ورود به محتوا

Truo kiu kondukas al kloako

از 123xyz, 8 آوریل 2015

پست‌ها: 15

زبان: Esperanto

123xyz (نمایش مشخصات) 8 آوریل 2015،‏ 15:34:13

Saluton,

Ĉi iu povas informi min, kiel oni nomas en Esperanto truon sur la strato kiu kondukas al subtera kloako? Jen foto. En la angla, ĝi nomiĝis "manhole". La vortaro de Sonja donas la opciojn "luko" kaj "servo-aperturo", sed ĉi tiuj du terminoj al mi ne ŝajnas taŭga, ĉar la unua, laŭ tion kion mi estas leginta en aliaj vortaroj, rilatas specife al truo kiu enlasas lumon en iun spacon, dum la dua ŝajnas tro ĝenerala (aperturo estas nur alia vorto por truo) kaj ankaŭ enhavas strange la elementon de "serv-", kiun mi ne povas kunligi al la koncepto de "manhole". Kion do Vi pensas?

Intertempe, mi donos mian elpensitan alternativon, nome "kloaktruo" - ĉu ĝi eble akcepteblas?

Antaŭdankon

NJ Esperantist (نمایش مشخصات) 8 آوریل 2015،‏ 18:24:34

123xyz:Saluton,

Mia vortlibro de Fulcher k Long donas la vorton 'homtruo,' ankaŭ mia vortlibro de Wells.

Vinisus (نمایش مشخصات) 8 آوریل 2015،‏ 18:49:30

Oni ĉiam konsilas , ke ni devu traduki nur la ideon, do laŭ mi tia aĵo celas konduki la falintan akvon al la kloako. En mia denaska lingvo estas "Bueiro" en Esperanto al mi kontentigas la du vortojn: Akvokondukilo aŭ akvodefluilo.

Sunjo (نمایش مشخصات) 8 آوریل 2015،‏ 19:02:22

Vinisus:Oni ĉiam konsilas , ke ni devu traduki nur la ideon, do laŭ mi tia aĵo celas konduki la falintan akvon al la kloako. En mia denaska lingvo estas "Bueiro" en Esperanto al mi kontentigas la du vortojn: Akvokondukilo aŭ akvodefluilo.
Se temas pri la ideo de "manhole" la ideo vere estas ke homo povas eniri.

Vinisus (نمایش مشخصات) 8 آوریل 2015،‏ 19:24:05

Sunjo:
Vinisus:Oni ĉiam konsilas , ke ni devu traduki nur la ideon, do laŭ mi tia aĵo celas konduki la falintan akvon al la kloako. En mia denaska lingvo estas "Bueiro" en Esperanto al mi kontentigas la du vortojn: Akvokondukilo aŭ akvodefluilo.
Se temas pri la ideo de "manhole" la ideo vere estas ke homo povas eniri.
Ne forgesu, ke homo povas eniri enen de multe da truoj... cetere ĉiu el ni eliris el trueto, kaj mortinta, sed ne bruligita oni metas nin en alian truon. Tiel estas nia destino t.e. de lulila trueto al tombeja truego.

nornen (نمایش مشخصات) 8 آوریل 2015،‏ 19:35:47

NJ Esperantist:
123xyz:Saluton,

Ĉi iu povas informi min, kiel oni nomas en Esperanto truon sur la strato kiu kondukas al subtera kloako? Jen foto. En la angla, ĝi nomiĝis "manhole". La vortaro de Sonja donas la opciojn "luko" kaj "servo-aperturo", sed ĉi tiuj du terminoj al mi ne ŝajnas taŭga, ĉar la unua, laŭ tion kion mi estas leginta en aliaj vortaroj, rilatas specife al truo kiu enlasas lumon en iun spacon, dum la dua ŝajnas tro ĝenerala (aperturo estas nur alia vorto por truo) kaj ankaŭ enhavas strange la elementon de "serv-", kiun mi ne povas kunligi al la koncepto de "manhole". Kion do Vi pensas?

Intertempe, mi donos mian elpensitan alternativon, nome "kloaktruo" - ĉu ĝi eble akcepteblas?

Antaŭdankon
Mia vortlibro de Fulcher k Long donas la vorton 'homtruo,' ankaŭ mia vortlibro de Wells.
Mi ege dubas, ke iu ne parolanta la anglan komprenos la vorton 'homtruo', ĉar ĝi estas rekta kaj vortvorta traduko el la angla. Se oni ne konas la vorton "manhole", kiel oni eksciu, ke "homtruo" estas truo en la strato kondukanta al la substrata akvsistemo. "Kloaktruo" ŝajnas multe pli komprenebla ankaŭ por parolantoj de aliaj lingvoj. Por mi, la spontanee plej komprenebla vorto estas "kloakluko", ĉar "luko" sciigas, ke la truo estas homfarita kaj fermebla, dum "kloaktruo" povas esti iu ajn truo en la kloako, ĉu homfarita, ĉu hazarda, ĉu pro damaĝo.

