Ujumbe: 5
Lugha: Esperanto
Miland (Wasifu wa mtumiaji) 15 Aprili 2015 4:52:47 alasiri
Alberto kaj Bernardo fariĝis amikoj de Ĉerila, kaj ili volis scii ŝian nastiĝdaton. Ĉerila donis al ili liston de 10 eblaj datoj:
Majo 15 Majo 16 Majo 19
Junio 17 Junio 18
Julio 14 Julio 16
Aŭgusto 14 Aŭgusto 15 Aŭgusto 17
Ŝi diris aparte al Alberto la monaton (sen la tago) kaj al Bernardo la tagon (sen la monato) de ŝia naskiĝtago.
La jeno diriĝis:
Alberto: " Mi ne scias ŝian naskigdaton, sed mi scias ke ankaŭ Bernard ne scias ĝin."
Bernardo: "Mi ne sciis ĝin komence, sed nun mi scias."
Alberto: "Tiukaze, ankaŭ mi nun scias ŝian naskiĝtagon."
Kio do estas la naskiĝtago de Ĉerila?
Verda stelo por la unua ĝusta solvo!
Frano (Wasifu wa mtumiaji) 15 Aprili 2015 7:50:40 alasiri
Miland:Kio do estas la naskiĝtago de Ĉerila?Ĉu la 17a de Aŭgusto ?
Simon_Gauvain (Wasifu wa mtumiaji) 15 Aprili 2015 7:57:20 alasiri
Bernardo komence ne scias, sed danke al tio, kion diras Alberto, li trovas la monaton. Tio signifas ke la tago, kiun li scias, troviĝas kun du monatoj, el kiuj unu estis aŭ Majo, aŭ Junio.
Do restas tri eblaj datoj:
16a Julio
15a Aŭgusto, 17a Aŭgusto
Surbaze de tio, Alberto malkovras la tagon: tio montras, ke restas nur unu ebla tago kun la monato, kiun li scias.
Do Ĉerila naskiĝis la 16an de Julio.
Miland (Wasifu wa mtumiaji) 16 Aprili 2015 6:06:54 asubuhi
Simon_Gauvain:..Do Ĉerila naskiĝis la 16an de Julio.Gratulon! Vi trovis la ĝustan solvon kaj gajnis la verdan stelon:
★
Simon_Gauvain (Wasifu wa mtumiaji) 16 Aprili 2015 9:48:33 asubuhi
Dankon 8)