Więcej

Ĉu "tajpi" ankorau funkcias?

od Larmel, 11 kwietnia 2015

Wpisy: 7

Język: Esperanto

Larmel (Pokaż profil) 11 kwietnia 2015, 07:24:20

Mi ĵus provis alŝuti "tajpi" al mia nova komputilo. Sed la kontraŭvirusa programo avertis min, ke la programo enhavas trojan viruson kaj forigis ĝin. Ĉu aliaj homoj havis tiun sperton? Ĉu "tajpi" estas ne plu uzebla? Kion mi povas fari anstataŭe por povi tajpi la supersignojn?

tommjames (Pokaż profil) 11 kwietnia 2015, 09:18:52

Jes Tajpi funkcias (kaj estas sekura). Iuj kontraŭvirusiloj plendas pri Tajpi ĉar ĝi kaŝobservas la klavaron (kiel eble farus malica programo), sed tio estas nenio zorginda. Vi verŝajne povas agordi vian kontraŭvirusilon por ignori Tajpi, kaj permesi la elŝuton/instalon.

Larmel (Pokaż profil) 12 kwietnia 2015, 12:35:51

Dankon pro la informo. Mi timas preteratenti la konsilon de la kontraŭvirusa programo, sed ŝajnas, ke ne estas elekto, ĉar mi ja bezonas la supersignojn, kaj mi jam scias, ke "tajpi" estas tre bona kaj utila. Mi ankaŭ ne scias, kiel agordi la kontraŭvirusan programon por ke ĝi ignoru "tajpi". Espereble mia filo povos gvidi min tra la instala proceduro pli malfrue hodiaŭ.

nornen (Pokaż profil) 12 kwietnia 2015, 14:32:01

tommjames:Jes Tajpi funkcias (kaj estas sekura). Iuj kontraŭvirusiloj plendas pri Tajpi ĉar ĝi kaŝobservas la klavaron (kiel eble farus malica programo), sed tio estas nenio zorginda. Vi verŝajne povas agordi vian kontraŭvirusilon por ignori Tajpi, kaj permesi la elŝuton/instalon.
Nenio zorginda ĝis tiu momento, kiam vi elŝutas fakte infektitan tajpi.

Larmel (Pokaż profil) 1 maja 2015, 09:57:12

Mi neniam reskribis por danki vin pro via konsilo. Mia filo efektive instalis por mi "Tajpi", malgraŭ la protestoj de la kontraŭvirusa programo, kaj sekve mia komputilo nun trankvile tajpas la supersignojn. Ne ŝajnas, ke "Tajpi" kaŭzis iun ajn problemon al la komputilo!

alonsososo (Pokaż profil) 1 maja 2015, 11:37:40

Ankaŭ mi ĵus instalis la programon kaj ĝi bone laboras

Vinisus (Pokaż profil) 1 maja 2015, 12:01:50

Mi uzas "EK" (Esperanta klavaro) malgranda, malpeza, sed ĝi bonege funkcias.

Wróć do góry