Đi đến phần nội dung

Enigmo: kio estas ŝia naskiĝtago

viết bởi Miland, Ngày 15 tháng 4 năm 2015

Tin nhắn: 5

Nội dung: Esperanto

Miland (Xem thông tin cá nhân) 16:52:47 Ngày 15 tháng 4 năm 2015

Jen enigma, unuafoje donita al Singapuraj lernejanoj.

Alberto kaj Bernardo fariĝis amikoj de Ĉerila, kaj ili volis scii ŝian nastiĝdaton. Ĉerila donis al ili liston de 10 eblaj datoj:

Majo 15 Majo 16 Majo 19
Junio 17 Junio 18
Julio 14 Julio 16
Aŭgusto 14 Aŭgusto 15 Aŭgusto 17

Ŝi diris aparte al Alberto la monaton (sen la tago) kaj al Bernardo la tagon (sen la monato) de ŝia naskiĝtago.

La jeno diriĝis:

Alberto: " Mi ne scias ŝian naskigdaton, sed mi scias ke ankaŭ Bernard ne scias ĝin."
Bernardo: "Mi ne sciis ĝin komence, sed nun mi scias."
Alberto: "Tiukaze, ankaŭ mi nun scias ŝian naskiĝtagon."


Kio do estas la naskiĝtago de Ĉerila?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Frano (Xem thông tin cá nhân) 19:50:40 Ngày 15 tháng 4 năm 2015

Miland:Kio do estas la naskiĝtago de Ĉerila?
Ĉu la 17a de Aŭgusto ?

Simon_Gauvain (Xem thông tin cá nhân) 19:57:20 Ngày 15 tháng 4 năm 2015

Alberto estas certa, ke Bernardo ne scias la monaton. Tio montras ke la monato ne povas esti Majo nek Junio, ĉar tiukaze la tago povus esti la 18a aŭ la 19a, kiuj ambaŭ aperas nur unufoje kaj do ebligus al Bernardo tuj trovi la monaton.

Bernardo komence ne scias, sed danke al tio, kion diras Alberto, li trovas la monaton. Tio signifas ke la tago, kiun li scias, troviĝas kun du monatoj, el kiuj unu estis aŭ Majo, aŭ Junio.

Do restas tri eblaj datoj:
16a Julio
15a Aŭgusto, 17a Aŭgusto

Surbaze de tio, Alberto malkovras la tagon: tio montras, ke restas nur unu ebla tago kun la monato, kiun li scias.

Do Ĉerila naskiĝis la 16an de Julio.

Miland (Xem thông tin cá nhân) 06:06:54 Ngày 16 tháng 4 năm 2015

Simon_Gauvain:..Do Ĉerila naskiĝis la 16an de Julio.
Gratulon! Vi trovis la ĝustan solvon kaj gajnis la verdan stelon:

Simon_Gauvain (Xem thông tin cá nhân) 09:48:33 Ngày 16 tháng 4 năm 2015

★ Jessssss! ★
Dankon 8)

Quay lại