K vsebini

Polica Pafkonkurso

od nornen, 13. april 2015

Sporočila: 11

Jezik: Esperanto

nornen (Prikaži profil) 13. april 2015 05:42:17

Nun mi komprenas. Pro tiu ĉi konkurso, la usonaj policistoj ekzercas tiom.

ustra (Prikaži profil) 13. april 2015 07:47:28

Tiurilate mi aldonas plian ligilon.

Lakiro (Prikaži profil) 13. april 2015 08:19:37

Tempodivalse (Prikaži profil) 13. april 2015 14:06:52

Paf'!

Fakte la usona problemo kun pafiloj estas multe pli profunda. Oni povas spuri ĝin ĝis la radikoj de la kulturo, kiu valoras antaŭ longege kaŭbojan sintenon al konfliktsolvado. Observu nur la violentan usonan filmaron, kiel ekzemple "Dirty Harry", l'aregon da "westerns", ktp ... Miksite kun perceptebla nivelo de ankoraŭ restanta rasismo, rezultas ĉio ĉi ripetanta pentraĵo. Usona societo povus lerni tiom multe de l'eŭropanoj.

Vere estas tragedio. Kaj plej malfeliĉe estas tio, ke multaj usonanoj ankoraŭ ne kredas ke estas problemo.

Vinisus (Prikaži profil) 13. april 2015 14:23:01

La perforto en Usono komencis, kiam la ŝipo Mayflower albordiĝis en Jamestown, ŝtato Viginio en 1600aj jaroj, ĉar la nomataj pilgrimoj estis religias fanatikulaj fundamentistoj. De tiam ili komencis la buĉadon de la indianaro, kiuj amike, naive akceptis ilin.

nornen (Prikaži profil) 13. april 2015 15:55:43

Tempodivalse:Vere estas tragedio. Kaj plej malfeliĉe estas tio, ke multaj usonanoj ankoraŭ ne kredas ke estas problemo.
Kaj tio estas kion mi ne komprenas.

Mi povas imagi, ke al la usonanoj ne multe gravas, ke ilia registaro mortigas homojn en aliaj landoj, ĉu per atakoj de senhomaj aviadiloj (drones), per soldatoj, per perantoj aŭ per politiko (milito kontraŭ la drogoj). Post ĉio, la viktimoj ne estas usonanoj kaj vivis (antaŭ ol esti mortigitaj) malproksime.

Tamen la usona registaro ankaŭ mortigas usonanojn mem, senhonte, sportece kaj poste mensogas ĝis la momento, kiam aperas video.
Ĉu tio ne ekestigas ian malagrablan senton en la usonanoj mem?
Ĉu tio ne pensigu, ke mortigi homojn ĝenerale, negrave kie en la mondo, estas hontige?

Mia koro doloris, kiam mi vidis la du videojn pri la du homoj mortigitaj kurintaj for de la policistoj.
Kaj fakte min timigas, sciante ke simpla trafikhaltigo povas sufiĉi por mortigi min. Ĉu intence, ĉu ĉar maljuna Pay-To-Play-helpŝerifo uzas malĝustan armilon.
Dum la lastaj tagoj, mi legis multe en la gazetoj de la usono. Al mi mirigas la komentoj. Diras komentisto: Se la homo ne forkurus, la policisto ne mortigus lin... Kio? Ĉu do, forkuri estas sufiĉa kialo por mortigi iun?

robbkvasnak (Prikaži profil) 13. april 2015 16:23:33

Sciu ke ne temas pri "usonanoj" kiel grupo. Se vi vivas en Usono dependas de via grupo.
Mi samopinias ke la plej granda parto de la usona policanaro estas malĝentila, kovarda, subedukata. Persone mi bedaŭrinde jam havas spertojn kun ili. La plej multaj policanoj ĉi-tie estas blankaj kaj heteroseksualaj, konservemuloj. Ili haltigas homojn senkaŭze - aparte se ili kredas ke vi malsamas al ili. Ili humiligas nin.
En Florido, kie mi loĝas, por estiĝi policano vi nur devas havi mezlernejan edukadon kaj fari ekzamenon de la ŝtato. Poste - sen konoj de la leĝoj kaj rajtoj de la unuopaj civitanoj - vi povas iri en la stratojn por molesti la homojn.
Mi ege malŝatas la policon ĉi-tie kaj mi ne respektas ilin.
Sed laŭ pasporto kaj naskiĝo mi estas usonano.
La ideo meti ĉiujn loĝantojn de iu lando en la sama korbon estas pura stulteco.
Tial mi skribis pri la opinioj de la forumanoj kaj ne pri la ĝenerala loĝantaro de iliaj landoj.

robbkvasnak (Prikaži profil) 13. april 2015 16:31:52

Kaj, vinisus, kion vi opinias pri la portugala traktado de la Tupi-guarani-oj? Mi vizitis Porto Seguro kaj Cabralia, kie la portugalanoj unue surteriĝis. Mia edzo (brazilano) klarigis al mi la malĝojan historion de la indiĝenaj popoloj de Brazilo. Skribu foje pri tio.
Mi ŝatus aldoni ke mi samopinias kun via komento pri Plymouth. Jamestown ne estis la porto de Mayflower. La loĝantoj de Jamestown intermurdis unu la alian pro religio - protestantoj kontraŭ katolikoj. La Mayflower alteriĝis en Masaĉusetso - ĉirkaŭ 1000 km norde de Jamestown - en la jaro 1620. La protestantaj pasaĝeroj okupis abandonitan vilaĝon de la lokaj indiĝena popolo. Tiuj indiĝenoj forlasis la vilaĝon ĉar multaj inter ili jam formortis de malsanoj enportataj de anglaj pelĉasistoj.

Vinisus (Prikaži profil) 13. april 2015 19:21:48

Mi ĝojas, ke robbkvasnak konas pri la invado de Pindorama (Tero de la papagoj) en la tupia lingvo. La deferenco inter Usona kaj la brazila koloniado estas tiu: La pilgrimoj de Plymouth alvenis por okupi la lokon, ĉar ili ne plu povus reiri al sia denaska loko. La portugaloj kontraŭe, ili venis por mortigi, ŝteli kaj sklavigi. La skribisto de la invadanta eskadro nomiĝis Pero Vas de Caminha, li skribis al sia reĝo, ke en la ĵusa malkovrita tero, ĉion kion oni semas oni tuj rikoltos. Okazis, ke en la ŝipoj estis kelkaj ŝtelistoj, kiuj mortis kaj Kabralo la ŝipestro, ordanis, ke oni entombigu ilin en Pindoraman (Post Brazilo). La semitaj ŝtelistoj sub la produktema grundo de Pindorama(Brazilo) rapide floris kaj plenigis la tutan landon. Hodiaŭ plejmulto el ili fariĝis politikistoj. Mi vetas, ke via edzo ne ratontis ĉi tiun historion al vi, ĉu ne?

Lakiro (Prikaži profil) 16. april 2015 16:03:18

Usona polico nur en marto de 2015 murdis 111 homojn!
Brita polico ekde 1900 j ĝis nun murdis 52 homojn.

Nazaj na začetek