Mergi la conținut

Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto: Nova eldono de Aprilo 2015

de Bernadox, 15 aprilie 2015

Contribuții/Mesaje: 24

Limbă: Esperanto

Bernadox (Arată profil) 15 aprilie 2015, 06:20:03

Nova eldono de Berlina Komentario elŝutebla
de http://esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro

---------------------------------------------------------------

"La « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco" notas la Antaŭparolo (frazo 5.5).

La Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK) estas ampleksa konsultverko por pli bone kompreni la Fundamenton. BK klarigas ĉiujn demandojn, kiuj koncernas la bazan interkonsenton pri "ĝusta" kaj "malĝusta" Esperanto, kiel ĝin fiksas la "Fundamento" (1905).

Ĵus aperis nova eldono en du volumoj:
· BK I: Fundamenta Antaŭparolo, Gramatiko kaj Ekzercaro; Akademio, Universala Vortaro, Oficialaj Aldonoj, Akademiaj Korektoj
· BK II: Vortaro Oficiala (ĉiuj ĉ. 5000 oficialaj vortelementoj detale klarigitaj)

BK denove estas forte plilarĝigita kaj ampleksas nun pli ol 750 paĝojn. Liston de kelkaj nove traktitaj temoj vd. malsupre.

Ni invitas vin elŝuti BK en formo de du pdf-dosieroj (2 kaj 2,7 Mb) de:

http://esperanto-akademio.wikispaces.com/Berlina+K...

Konsultu kaj diskutu ĝin, ĉar "la « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, [...] kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco" (A 5.3-5).

------------------------------
Kelkaj temoj nove traktitaj en la eld. de Apr. 2015:

· R 0: ĉu h-skribo kiel ordinara skribo anstataŭ diakritoj?
· R 2.1: personaj nomoj de virinoj je –a (Marta, Sara).
· R 5, FE 16.2: ci, cia
· R 6.2ĉ: Ĉu „–us pro ĝentileco“?
· R 15: la lando Koreo (kio signifas "vorto" en la senco de R 15?)
· AdE: Statutpropono de 2014-12
· k.m.a.

akueck (Arată profil) 25 aprilie 2015, 07:24:24

Bernadox:La Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK) estas ampleksa konsultverko por pli bone kompreni la Fundamenton.
Chu vere chiuj prijughoj donitaj en BK I (2015-04) bazighas sur tiu normo? Por atentigi pri evidentaj misinterpretoj en BK I (2015-04), mi estigis serieton da priaj blogeroj. Tio, ke ne estas blogero mia pri certa temo, ne nepre signifas, ke ghi estas pritraktita en BK I (2015-04) sen bezono je ghustigo. Jen ili:

Ghustigaj notoj pri "Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto" koncerne al la landnomo "Finnlando"

Ghustigaj notoj pri "Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto" koncerne al h-skribo

Ghustigaj notoj pri "Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto" koncerne al Regulo 15

nornen (Arată profil) 25 aprilie 2015, 08:55:26

Bernadox:BK II: Vortaro Oficiala (ĉiuj ĉ. 5000 oficialaj vortelementoj detale klarigitaj)
Kion signifas la vorto "oficiala" ĉi-kuntekste?

akueck (Arată profil) 25 aprilie 2015, 09:31:43

nornen:
Bernadox:BK II: Vortaro Oficiala (ĉiuj ĉ. 5000 oficialaj vortelementoj detale klarigitaj)
Kion signifas la vorto "oficiala" ĉi-kuntekste?
"Oficialaj vortoj. Tiaj estas, krom la vortoj de la Fundamenta vortaro, la vortoj oficialigitaj de la Akademio en la 'Aldonoj al la Universala Vortaro'."

Fonto: "Enciklopedio de Esperanto". I. Volumo. Redaktis: L. Kökény kaj V. Bleier. Represo de la unua eldono. Hungara Esperanto-Asocio. Budapest, 1979, p. 421.

