Sadržaj

La lando Koreo

od Bernadox, 15. travnja 2015.

Poruke: 30

Jezik: Esperanto

Bernadox (Prikaz profila) 15. travnja 2015. 07:01:43

Malnova disputo estas, ĉu la formo Kore- signifu landon aŭ homon (koreanoj loĝas en Koreokoreoj loĝas en Koreio).

La "Akademio" (AdE) dufoje decidis pri la demando:

1988: Koreo = lando (= la tradicia uzo ekde la 1920aj jaroj)
2003: koreo = homo (arbitra ŝanĝo, sen bazo en la Fundamento)

Instrua estas, kiel AdE "motivas" sian malĝustan duan decidon de 2003, nome kerne jene:

„La Akademio ankaŭ konstatas, ke per si mem tiu regulo [= R 15] ne determinas, kiu ano de internacia vortofamilio fariĝu baza en Esperanto, kaj kiun el la internaciaj signifoj ĝi havu.“

Per tio ĝi volas diri: Kore- estas vorto fremda en la senco de § 15 de la Fundamenta Gramatiko (= R 15), sed la internacia uzo ne fiksas, ĉu Kore- estas lando aŭ homo.

Tio estas malĝusta. En ĉiuj (!) lingvoj Kore- (aŭ la respektiva nacia formo Corea, Corée, Coreia, Korea, Koreja, Koreya, Kurya, Коре́я k.t.p.) signifas nur la landon, neniam la homon.

AdE ne analizis, kio signifas "vorto" en la senco de R 15. La nocio „vorto“ ĉiam ampleksas du ecojn: la eksteran fasadon (terminon) kaj la signifon (semantikon). UV kaj la lekcion-finaj vortlistoj de FE fiksas ĉiam la kombinaĵon de ambaŭ. Tiel ekz. la UV-artikolo

aprob’ - approuver | approve | billigen, gut heissen {legu: heißen} | одобрять | aprobować

fiksas la fasadan vortformon aprob- (kaj ne *apruv-, *adabr- aŭ io alia). Sed ĝi ankaŭ fiksas minimume unu signifon, nome la komunan semantikon, dedukteblan el la kvin referenc-lingvoj.

"Vorto" do simple signifas „formo-enhavo-kombinaĵo“:

Por esprimi iun signifon (enhavon, semantikon; t.n. nocio) estas difinita certa formo (litera kaj sona fasado; t.n. termino).

"Vorto fremda" estas "vorto, kiun la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto" (R 15). La plimulto de la lingvoj (eĉ ĉiuj) prenis la enhavo-formo-kombinaĵon "Kore- = lando". Nur ĝi estas "vorto fremda" en la senco de R 15, dum la enhavo-formo-kombinaĵo "kore- = homo" ne estas vorto fremda.

Kontraŭ la fuŝa aserto de AdE estas ĝuste do:

"R 15 ja determinas, kiun el la internaciaj signifoj vorto fremda havu, almenaŭ se internacie ekzistas nur unu sola signifo, kiel en la okazo de Kore-".

Multe pli detale legu en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, eld. de Aprilo 2015 (BK I, p. 227)

Sxak (Prikaz profila) 15. travnja 2015. 07:53:02

Tiu disputo povus esti malpli longa, se en tiuj decidoj:
Bernadox:
1988: Koreo = lando (= la tradicia uzo ekde la 1920aj jaroj)
2003: koreo = homo (arbitra ŝanĝo, sen bazo en la Fundamento)
Ne estus tuŝita ankaŭ la radiko "Egipt"
Se mi ne eraras, la decido de 1988 estis ne nur ke Koreo = lando, sed ankaŭ ke Egipto=lando kaj "Egiptujo" estas kontraŭfundamenta. Sed Z kelkfoje uzis la vorton "Egiptujo" en sia traduko de la biblio. Sekve do la sekva decido estis neevitebla.
Pri la radiko "kore" mi ne havas opinion.

