Kwa maudhui

In turn

ya 123xyz, 8 Aprili 2015

Ujumbe: 4

Lugha: Esperanto

123xyz (Wasifu wa mtumiaji) 8 Aprili 2015 1:02:59 alasiri

Saluton,

Ĉu iu povas proponi al mi, kiel esprimi la adverbon "in turn" en Esperanto, ne en la senco de "laŭvice", tiu estas "unu post la alia", sed en la senco de "kontraste al" aŭ "paralele" - ĉi tio ne estas bonaj eksplikoj, ĉar mi povas elpensi nenion komplete adekvatan kiel difinio, krom "in turn" mem. Do, jen ekzemploj:

1. Danev allegedly drives very furiously, speeding inappropriately, making abrupt turns, and swearing at other drivers. Vlade, in turn (komparo, tie estas kontrasto, kun Danev), allegedly drives skilfully.
2. Anyway, I was wasting time thusly because I didn’t wish to write and felt considerably frustrated. At two o’clock, in turn (tempa sinsekvo, ŝanĝo de unu al alia), I started talking to Angela.
3. The cherished manuscript was ultimately discovered in a drawer chest, which was in turn (da pli specifa al pli ĝenera) discovered in the dilapidated cellar, of whose existence everyone had long forgotten.

En aliaj lingvoj, miascie:

hispana - a su vez
germana - wiederum (dubinda)
makedona - пак
itala - a sua volta

Rugxdoma (Wasifu wa mtumiaji) 8 Aprili 2015 10:34:12 alasiri

kontraŭe, male

123xyz (Wasifu wa mtumiaji) 9 Aprili 2015 6:00:52 asubuhi

Ĉu "kontraŭe" kaj "male" konvenas tute? Ĉu li ne signifas "by contrast"? En Esperanto, ĉu ne estas la subtila diferenco inter "by contrast" kaj "in turn"? Ĉu Vi metus "kontraŭe" kaj "male" ankaŭ en la duan kaj trian frazojn, kvankam "in turn" tie ne tute esprimas rektan kontraston?

dbob (Wasifu wa mtumiaji) 9 Aprili 2015 8:44:58 asubuhi

El Tekstaro:

- Se lia edzino ne rekonis sian sangon en sia unuanaskito, li siavice ne rekonis la sian en la dua.
- Post du horoj Fradeko konis tiun decidon, kaj siavice veturis per la sekvanta vagonaro tiel […]
- Ĉiu skribisto kaj ĉiu intendanto malsupera kolektis novaĵojn de deko da subintendantoj kaj subskribistoj, kaj tiuj siavice de dek malsuperaj oficistoj.

Mi kredas, ke la vorto “siavice” estas simila al la hispana “a su vez”.
La ePIV difinas “siavice” kiel “venante en sia vico”, sed mi kredas, ke la praktika senco estas pli ampleksa ol simpla tempa sinsekvo. Necesas opiniojn de pli spertaj esperantistoj. Mi ankoraŭ estas komencanto kaj eble eniranta la meznivelon.

Kurudi juu