Al la enhavo

Falo libera

de faust_twi, 2015-aprilo-11

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2015-majo-13 20:24:40

faust_twi:
Simon_Gauvain:genetike ŝanĝita vivoformo, kreita de "Ekosistemoj malrestriktaj"
"vivoformo" kiel mi povas legi pri ĝi regulo?
Fakte via esprimo "viva formo" ja estas ĝusta, sed mi preferis esprimi tion per nur unu vorto, por ke la adjektivoj "ŝanĝita" kaj "kreita" priskribu la substantivon "vivoformo" (kaj ne nur "formo" ). Sed ĉi tio estas nur detalo, mi ne certas ĉu iu alia atentus tion.
Vi povas trovi legindaĵojn pri vortfarado tie.
strio 16 - 1 kial tiu? mi pensis ke -o estas por aĥoj kaj -u estas por homoj. ne?
Tio ne ĉiam estas tiel simpla. "Tiu" estas difinilo: oni uzas ĝin por "montri" ion apartan, kaj do oni metas ĝin antaŭ la afero, kiun oni volas montri. Tute eblas ke tiu afero estus aĵo.

Vi ne povas uzi "tio" por montri sekvan substantivon. "tio" signifas "tiu afero, pri kiu ni parolas", do "tio afero" ne havas sencon. Vi trovos pliajn ekzemplojn tie.

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2015-majo-14 20:41:29

strio 17:Ci diris, ke vi havis eksplodon en karga sekcio, sed ĝi truo komencis en kuirejo?
"sed tiu truo komencis en kuirejo"

strio 17:Komprenis.
"Komprenite" aŭ "Notite"

strio 18:- Interese, kio igis tion* damaĝon? Ŝajnas ke ĝi okazis poste eksplodo.
- Sem kaj mi riparis tion* pumpilon.
- Tio* laboro estos pli malfacila ol mi pensis.
"post eksplodo"

*) Mi jam avertis vin pri tiu eraro. Vi povas diri:
-aŭ "Tiu laboro estos..."
-aŭ "Tio estos..."
sed ne "Tio laboro estos..."

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2015-majo-15 20:11:40

Mi esperas ke vi ne perdas tro da kuraĝo, faust_twi, pro la multaj korektoj okulumo.gif. Sciu ke mi tamen senprobleme komprenas viajn tekstojn.

strio 19:Ci estas (1) sola lupo de Bouman ke(2) mi vidis. Ĉu estas multe da vi?
1) "la"
2) "kiun"

strio 20:Sole kuriozo.
Ĉu vi ne volis diri "scivolo"?

strio 22:Mi ankoraŭ havas ripari internajn sentilojn.
Mi havas laborigi ilin al mateno.
"devas"

strio 22:Ci vidigos malbone ekzemplon por Ĥeliks!
"malbonan ekzemplon"

strio 23:Sed ĝi estas sole manĝaĵo ke ni havas.
"Sed ĝi estas la sola manĝaĵo kian ni havas."

strio 23:Mi pensis ke ĉiuj ŝatas glaciaĵon «kvarko». Ni havas ĉiom da tri koloroj en ĉiom da ses gustoj.
Mi ne certas, ĉu tio estas gramatike malĝusta, sed tiu frazo ŝajnas tre stranga al mi. Mi proponas:
"Ni havas ĉiujn el la tri koloroj kaj ĉiuj el la ses gustoj."

strio 23:Ni havis ratojn en ŝipo, sed mi ne vidis onin dum kelkaj tagoj.
"ilin"

faust_twi (Montri la profilon) 2015-majo-16 15:53:27

strio 17 - riparita.
strio 18 - 1. "post" mi ne konsentas. "poste" estas "adverb". 2. riparita.
strio 19 - riparita
strio 20 - uzis "scivolo"
strio 22 - riparita
strio 23 - riparita. "Ni havas ĉiujn el la tri koloroj kaj ĉiuj el la ses gustoj." eble "ĉiujn tri kolorojn da ĉiuj ses gustoj"?

dankon por helpo.

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2015-majo-16 20:34:02

strio 18 - 1. "post" mi ne konsentas. "poste" estas "adverb".
Vi pravas, "poste" estas adverbo. La problemo estas, ke en la frazo "Ŝajnas ke ĝi okazis poste eksplodo" vi priskribas la verbon per la adverbo "poste", kaj "eksplodo" ne havas ĝustan funkcion, ĉar oni gramatike ne scias kion ĝi faras. Vi elektu:
- "ĝi okazis poste" (sola "poste" priskribas la verbon)
- "ĝi okazis post ekplodo" ("post eksplodo" priskribas la verbon. Tie, "post" estas prepozicio)
strio 23 - riparita. "Ni havas ĉiujn el la tri koloroj kaj ĉiuj el la ses gustoj." eble "ĉiujn tri kolorojn da ĉiuj ses gustoj"?
Vi ne ŝatas "la", ĉu ne? ridulo.gif Tio ne estas problemo!
Mi pensas ke oni ne povas uzi "da" antaŭ "ses" (aŭ alia numeralo). Se via celo estas diri, ke ĉiu koloro estas disponebla en ĉiuj ses gustoj, mi proponas:
"Ni havas ĉiujn tri kolorojn en po ĉiuj ses gustoj."