Bernadox (Prikaz profila) 15. travnja 2015. 08:41:11

Sxak:Tiu disputo povus esti malpli longa, se en tiuj decidoj:
Bernadox:
1988: Koreo = lando (= la tradicia uzo ekde la 1920aj jaroj)
2003: koreo = homo (arbitra ŝanĝo, sen bazo en la Fundamento)
Ne estus tuŝita ankaŭ la radiko "Egipt"
Se mi ne eraras, la decido de 1988 estis ne nur ke Koreo = lando, sed ankaŭ ke Egipto=lando kaj "Egiptujo" estas kontraŭfundamenta. Sed Z kelkfoje uzis la vorton "Egiptujo" en sia traduko de la biblio. Sekve do la sekva decido estis neevitebla.
Pri la radiko "kore" mi ne havas opinion.
Vi pravas, Ŝak. Ambaŭ decidoj traktas la vortojn Kore- kaj Egipt- kune. Tio estis mallerta. Prefere AdE verkus po du tekstojn, unu pri Kore-, la alian pri Egipt-.

La ĉefa diferenco estas, ke en rilato al la formo-enhavo-kombino egipt-, la unua decido de 1988 ŝanĝis kun tre malfortaj argumentoj la ĝis tiam relative unuecan tradicion (escepto estis ĉefe la difinvortaro de Kabe 1910). Do la decido de 2003 (prave) remalfermis la vojon al la klasika formo: egiptoj loĝas en Egiptio / Egiptujo (= aktuala rekomendo de AdE de 2009). Detalojn vd. en BK I (2015-04), p. 233.

akueck (Prikaz profila) 15. travnja 2015. 15:23:46

Bernadox:
La "Akademio" (AdE) dufoje decidis pri la demando:

1988: Koreo = lando (= la tradicia uzo ekde la 1920aj jaroj)
2003: koreo = homo (arbitra ŝanĝo, sen bazo en la Fundamento)
Efektive la decido de 2003 ne fiksas, ke "kore'o" estas nur nomo de landano. Mi redonas la gravan tekstparton:

"Tial uzado de la vortoj KOREO kaj EGIPTO kun genta au landana signifo ne malobeas la 15-an regulon, same kiel tia uzado de ekzemple la vortoj CHINO, JAPANO kaj PORTUGALO tiun regulon ne malobeas, malgrau la fakto ke por chiu el ili la internacie plej ofta signifo estas landa.

Sekve la Akademio de Esperanto nun deklaras, ke neniu el la landnomoj Koreo, Koreujo, Koreio; Egipto, Egiptujo, Egiptio malobeas al la reguloj de la Fundamento de Esperanto. Per tio la Akademio nuligas siajn antauajn decidojn el 1988 pri la vortoj KOREO kaj EGIPTO."

En sia Listo de Rekomendataj Landnomoj de 2009 AdE tamen rekomendas "Kore'uj'o" / "Kore'i'o" kaj "Egipt'uj'o" / "Egipt'i'o" por la respektiva landnomo. Sed rekomendo ja ne estas oficiala decido.

akueck (Prikaz profila) 15. travnja 2015. 15:28:39

Bernadox:Kontraŭ la fuŝa aserto de AdE estas ĝuste do:

"R 15 ja determinas, kiun el la internaciaj signifoj vorto fremda havu, almenaŭ se internacie ekzistas nur unu sola signifo, kiel en la okazo de Kore-".
Disputebla aserto, por ne diri: nova regulo. Nepre povas esti, ke la signifon de ne oficiala internacia vorto efektive devas laubezone fiksi autoritata centra institucio per oficiala decido.

Bernadox (Prikaz profila) 15. travnja 2015. 15:44:32

akueck:Efektive la decido de 2003 ne fiksas, ke "kore'o" estas nur nomo de landano.
Mi scias. Tial mi skribis "la decido de 2003 (prave) remalfermis la vojon al la klasika formo" kaj ne skribis "reenkondukis", "denove decidis favore por" aŭ io alia.

Bedaŭrinde tiu ĉi forumo devigas al ioma koncizigo. Eĉ pli bedaŭrinde, ke apenaŭ iu pretas legi la tutan argumentadon en la referencita fonto BK I, p. 227.

Bernadox (Prikaz profila) 15. travnja 2015. 15:56:38

akueck:
Bernadox:Kontraŭ la fuŝa aserto de AdE estas ĝuste do:

"R 15 ja determinas, kiun el la internaciaj signifoj vorto fremda havu, almenaŭ se internacie ekzistas nur unu sola signifo, kiel en la okazo de Kore-".
Disputebla aserto, por ne diri: nova regulo. Nepre povas esti, ke la signifon de ne oficiala internacia vorto efektive devas laubezone fiksi autoritata centra institucio per oficiala decido.
Ĉu vi legis la tutan argumentadon, pro kio mi venis al mia konkludo, Andreas?

