לתוכן העניינים

La lando Koreo

של Bernadox, 15 באפריל 2015

הודעות: 30

שפה: Esperanto

akueck (הצגת פרופיל) 16 באפריל 2015, 14:02:07

Vinisus:Laŭ mi la problemo estus solvita, se la nomo de ĉiuj landoj finiĝus per "io".
La problemo ne estas pri landnom-sufiksoj. Mi resumas ghin:

Chu Regulo 15 per si mem determinas, kiu ano de internacia vortofamilio farighu baza en Esperanto kaj kiun el la internaciaj signifoj ghi havu?

Unu ekzemplo estas "Kore'o": Chu Regulo 15 per si mem determinas, kion signifu "Kore'o" (do: landano-nomon au landnomon)?

La Akademio de Esperanto (AdE) prie deklaris en 2003, ke Regulo 15 per si mem ion tian ne determinas.

Bernardo opinias tiun deklaron malghusta.

Mi emas konjekti, ke chi-okaze la deklaro de AdE trafas, char ankau mi ne sukcesas trovi tiajn determinojn en Regulo 15. Lau mi la signifo de internacia vorto nek Fundamenta nek oficiala, kiam ghi estas uzata en Esperanto, rezultas el eventuala rekomendo de autoritata centra institucio kaj/au eventuala Zamenhofa uzo kaj/au reputaci-havaj vortaroj kaj/au la kunteksto.

akueck (הצגת פרופיל) 16 באפריל 2015, 14:25:05

Bernadox:
Ĉu vi konsentas, ke mia analizo de la nocio "vorto" en R 15, nome signifo-formo-kombinaĵo estas ĝusta?
Koncerne vortojn Fundamentajn/oficialajn kun tradukoj/difinoj: Jes.
Koncerne aliajn vortojn: Ne.

Bernadox (הצגת פרופיל) 16 באפריל 2015, 19:10:03

akueck:
Bernadox:
Ĉu vi konsentas, ke mia analizo de la nocio "vorto" en R 15, nome signifo-formo-kombinaĵo estas ĝusta?
Koncerne vortojn Fundamentajn/oficialajn kun tradukoj/difinoj: Jes.
Koncerne aliajn vortojn: Ne.
Ho, tion mi ne komprenas. Ĉu vi povas iom pli detale klarigi, Andreas?

akueck (הצגת פרופיל) 17 באפריל 2015, 15:25:34

Bernadox:
akueck:
Bernadox:
Ĉu vi konsentas, ke mia analizo de la nocio "vorto" en R 15, nome signifo-formo-kombinaĵo estas ĝusta?
Koncerne vortojn Fundamentajn/oficialajn kun tradukoj/difinoj: Jes.
Koncerne aliajn vortojn: Ne.
Ĉu vi povas iom pli detale klarigi, Andreas?
Por la unua grupo de vortoj mi uzas ekzemplon de vi:
"aprob’ - approuver | approve | billigen, gut heissen {legu: heißen} | одобрять | aprobować"
Chi-okaze la de vi nomata signifo-formo-kombinajho trafas, nome pro la tradukoj donitaj en la Fundamento.

Por la dua grupo de vortoj mi uzas la ekzemplon "Kore'".
Por ghi ne ekzistas Fundamenta au oficiala traduko au difino. La signifo rezultas el eventuale ekzistantaj rekomendoj de centra autoritata institucio au reputaci-havaj vortaroj au el la kunteksto. Regulo 15 per si mem ne determinas, kiun signifon "Kore'" havu.

Bernadox (הצגת פרופיל) 17 באפריל 2015, 21:25:10

akueck:Por la dua grupo de vortoj mi uzas la ekzemplon "Kore'".
Por ghi ne ekzistas Fundamenta au oficiala traduko au difino. La signifo rezultas el eventuale ekzistantaj rekomendoj de centra autoritata institucio au reputaci-havaj vortaroj au el la kunteksto. Regulo 15 per si mem ne determinas, kiun signifon "Kore'" havu.
"R 15. [1] La tiel nomataj vortoj "fremdaj", t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; [2] ..."

La vorto-fasado (ortografio) en Eo estas Kore-. La signifo en ĉiuj lingvoj estas la lando. Se Kore- estas vorto fremda en la senco de R 15 nur tiu signifo devas "esti uzata en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo". Se oni volas doni al kore- la signifon de homo, oni aplikas alian regulon ol tiun de R 15 (kiun cetere?).

