Til innholdet

Ĉu Esperanto estas lukso?

fra Miland,2015 4 14

Meldinger: 17

Språk: Esperanto

Miland (Å vise profilen) 2015 4 14 09:35:43

Ĉu Esperanto estas luksa hobio por tiuj, kiuj ne devas labori kiel sklavoj, kaj povas aĉeti librojn aŭ almenaŭ aliri komputilojn? Ĉu ne, ke estas tre malmultaj da Esperantistoj en la tiel-nomata tria mondo, escepte de inter bone edukita minoritato? Se jes, kio estas la solvo? Kion vi opinias?

tommjames (Å vise profilen) 2015 4 14 17:31:52

Unuflanke jes, ĉar Esperanto en la nuntempa mondo ne ludas gravan rolon kaj ekzistas plejparte por doni hobion aŭ distriĝon al lingvemuloj libertempohavaj.

Aliflanke ne, ĉar Esperanto postulas multe malpli da tempo kaj mono por ellerni ol aliaj lingvoj, do ĝi estas pli havebla por la malplej privilegiitaj mondanoj.

Vinisus (Å vise profilen) 2015 4 14 18:49:28

Ellerni Esperanton malmultaj homoj sukcesas, ĉar dekomence, Esperanto ŝajnas facile lernebla, sed nur ŝajnas; por ke oni parolu ĝin kun flueco, verku sen eraroj; postulas tempon kaj multe da penega laboro, ĉar tiuj kiuj balbutas iomete kaj skribas kun fuŝado abundas en Esperantio. Kabe diradis: "Bonan tagon" esperantistoj nenion valoras.

Tempodivalse (Å vise profilen) 2015 4 14 19:56:17

Ellerni Esperanton malmultaj homoj sukcesas, ĉar dekomence, Esperanto ŝajnas facile lernebla, sed nur ŝajnas; por ke oni parolu ĝin kun flueco, verku sen eraroj; postulas tempon kaj multe da penega laboro. Balbuti iomete kun fuŝa skribado abundas "Esperantistoj" en Esperantio. Kabe diradis: "Bonan tagon" esperantistoj nenion valoras.
Ellerni iun ajn lingvon malfacilas kaj sukcesos ne por ĉiuj. Certe mi pensas, ke la malnovaj propagandoj de Esperantistoj reklamantaj la "facilegecon" de la lingvo estis troigaj - Esperanto ne havas nur dek ses regulojn kaj ĝin neeblas finlerni post du semajnoj (escepte de kelkaj jam talentaj poliglotoj). Estas malhelpe kredigi lernantojn ke ili subite vekiĝos kiel spertuloj. Oni anstataŭe emfazu la relativan facilegon de EO komparite kun l'alternativoj.

Tamen ĉe Esperanto ekzistas la ebleco por nemalmultaj homoj ekregi ĝin (kompreneble post kelkaj jaroj) tiom flue kaj memfide, kiom en ties denaska lingvo. La samon mi ne povas diri pri la plejmulto de aliaj lingvoj, kiujn oni povas studadi kaj uzadi dum jardekoj, neniam atingante plenan scipovon. Mia patrino parolas l'anglan (kiun oni populare asertas 'facila' ) jam tridek jarojn kaj ankoraŭ plendas, ke ŝi ne povas sinesprimi tiel komforte kiel ŝi volus.

Tempodivalse (Å vise profilen) 2015 4 14 20:11:48

Kaj rilate al la komenca demando - lerni EOn ne estas pli luksa afero ol lerni alian lingvon kiu ne havas tro da parolantoj kaj ne estus karjere aŭ socie helpa. Ekzemple, mi nun studas la novgrekan universitate, nur pro estetikaj kialoj - la lingvo al mi plaĉas, jen ĉio. Propravole. Ne ekzistas por mi neceso aŭ urĝo.

Fakte, EO estas miaopinie malpli luksa, ĉar ne bezonatas ĉiom da tempo, rimedoj, kaj instruistoj por regi ĝin je tolerebla nivelo. Se la loĝanoj de "tria mondo" devus lerni Esperanton anstataŭ l'anglan por karjere progresi, do nepre ilia ŝarĝo estus ege malpli peza (kaj samtempe oni evitus ĉiujn politikajn kaj ideologiajn malkontentojn, kiuj ofte estiĝas kiam malriĉlandano estas devigata "lerni la lingvon de l'imperianoj" ).

novatago (Å vise profilen) 2015 4 14 22:45:30

Se oni rigardas la originon de Esperanto, ties historion kaj nunan staton, la demando eĉ ridindigas onin. Lerni ĉiun ajn lingvon postulas tempon. Ju pli malfacila, des pli da tempo estas postulata. Do jen kion ni havas por respondi:

-Iniciantinto kiu ne estis riĉa, neniam riĉiĝis kaj, kiu rabis tempon al dormo por povi labori je la lingvo.
-En la historio de Esperanto oni povas malkovri ke Esperanto ofte estis lernita de “sentempaj” malriĉaj laboruloj.
-Parolanta komunumo, kies anoj povus esti famaj pro, preskaŭ, nur elspezi monon por trinki teaĵojn en ĉia Esperanta renkontiĝo. Mi ankoraŭ ne aŭskultis pri luksa renkontiĝo, tamen mi ja aŭskultis pri persono, kiu svenis pro ne elspezi monon por trinki ion dum somera renkontiĝo.
-Homoj, kiuj apenaŭ elspezas monon por lerni la lingvon, kiam ili vere elspezas monon.
-Homoj, kiuj uzas multe malpli da tempo por povi utile uzi Esperanton, rilate al tempo bezonata por aliaj lingvoj.
-Nek havi liberan tempon nepre implicas riĉecon, nek esti riĉa nepre implicas havi liberan tempon.