Cetere: Se ACI volus oficialigi la vorton "respubliko" kun la signifo "lokomotivo": ĉu ankoraŭ temas pri apliko de R 15 aŭ ĉu ne pli ĝuste pri apliko de A 7 aŭ A 8?

akueck (Prikaz profila) 15. travnja 2015. 16:27:24

Bernadox:
akueck:
Bernadox:Kontraŭ la fuŝa aserto de AdE estas ĝuste do:

"R 15 ja determinas, kiun el la internaciaj signifoj vorto fremda havu, almenaŭ se internacie ekzistas nur unu sola signifo, kiel en la okazo de Kore-".
Disputebla aserto, por ne diri: nova regulo. Nepre povas esti, ke la signifon de ne oficiala internacia vorto efektive devas laubezone fiksi autoritata centra institucio per oficiala decido.
Ĉu vi legis la tutan argumentadon, pro kio mi venis al mia konkludo, Andreas?
Jes.

Lau via supra aserto Zamenhof do aplikis sian Regulon 15 per tio, ke li uzis ekzemple "japan'" en la signifo de landano-nomo, mise, char lau la superrega internacia uzo la signifo ja estas tiu de landnomo.

Nu, mi kutime farighas skeptika, kiam el ies aserto estas konkludeble, ke Zamenhof mise aplikis au mise interpretis sian propran regulon ...

Bernadox:Cetere: Se ACI volus oficialigi la vorton "respubliko" kun la signifo "lokomotivo": ĉu ankoraŭ temas pri apliko de R 15 aŭ ĉu ne pli ĝuste pri apliko de A 7 aŭ A 8?
Tion chi ni diskutos, post kiam ACI estos volinta fari ghin okulumo.gif

Vinisus (Prikaz profila) 15. travnja 2015. 16:47:41

Laŭ mi la problemo estus solvita, se la nomo de ĉiuj landoj finiĝus per "io". Komence Zamenhof uzis por ĉiuj landoj "ujo", sed la eŭropanaj plendis dirante, ke ili havas siajn proprajn lokojn t.e. loko de franco estas Francujo, germano Germanujo, ktp... Ekskolonio kaj ne gravaj landoj laŭ ili iru diablen! Do antaŭ tio Zamenhof flankenmetis la aferon timante militon. Brazilo= lando; loĝanto= brazilano, ĉar Brazilo estas ekskolonio, alivorte, lando de neniu, iu ajn alvenas ĉi tien kaj fariĝas brazilano. Kial ne? Brazilio= lando, brazilo=loĝanto; Koreio= lando, koreo= loĝanto. La vero estas vere kata sako, ujo kiu neniu akademiano riskas meti sian manon.

Bernadox (Prikaz profila) 15. travnja 2015. 17:53:35

akueck:
Bernadox:Ĉu vi legis la tutan argumentadon, pro kio mi venis al mia konkludo, Andreas?
Jes.

Lau via supra aserto Zamenhof do aplikis sian Regulon 15 per tio, ke li uzis ekzemple "japan'" en la signifo de landano-nomo, mise, char lau la superrega internacia uzo la signifo ja estas tiu de landnomo.

Nu, mi kutime farighas skeptika, kiam el ies aserto estas konkludeble, ke Zamenhof mise aplikis au mise interpretis sian propran regulon ...
Bone. Tiam paŝo post paŝo:

Ĉu vi konsentas, ke mia analizo de la nocio "vorto" en R 15, nome signifo-formo-kombinaĵo estas ĝusta?

Se jes, el tio sekvas, ke la fasado "respubliko" kun la signifo "lokomotivo" ne estas vorto fremda, ĉu?

Laŭ mi Z tute ne aplikis R 15 pri kelkaj landnomoj, sed iujn aliajn kriteriojn (cetere malsamajn dum malsamaj periodoj).

Cetere: Laŭ Z-Radikaro 1927, Z ŝanĝis de EG 1 japono = homo al ER japano = homo. Z estis tre, tre konstanta pri siaj prinicpoj kaj reguloj - krom en la demando de landnomoj okulumo.gif

Natrag na vrh