Mergi la conținut

"Via mesaĝo estas tro longa"

de Christa627, 14 aprilie 2015

Contribuții/Mesaje: 3

Limbă: Esperanto

Christa627 (Arată profil) 14 aprilie 2015, 23:27:39

Mi ĵus faris foruman mesaĝon en la Angla forumo, kaj ĉar mi respondis al pluraj demandoj, ĝi estis ja sufiĉe longa! Sed, la paĝo diris, ke restas* 10 simboloj, do mi supozis, ke ne estos problemo. Sed kiam mi klakis "Antaŭmontri", ĝi ne permesis al mi sendi la mesaĝon, kaj diris en ruĝaj literoj ĉe la supro de la paĝo "Via mesaĝo estas tro longa". Do, por malplilongigi ĝin, mi devis forigi la nomon de la alparolato el la citaĵo, do ĝi nun diras "citaĵo:" kaj ne "[persono] skribis:". Tio ne estas tre granda problemo, sed mi scivolas, kial la paĝo diras, ke restas 10 simboloj, se neniuj simboloj efektive restas.

*Mi scivolas ankaŭ, kial la paĝo diras "restis simboloj", se ŝajnas temi pri simboloj kiuj nun restas.

Tempodivalse (Arată profil) 15 aprilie 2015, 00:42:42

Tion ankaŭ mi rimarkis antaŭ nelonge ... La "vera" limo por mesaĝoj estas ~2975 literoj, t.e. kiam la skatoleto indikas "25 simboloj restis", tiam vi ne povas skribi plu sen malakcepto.

Tio kuraĝigas min esti pli vortŝparema, aŭ alie dividi la mesaĝon je du partoj.

dombola (Arată profil) 15 aprilie 2015, 03:34:32

Christa627: ĝi ne permesis al mi sendi la mesaĝon, kaj diris en ruĝaj literoj ĉe la supro de la paĝo "Via mesaĝo estas tro longa".
Tro longaj mesaĝoj estas malpermesitaj en la forumo, ĉar ili estas kontraŭ la Fundamento de Esperanto.

Vidu la kvaran sentencon de § 18.

Înapoi mai sus