Sama demando cetere ĉe Ukraino: laŭ R 15 ĉiam la lando, laŭ la Akademia rekomendo 2009 la homo, dum la lando Ukrain-uj-o / Ukrain-i-o; ukraino por la homo ne estas internacia vorto fremda laŭ R 15. Tia vorto fremda ne ekzistas, ĝi estas iu memtrikita esperantismo (laŭ kiu regulo?), tute ne internacia.

akueck (הצגת פרופיל) 18 באפריל 2015, 07:17:49

Bernadox:
Sama demando cetere ĉe Ukraino: laŭ R 15 ĉiam la lando, laŭ la Akademia rekomendo 2009 la homo, dum la lando Ukrain-uj-o / Ukrain-i-o; ukraino por la homo ne estas internacia vorto fremda laŭ R 15. Tia vorto fremda ne ekzistas, ĝi estas iu memtrikita esperantismo (laŭ kiu regulo?), tute ne internacia.
Pri tio, kiel etnolingvoj prenis tiun vorton, estas minimume jenaj du alirmanieroj (mi prezentas nur specimenon de etnolingvoj, sed tio ne limigas la universalecon):

1) Germane: "Ukraine"; angle: "Ukraine"; france: "Ukraine"; estone: "Ukraina"; uzbeke: "Ukraina".
2) Germane: "Ukrainer"; angle: "Ukrainians"; france: "Ukrainiens"; estone: "Ukrainlased"; uzbeke: "Ukrainlar".

La komuna vorto – chi-okaze: vortero*) – estas "Ukrain", kaj Regulo 15 per si mem nur specifas, ke oni uzas ghin en Esperanto kun Esperantaj ortografio kaj gramatika finajho, sed ne determinas, chu la signifo estu a) lau la etnolingva vorterserio "-e", "-e", "-e", "-a", "-a" au b) lau la etnolingva vorterserio "-er", "-ians", "-iens", "-lased", "-lar".

Analoge pri "Kore'", "Egipt'", "Portugal'" kaj pliaj internaciaj vortoj nek Fundamentaj nek oficialaj.

*) Tio, ke en la senco de la Fundamento "vorto" kaj ghiaj etnolingvaj respondaj esprimoj povas ankau signifi vorteron, estas konkludebla el la teksto enkonduka al la Universala Vortaro.

Bernadox (הצגת פרופיל) 18 באפריל 2015, 11:04:38

akueck:Pri tio, kiel etnolingvoj prenis tiun vorton, estas minimume jenaj du alirmanieroj (mi prezentas nur specimenon de etnolingvoj, sed tio ne limigas la universalecon): ...
Kial tiom da vortoj? Referenco al R 15.2 sufiĉas:

"R 15 [2] sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto."

Sed tion klare esprimi la "Akademio" ne sukcesis en OA 12 (2009).

Kaj nun ni povas diskuti, kio signifas "vorto fundamenta" en R 15.2 (mot fondamental, primary word, Grundwort, основное слово k.t.p.). Ĉu la baza vort-formo de la fremdvorto aŭ la baza vort-formo de la esperantigita vorto?

Se la unua trafas: Ukrainie (lando) = baza formo, Ukrainian (homo) = derivaĵo (kaj same en ĉiuj aliaj lingvoj).

akueck (הצגת פרופיל) 18 באפריל 2015, 13:18:55

Bernadox:
akueck:Pri tio, kiel etnolingvoj prenis tiun vorton, estas minimume jenaj du alirmanieroj (mi prezentas nur specimenon de etnolingvoj, sed tio ne limigas la universalecon): ...
Referenco al R 15.2 sufiĉas:

"R 15 [2] sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto."

Sed tion klare esprimi la "Akademio" ne sukcesis en OA 9 (2009).

Kaj nun ni povas diskuti, kio signifas "vorto fundamenta" en R 15.2 (mot fondamental, primary word, Grundwort, основное слово k.t.p.). Ĉu la baza vort-formo de la fremdvorto aŭ la baza vort-formo de la esperantigita vorto?

Se la unua trafas: Ukrainie (lando) = baza formo, Ukrainian (homo) = derivaĵo (kaj same en ĉiuj aliaj lingvoj).
Regulo 15, 2a parto, celas la bazan vortformon de la esperantigita vorto, do "Ukrain'".

Sed ties signifon determinas per si mem neniu parto de Regulo 15.

Bernadox (הצגת פרופיל) 18 באפריל 2015, 13:34:27

akueck:Regulo 15, 2a parto, celas la bazan vortformon de la esperantigita vorto, do "Ukrain'".
Argumento?

akueck (הצגת פרופיל) 18 באפריל 2015, 14:38:17

Bernadox:
akueck:Regulo 15, 2a parto, celas la bazan vortformon de la esperantigita vorto, do "Ukrain'".
Argumento?
... char nur el la baza vortformo de la esperantigita vorto (ekzemple "Ukrain'") oni povas fari derivajhojn lau la reguloj de Esperanto (ekzemple "Ukrain'uj'o" kaj "ukrain'a").

לראש הדף