Zum Inhalt

Demandoj pri vortoj "kiu" kaj "tiu"

von 绿网, 13. April 2015

Beiträge: 13

Sprache: Esperanto

sudanglo (Profil anzeigen) 15. April 2015 11:59:33

1. Ĉu oni povas skribi la frazon "la homo, kiu sidas sub la arbo, estas mia onklo." kiel "la homo, tiu sidas suba la arbo, estas mia onklo."?
la homo, kiu sidas sub la arbo, estas mia onklo

la homo tie, tiu, kiu sidas suba la arbo, estas mia onklo.

la homo tie, tiu sub la arbo, estas mia onklo.

la homo tie, tiu sidanta/e sub la arbo, estas mia onklo.


(eble iuj pedantoj volus disputi pri ĉu adjektiva participo au adverba participo en la lasta supre, sed ŝajnas al mi, ke ambaŭ eblas).

绿网 (Profil anzeigen) 27. April 2015 15:10:45

robbkvasnak:Ŭoŭ,绿网, por komencanto vi vere skribas belan Esperanton! Mi dezirus povi skribi tian ĉinan! Mi jam studas la ĉinan lingvon ekde multaj jaroj kaj apenaŭ legas ĝin bone.
En ĉi-tiu momento mi devas labori sed poste, kiam mi libertempos mi respondos al viaj demandoj.
Dankon! Mi estas malnova komencanto de Esperanto. Mi eklernis Esperanton en la jaro 1982, kiam mi estis lernanto en mezlernejo. Esperanto estas pli facila ol aliaj fremdaj lingvoj, tamen ĝi estas ankoraŭ malfacila por ĉinoj. Ĝis nun, mi ankoraŭ ne povas flue paroli Esperante. Kaj kiam mi legas artikolojn de eŭropaj samideanoj, mi ofte renkontas multajn nekonatajn vortojn. Eĉ, iam, mi konas ĉiujn vortojn en la frazo, sed kiun mi tute ne komprenas. Laŭ mi, nun en Ĉinio estas malpli ol 2000 homoj, kiuj povas bone paroli Esperanton. Sciu, ke en Ĉinio estas pli ol 1300000000 loĝantoj!

Rugxdoma (Profil anzeigen) 2. Mai 2015 10:50:01

绿网:Esperanto estas pli facila ol aliaj fremdaj lingvoj, tamen ĝi estas ankoraŭ malfacila por ĉinoj. Ĝis nun, mi ankoraŭ ne povas flue paroli Esperante. Kaj kiam mi legas artikolojn de eŭropaj samideanoj, mi ofte renkontas multajn nekonatajn vortojn. Eĉ, iam, mi konas ĉiujn vortojn en la frazo, sed kiun mi tute ne komprenas. Laŭ mi, nun en Ĉinio estas malpli ol 2000 homoj, kiuj povas bone paroli Esperanton. Sciu, ke en Ĉinio estas pli ol 1300000000 loĝantoj!
Tio estas granda alvoko al ni ĉiuj. Ne nur ĉinaj esperantistoj povas kunlabori por fari Esperanton vere internacia linguo.

Mi mem lernis Esperanton per "Ŝlosilo". Tiu estas malgranda broŝuro, eldonita antaŭ multaj jaroj. Ĝi jam estas malmoderna, sed ĝia principo ankoraŭ validas. Ĝi estas Fundamento-proksima minimuma lernilo. Ekzistas multaj lingvoversioj. Antaŭ la ekesto de Google-tradukilo, tiu Ŝlosilo estis bona ilo por komuniki kun aliaj eŭropanoj. Oni simple sendis al iu ajn Esperantolingvan leteron kune kun la Ŝlosilo, kiu estis tiom malgranda, ke oni ne devis uzi multajn poŝtmarkojn.

Por mi, kiel europano, kiu jam lernis aliajn eŭropajn lingvojn per gramatika metodo, ĝi preskaŭ sufiĉis por lerni la tutan lingvosistemon. Oni povus modernigi la Ŝlosilon iom, ke ĝi funkcius eĉ pli bone - por europanoj.

Mi kredas, ke oni ekhavus ankaŭ bonan ĉinan version, sed tiam oni devas modifi la ekzistantan version pli. Grave estas, ke oni klarigas tiujn trajtojn, kiuj por ni eŭropanoj estas tiom memkompreneblaj, ke ni normale neniam esprimis ilin, kaj ne komprenas, ke ili povas estigi problemojn. Se ankaŭ eŭropanoj ekhavus tian pli klarigriĉan version, tio pligrandigus nian komprenon pri kiel oni povas komuniki efike.

Zurück nach oben