Bernadox (Arată profil) 30 aprilie 2015, 09:17:14

akueck:
Bernadox:La Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK) estas ampleksa konsultverko por pli bone kompreni la Fundamenton.
Chu vere chiuj prijughoj donitaj en BK I (2015-04) bazighas sur tiu normo? Por atentigi pri evidentaj misinterpretoj en BK I (2015-04), mi estigis serieton da priaj blogeroj.
Kiel aŭtoro de la Komentario pri la Fundamento mi ĝojas pri faka diskuto pri la verko.

Iom mirigas min, ke Andreas parolas pri "evidentaj" misinterpretoj.

Lia due menciita blogero koncernas lian daŭran misuzon de la escepto-regulo pri la skribo per ch, gh k.t.p. anstataŭ uzo de la diakritaj literoj ĉ, ĝ k.t.p. Feliĉe la malĝusta opinio de Andreas pri tiu temo ne disvastiĝis kaj prave jam plufoje estis forte kritikita ankaŭ en lern.net. Ĝi restu lia persona (bedaŭrinda kaj ĝena) kaprico.

La du aliaj temoj (pri "Finnlando" kaj R 15) apartenas al la kompleksa temo de landnomoj, ne jam profunde traktitaj en la ĵus publikigita versio de BK. Tio ankoraŭ estas detalinda kaj mi dankas pro la atentigoj de Andreas.

Nu, se pliajn punktojn oni ĝis nun ne trovas kritikindaj, mi estas tre kontenta. okulumo.gif

Bernadox (Arată profil) 30 aprilie 2015, 09:40:50

nornen:
Bernadox:BK II: Vortaro Oficiala (ĉiuj ĉ. 5000 oficialaj vortelementoj detale klarigitaj)
Kion signifas la vorto "oficiala" ĉi-kuntekste?
"Oficiala" kaj "Vortaro Oficiala" estas fakaj terminoj el la Antaŭparolo, kontraste al "privata" (plurloke, i.a. tie ĉi):

------
... Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardataj kiel oficialaj [A 3.5]; ĉio alia, kion mi [= Z] verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj - se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero - povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga [A 3.6]. [miaj elstarigoj]
------

Oficiala do signifas "deviga" = laŭdifine, t.e. laŭ interkonsento de la esperantistoj, "ĝusta" Esperanto (tie ĉi "ĝusta" esperanta vorto).

-------
Sed la « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ĉiuj esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj [A 5.4].
-------

Kaj fine:

-------
Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento » [A 7.2].
-------

La difino de la Enciklopedio estas malpreciza, ĉar la termino "Fundamenta vortaro" ne estas klara: Oficialaj vortoj troveblas en la Universala Vortaro (UV), sed ankaŭ en la Ekzercaro kaj la kvin Gramatikoj. Kvankam kelkaj de ili mankas en UV, ili estas same "oficialaj" (devigaj, ĝenerale akceptitaj kaj aprobitaj kiel "ĝusta" Esperanto).

Ĉu vi okaze ŝatos legi la Antaŭparolon, Nornen?

akueck (Arată profil) 30 aprilie 2015, 16:37:37

Bernadox:
La difino de la Enciklopedio estas malpreciza, ĉar la termino "Fundamenta vortaro" ne estas klara:
Prava atentigo.

Bernadox:Oficialaj vortoj troveblas en la Universala Vortaro (UV), sed ankaŭ en la Ekzercaro kaj la kvin Gramatikoj.
Jes.

Bernadox:Kvankam kelkaj de ili mankas en UV, ili estas same "oficialaj" (devigaj, ĝenerale akceptitaj kaj aprobitaj kiel "ĝusta" Esperanto).
Tiujn en la UV (de 1905) mankantajn vortojn - ech tiujn, kiuj trovighas nur en la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto - la Akademio de Esperanto (AdE) deklaris Fundamentaj per la Sepa kaj Oka Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro en respektive 1958 kaj 1974.

