Al la enhavo

Je prononco mankas streketoj!

de Tempodivalse, 2015-aprilo-14

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-aprilo-14 16:29:18

Patrino: Ĉu vi ŝatis tiun libron, kiun ni aĉetis por vi ĉe la librovendejo?

Eta Karlo: Eh. Ĝi aĉ-etas.

Patrino: Kio? Kion ĝi aĉetas?

Eta Karlo: Ĝi aĉetis nenion. Mi diras ke ĝi aĉ-etas.

Patrino (kapneante): Mi ne komprenas.

Eta Karlo: Vidu, Panjo ... la libro estas sen-tema.

Patrino: Kiel povas libro esti sent-ema?

Eta Karlo: Nu, ĝi havas nur iun stultan intrigon pri malgaje sola ĝirafo kiu plaĉis al neniu pro sia kol-ego.

Patrino: Kiel povas ĝirafo esti sola se li jam havas koleg-on?

Eta Karlo: Do, ĉu vi havus multajn amikojn, se vi ankaŭ havus kol-egon?

Patrino (malridante): Ne plu ŝercu, Karlo. Via instruistino diris, ke tiu libro estas leg-enda.

Eta Karlo: Bone, sed ĝi neniel estas legend-a.

Patrino (ĉagrene): Karlo, ŝi estas via instruistino kaj vi devas respekti ŝin!

Eta Karlo: Bone, mi nature re-spektos ŝin morgaŭ ĉe la lernejo.

Patrino: Ne, vi respektu ŝin ĉiam! Estas regulo de fundamenta etiko!

Eta Karlo: Kiu estas la reg-ulo? Ĉu vi?

Patrino: Karlo, se vi ne komencos paroli kompreneblan Esperanton tuj, vi estos bar-ata de ludado kun viaj amiketoj ĉi-vespere!

Eta Karlo: Okej, Panjo. Mi ne volas esti barata, mi eĉ ne loĝas en Azio...

Patrino: Fermu la faŭkon!

petitka (Montri la profilon) 2015-aprilo-29 05:25:37

Ne gravas, en novaj libroj ni vidas tiujn tekstojn sen streketoj.

Reen al la supro