, povas proponi la aldonon de la vortoj pri kiuj mi jam estas demandinta en ĉi tiu forumo, por la estontaj serĉantoj/lernantoj.

Sudanglo, mi konsentas kun Via logiko.

Quay lại