Sekve oni povas sufiche fidinde supozi, ke la malpreciza termino "Fundamenta vortaro", uzita en la Enciklopedio de Esperanto, celas la aron de tiuj vortoj, kiuj trovighas ie en la Fundamento de Esperanto (de 1905) inkluzive Antauparolon al ghi.

Alia konfuzanta afero estas, ke lau interalie tiu chi retpagho de AdE "oficiala estas chiu lingvoelemento, kiun la Akademio de Esperanto au la antaua Lingva Komitato decidis aldoni al la Universala Vortaro". Lau tiu chi difino la aro de la oficialaj vortoj estas do nur sub-aro de la aro de la "oficialaj vortoj" lau la difino donita en la Enciklopedio de Esperanto.

Simple resumite:

Koncerne vorton estas tiel, ke "oficiala" povas lau la kunteksto signifi:
au 1): trovighanta en la Fundamento, eventuale post oficiala aldonado al ghi iam post 1905,
au 2): oficiale aldonita al la Fundamento iam post 1905.

akueck (Arată profil) 30 aprilie 2015, 18:35:18

Bernadox:
Lia due menciita blogero koncernas lian daŭran misuzon de la escepto-regulo pri la skribo per ch, gh k.t.p. anstataŭ uzo de la diakritaj literoj ĉ, ĝ k.t.p. Feliĉe la malĝusta opinio de Andreas pri tiu temo ne disvastiĝis
Pro kio vi scias, ke mia opinio pri h-skribo ne disvastighis? Tio, ke la plej multaj homoj por Esperanto uzas en la granda plimulto de la okazoj la supersignan skribsistemon - mi cetere almenau en kelkaj okazoj -, ne nepre signifas, ke ili ne samopinias kun mi, kio cetere koheras kun la regul-klarigo fare de Zamenhof (ekstrakto: vidu malsupre).

Bernadox:kaj prave jam plufoje estis forte kritikita ankaŭ en lern.net.
Jes, estis tri au kvar uloj, kiuj grumblis, cetere sen norma bazo, krom se oni kontestas la regul-klarigon fare de Zamenhof: "La fundamentaj reguloj de nia lingvo permesas presi h anstatau supersigno; sed kio estas permesata por presado, tio ankau estas permesata por skribado. Tiel same, kiel neniu povas protesti, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj anstatau per literoj ordinaraj, au per literoj presaj anstatau skribaj, tiel same ankau neniu povas protesti, se vi skribos per h anstatau supersignoj [...] Se vi volas skribi per h anstatau supersignoj, vi povas tion fari, ne bezonante demandi ies permeson ..."

Menciinda estas la opinio de forumano MoutOp en sia tiea mesagho de 2014-06-30 15:22:43. (Miakomprene li opinias utila tion, legi Esperanto-tekstojn en diversaj skribmanieroj pro la lern-efiko.)

Nu, pri ghusta kaj malghusta Esperanto ne decidas tiu au jena opinio, sed la normo. Kaj nenio en ghi malpermesas h-skribon.

akueck (Arată profil) 1 mai 2015, 10:54:45

Bernadox:
Lia due menciita blogero ...
Al ghi estas jena aldono:

Ghustigaj notoj pri "Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto" koncerne al h-skribo; aldono

Tie estas redonita ekstrakto el letero de Zamenhof al Javal koncerne h-skribon. Bernardo, ech se vi restos che via pria miskonkludo kondukanta al absurdajhoj, kiel ekzemple tiu, ke nur oficiale ordonita polica traserchado je presejo povus klarigi la demandon, chu io estas ghusta au malghusta Esperanto, bonvole konsideru prezenti tiun letertekston en venonta BK-eldono.

akueck (Arată profil) 2 mai 2015, 15:26:00

Bernadox:
Nu, se pliajn punktojn oni ĝis nun ne trovas kritikindaj, mi estas tre kontenta. okulumo.gif
Bonvole priatentu mian blogeron
Ghustigaj notoj pri "Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto" koncerne al la tolerdeklaro de "un'"

Înapoi mai sus