Vi nur povas vere fundamenti vian demandon sur tio, ke Esperanto, por vi, estas ŝatokupo. Tamen, multaj personoj lernas la lingvon por ne malŝpari monon kiam ili vojaĝas eksterlanden, do ĝi ne estas nur hejma ŝatokupo kiu postulas tempon kaj monon por pagi librojn aŭ interretan aliron, sed afero kiu ŝparigas monon, kaj eĉ perlaborigas monon, ja malofte sed tio okazas.

La malofta lernado de Esperanto en la tria mondo ne temas tiom pri personaj aferoj, sed pri la ĉiea senscio pri ĝia ekzisto. Ju pli riĉa estas parolantaro de lingvo, des pli lernata estas ties lingvo en la mondo, kaj des pli multekosta estas lerni ĝin.

Kompreneble, ĉar la riĉaj landoj iom havigas tempon kaj rimedojn al sia lonĝantaro por informiĝi, estas pli facile scii pri Esperanto en tiaj landoj, sed ja estas nekredebla troigo priskribi Esperanton kiel lukson nur pro esti, por kelkaj, simpla ŝatokupo. Lerni Esperanton postulas malmultajn lernilojn, sed kelkaj asocioj donus kaj fakte donas ilin senpage se iu en la tria mondo volas lerni Esperanton. Sed tio malofte okazas ĉar en la tria mondo, Esperanto estas eĉ pli malkonata ol en la unua mondo, se eblas tio.

Ĝis, Novatago.

Altebrilas (Å vise profilen) 2015 4 15 10:12:48

Por tiuj, kiuj vidas la cerbon kiel ŝranko, Esperanto estas lukso: Se mi uzas unu breton por tiu lingvo, mankos spaco por pli (profesie) utila lingvo. "Ĉar mi bezonas akiri mian panon, prefere mi lernu la anglan".

Pur aliaj, kiuj komparas la cerbon al trajninda musklaro, esperanto povas esti utila ilo por lernado de aliaj lingvoj, ĉar ili tuj vidos kiuj elementoj estas gravaj aŭ ne en iu lingvo, kaj ili priatentos tiujn elementojn kaj pli facile kaj rapide lernos ilin.

Esperanto estas komunikilo, samkiel telefono. En la komenco, nur riĉuloj povis akiri ĝin, kaj estis uzata por interŝanĝi bagatelaĵojn. Sed nun ĝi estas nepra ilo en la ĉiutaga vivo. Nur estis bezonata la t.n. "asocia efiko" laŭ kiu io estas utila ek de kiam ĝi havas sufiĉe da uzantojn.

JaapJoosten (Å vise profilen) 2015 4 22 19:46:28

La Esperanto lingvo estas unu neceseco por la nocio en la tutmondan homaro.
Nenio la lingvo de la revuloj, de la idealistoj. Por la homoj! La Esperanto estas unu trezoro.
Lasi nia kovi ĝis la homaro komino el siaj fino!

leporinjo (Å vise profilen) 2015 4 25 11:46:48

Male. Esperanto povus esti bonega ilo por unuigi la tutmondan proletaron. Pri tio temas Sennacia Asocio Tutmonda.

Multaj travivintoj de la Holokaŭsto eskapis nur pro helpo de la movado. Mi mem, kiel marĝenulo (transseksulino), trovis nebagatelan kvanton da helpo en la Esperanto-movado (specifie iuj personoj) kiam mi devis vivi sur la strato pro manko de familia subteno.

Oni emas projekti siajn problemojn al la movado ĝenerale. Esperanto ne estas lukso escepte se vi traktas ĝin tia, anstataŭ pli aktivi.

morico (Å vise profilen) 2015 5 1 14:37:10

Esperanto estas ... ESPERO aŭ nekonata por la plimulto.

La plimulto da homoj en la mondo parolas bone nur unu nacian aŭ ŝtatan lingvon. En la Euxropa Unio, du kontinentaj Euxropanoj sur tri parolas tute ne la anglan lingvon, laŭ Fransoa Grin , svisa ekonomisto pri la lingvoj: en franca lingvo, « la debato pri la lingvoj en Svisujo », demando 9.
http://www.unige.ch/traduction-interpretation/rech...

Laŭ la statistikoj de Eŭrobarometro de 2012, 7% de tiuj kiuj konas la anglan kiel fremda lingvo, gxin scias « tre bone », 17% « bone ». Sed 12% havas nur bazojn de angla kaj 64% scias gxin tute ne.
« Selon les données Eurobaromètre de 2012, 7% de ceux qui savent l’anglais comme langue étrangère le savent « très bien », et 17% le savent « bien ». Mais 12% n’ont que des bases d’anglais et 64% des Européens ne le savent pas du tout. »

La cxefa malfacilajxo de EO estas laux mi ĝia diskonigo

Tibake til toppen