Kiam mi legas "homtruo", mi pensas aŭ pri truo en homo, aŭ pri truo plena je homoj. Neniel pri luko en la strato.

Edit: Ankaŭ la AdE parolas pri lukoj kaj kloaklukoj:
luk/o. Aperturo, pli-malpli trairebla de homo, destinita al enlaso de lumo aŭ aero aŭ al simpla trairo, diversmaniere fermebla, kaj trovebla interalie: 1. en domo: a) ĉe la tegmento: "tegmentoluko", "mansardoluko"; b) ĉe la plafono aŭ planko: "klapoluko"; c) en la kelo: "keloluko" (komparu: "ventotruo" ); 2. en ŝipo: a) sur la ferdeko: "ferdekoluko" (komparu "ferdekpordo" ); b) ĉe la ŝeloparieto: "ŝipoluko" (tre ofte ronda); 3. sur ŝoseo aŭ trotuaro: "kloakluko" k.s. (komparu "rigardilo", "aperturo" ).
(mia emfazo)

Leginte ĉi tiun difinon, mi dubas, ke povas ekzisti vorton pli taŭgan ol "luko" por tiaj ĉi enirejoj.

Rugxdoma (نمایش مشخصات) 8 آوریل 2015،‏ 21:55:16

Mia sveda vortaro donas la vorton "homluko". Sed tiu havas pli ĝeneralan signifon. Ĝi temas ne nur pri kloaklukoj sed pri ĉiuj tialarĝaj lukoj, ekzemple en oleujoj aŭ aliaj cisternoj.

123xyz (نمایش مشخصات) 9 آوریل 2015،‏ 5:58:38

Dankon por la respondoj - do mi povas uzi kaj "homluko" kaj "kloaktruo".

Bernadox (نمایش مشخصات) 9 آوریل 2015،‏ 16:05:42

123xyz:Dankon por la respondoj - do mi povas uzi kaj "homluko" kaj "kloaktruo".
Mi ŝatas viajn interesajn demandojn pri ĉiutagaj objektoj, 123, kiuj tamen nur iom malfacile estas troveblaj en Eo-vortaroj (bedaŭrinde).

Tiajn vortojn mi kutime unue kontrolas en ViVo. Eĉ se tie estas ankoraŭ nenio, ĝi ja donas la anglan Vikipedion, kiu havas "A manhole (alternatively utility hole, cable chamber, maintenance hole, inspection chamber, access chamber, sewer hole or confined space)".

Jam per tio fariĝas klara, ke temas pri iu alirejo al kloako (do subtera kanalo aŭ tubo, vd. la dif. en PIV). Kaj tiu alirejo estas vertikala.

Simila objekto estas la Zamenhofa ŝakto (de germana Schacht):

1 Vertikala truo, ĝenerale profunda, kiun oni boras en tero por ekspluati minaĵon, karbon, nafton, salon ks.

rubŝakto. Vertikala truo, kun aperturo sur ĉiu etaĝo de domo, tra kiu oni ĵetas la balaaĵojn k rubaĵojn, kiuj tiele falas en kestojn, troviĝantajn en la kelo.

Manhole estas simila, ne por ekspluati minaĵon k.t.p., sed por kontroli kaj ripari kloakon.

Laŭ tio unu konsekvenca solvo estas: (al)kloaka ŝakto.

Estas multaj penseblaj solvoj, kelkaj jam nomitaj. Tio ne estas iu specifa fenomeno de Esperanto. Ankaŭ la angla ja havas tutan aron de (preskaŭ-)sinonimoj.

Kiel Nornen jam diris: "homtruo" certe estas malbona solvo, ĉar pura anglismo, ne komprenebla, se oni ne konas la anglan (mia spontanea ideo estis "tombo" ).

-------

Mi estas tute "ŝokita", ke iuj ankoraŭ uzas "Fulcher and Long" (!), vortaro verkita antaŭ la unua mondmilito, sed pro la milito aperinta nur en 1921 (!!). Ke Wells 2010 havas "homtruon", estas nur plia frapa ekzemplo, ke li estas mizerega vortaristo kaj liaj vortlistoj nur unreliable, misleading, dilettantish, insignificant ...

La Wells-a vortaraĉo NE TAŬGAS !!

Kial vi ne uzas la vortaron de Peter Benson de 1995?

Bernadox (نمایش مشخصات) 9 آوریل 2015،‏ 16:26:26

La solvo de PIV 2005 cetere estas:

kloakaperturo. Putforma ŝakto, ordinare vertikala, tra kiu laboristo povas malsupreniri en kloakon, k kies supron fermas gisa diskego aŭ plato. ☞ kloakfaŭko.

kloakfaŭko. Aperturo, masonita en la flanko de trotuarrando por enlasi pluv- aŭ verŝ-akvon en kloakan ŝakton.

بازگشت به بالا