Skip to the content

Ĉu Esperanto estas lukso?

by Miland, April 14, 2015

Messages: 17

Language: Esperanto

Alkanadi (User's profile) May 3, 2015, 4:13:29 PM

Malriĉaj homoj volas lerni la anglan, ĉar estas pli avantaĝoj.

Alkanadi (User's profile) May 3, 2015, 4:25:35 PM

Tempodivalse:Kaj rilate al la komenca demando - lerni EOn ne estas pli luksa afero ol lerni alian lingvon kiu ne havas tro da parolantoj kaj ne estus karjere aŭ socie helpa
Mi pensas, ke vi pravas

Vinisus (User's profile) May 3, 2015, 4:27:53 PM

En Brazilo preskaŭ nur la sekvantoj de la doktrino de Allan Kardec lernas Esperanton.

Rujo (User's profile) May 3, 2015, 5:07:35 PM

Esperanto estas la plej bona konfortigilo (lukso) por la spirito.

Vinisus (User's profile) May 3, 2015, 5:40:54 PM

Rujo:Esperanto estas la plej bona konfortigilo (lukso) por la spirito.
Mi ne havas religion, sed rilate al Esperanto niaj pensoj kongruas.

Rujo (User's profile) May 3, 2015, 5:50:20 PM

Vinisus:En Brazilo preskaŭ nur la sekvantoj de la doktrino de Allan Kardec lernas Esperanton.
Mi konsentas ke maksimume duono de la samidealistoj en Brazilo estas spirit[ual]istoj (mi kalkulas tion intuicie, evidente, ne sur statistikaj bazoj). Tio estas honorinda afero. Tamen, eĉ sen ni, spiritistoj, la movado antaŭenirus sufiĉe glate kaj bone!

Vinisus (User's profile) May 3, 2015, 10:03:21 PM

En Rio-de-Ĵanejro nuntempe la torĉo de la esperanta lumo depentas de la sekvantoj de Kardec. Plurajn kursojn de Esperanto oni okazigas en spiritismaj domoj, KKE kaj AERJ estas regataj de spiritistoj. Sen Porto Carreiro Neto, Ismael Gomes Braga, Délio Pereira de Souza, Allan Kardec Afonso Costa, Benedicto Silva, Affonso Soares kaj Francisco Valdomiro Lorenz jes ja, Esperanto neniam florus nek kreskus kiel ĝi nun floras en Rio.

Back to the top