У садржају

Truo kiu kondukas al kloako

од 123xyz, 08. април 2015.

Поруке: 15

Језик: Esperanto

Bernadox (Погледати профил) 09. април 2015. 16.39.04

nornen:Edit: Ankaŭ la AdE parolas pri lukoj kaj kloaklukoj: ...
Tio estas la fifama OA 8 de 1974, ĉefe verkita de André Albault. Fifama ĝi estas, ĉar Albault simple kopiis la difinojn de PIV 1970, kiuj uzas multajn radikojn ne troveblajn en la Vortaro Oficiala. Pli detale vd. BK I, p. 286-289.

akueck (Погледати профил) 09. април 2015. 17.41.33

123xyz:Saluton,

Ĉi iu povas informi min, kiel oni nomas en Esperanto truon sur la strato kiu kondukas al subtera kloako? Jen foto.
Temas pri kloakkanala enfluejo ("Gully"), chu ne?

dema90 (Погледати профил) 09. април 2015. 19.20.18

Mi pensas, ke 'alkloaka ŝako' verŝajne estus la plej ekzakta nomo.

Tamen, kiam la ete malpli granda ekzakteco akcepteblas (aŭ eĉ necesas por pli da komprenebleco), mi pleje ŝatas: 'akvodefluilo' - estas multe da enhavo en simpla vortigo.

Se la ideo de la enirebleco estas grava, oni povus aldone diri 'enirebla akvodefluilo'.

Eble 'alkloaka enirejo' ankaŭ estas eblo.

Kion vi pensas pri 'kanala enirejo' aŭ 'kanalsistema/kanalara enirejo'?

nornen (Погледати профил) 09. април 2015. 20.26.12

akueck:
123xyz:Saluton,

Ĉi iu povas informi min, kiel oni nomas en Esperanto truon sur la strato kiu kondukas al subtera kloako? Jen foto.
Temas pri kloakkanala enfluejo ("Gully"), chu ne?
Temas pri enirejo, kvankam per la truoj ankaŭ povas enflui akvo.

Ekzemple tio estas "Gully", kiu ne estas enirejo; tamen la unua demando temas pri "manhole".

Bernadox (Погледати профил) 10. април 2015. 17.14.19

dema90:Mi pensas, ke 'alkloaka ŝakto' verŝajne estus la plej ekzakta nomo.

...

Kion vi pensas pri 'kanala enirejo' aŭ 'kanalsistema/kanalara enirejo'?
Mia impreso estas, ke vi lasas vin gvidi de germ. "Kanalisation". Ĝi en Eo estas kloako, ne kanalsistemo / kanalaro.

Oni ĉiam povas uzi relative ĝeneralajn kaj relative prezicajn terminojn laŭ la komunika situacio (kaj la propraj lingvo-konoj).

Se en PIV 2005 ekzistas iu termino, kiu ne vere "ŝokas", por mi persone la afero estas pli-malpli finita: Mi klopadas lerni kaj apliki ĝin. Tio estas la rekomendo de Z: "unueca uzo estas multe pli grava ol ĉiu ŝajna aŭ eĉ vera "perfektiĝo" ".

"Kloakaperturo" ŝajnas al mi tute akceptebla (kial ĝi ne estu?). Do mia intereso trovi ankoraŭ la dekkvinan eblecon iel-tiel esprimi la nocion fariĝis nula.

Вратите се горе