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2015-majo-17 20:18:58

strio 24:Esto de ŝipestro de stelŝipo ne devas esti tia.
La ago en kiu oni estas nomiĝas "estado". Sed vi povas diri pli simple: "Esti ŝipestro de stelŝipo ne devas esti tiel", aŭ eĉ "Estri stelŝipon ne devas esti tiel", sed tio estas nur afero de gusto.

strio 25:Ĉu tio estas ĉio (*) ni havas?!
"kion"

strio 25:Ĉu estas okej ke ŝi ŝrumpiĝis kaj jelpas?
"normale"

strio 26:Ŝi riparis kelkajn aferojn antaŭe trovis ke ni ne havas monon.
"antaŭ ol trovi ke..."

strio 27:Mi havas kontrakton, Sem. Mi estos ĉi tie ĝis ĝi finos.
"finiĝos"

strio 27:Mi povus ricevi alian laboron en senespera situacio, sed ĉi tio situacio ne estas senespera.
Tiu frazo estas gramatike ĝusta, sed oni povas miskompreni ĝin. Ŝi ne volus alian "laboron en senespera situacio" (do "senesperan laboron" ) do prefere ŝanĝu la vortordon:
"En senespera situacio mi povus ricevi alian laboron, ..."
aŭ skribu pli detale:
"Mi povus ricevi alian laboron se mi estus en senespera situacio, ..."

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2015-majo-19 08:34:29

strio 28:Okej, kion mi havas fari sekve?
"Kion mi havas por fari sekve" aŭ
"Kion mi devas fari sekve"

strio 29:Florens pensas ke ni povas preni partojn ke ni bezonas en forlasita kolonia ŝipo.
"kiujn"

strio 29:Ŝi diris ke ĝi signifas multe da longaj horoj de malfacila laboro. Sed ni scias ke ĝi vere signifas.
"kion"

strio 30:Ni bezonos aŭton. 'Papo' havas onin ke ni povas preni.
"unu"
"kiun"

strio 30:- ni venos al lia domo matene. 4 horoj. sonas bone.
- 4 horoj? Ĉu ci pensas ke mr. rivit vekiĝos tiel frue?
"Je la kvara horo."
"La kvara?"

strio 31:Poste ĝisnuna fojo kiam ni «prenis» lian aŭton, li minacis instali kontrapersonajn minojn.
"Post lasta fojo" aŭ "post la lasta fojo"

strio 32:Ne poste kio okazis en lasta fojo.
strio 34:ni akiris aŭto_ kaj mi portis kafon por ci
strio 34:mi pensas ke varmega kafo vekigus min ankaŭ se mi havus trinki ĝin per mia lango.
"devus trinki"

faust_twi (Montri la profilon) 2015-majo-27 16:07:28

mi revenis.

strio 18 - riparite
strio 23 - "ĉiujn tri kolorojn de ĉiuj ses gustoj"?
strio 24 - riparite
strio 25 - riparite
strio 26 - antaŭ ol trovis?
strio 27 - riparite
strio 28 - riparite
strio 29 - riparite
strio 30 - ne konsentas - "one" estas pronomo, ne unu.
strio 31 - riparite
strio 32 - riparite
strio 34 - riparite

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2015-majo-27 20:49:34

faust_twi:strio 23 - "ĉiujn tri kolorojn de ĉiuj ses gustoj"?
Bone!
strio 26 - antaŭ ol trovis?
antaŭ ol trovi
antaŭ ol ŝi trovis
antaŭ kiam ŝi trovis
strio 30 - ne konsentas - "one" estas pronomo, ne unu.
Ankaŭ "unu" povas esti pronomo, eĉ se tio estas strange. Se vi preferas, mi proponas "iu":
"Ni bezonos aŭton. 'Papo' havas iun kiun ni povas preni."

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2015-majo-28 19:34:13

strio 36:antaŭ veturo… ĉu ĉiu faris ke volis?
"kion li volis"

strio 36:ooo. vere. dankon por memorigado.
"memorigo" (-ad- uziĝas por io daŭra aŭ ripeta)

strio 37:tio muziko ne estas vojaĝa!
"Tiu muziko ne estas vojaĝa" aŭ "Tio ne estas muziko vojaĝa"

strio 38:nun mi vidas ke mi eble devis provi tion kiam aŭto ne movis.
"moviĝis"

39:perdonu min, florens.
39:ĉio estas okej, sem. ŝi ne doloriĝis.
"Ĉio estas en ordo"

Reen al la supro