Al la enhavo

La eterna disputo pri Finlando, Finnlando, Suomio

de Bernadox, 2015-aprilo-16

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

Bernadox (Montri la profilon) 2015-aprilo-16 12:40:15

Esperantistoj amegas remaĉi la ĉiam samajn diskutojn. Jen tipa ekzemplo: la nomo de la nord-orienta EU-membroŝtato. Laŭ la aktuala rekomendo de AdE de 2009 ĝi estas:

Finnlando: OI 9 1989 (en II. 2a) same Finnlando. (-nn-) Ĉe Z anbaŭ formoj, Finnlando kaj Finlando.

Du –nn-: EG 1 (kiel radikvorto kun finnland’a, finnland’an’o), ER (kiel derivaĵo de finn’o: Finn’land’o, finn’land’a, [ekz. sveda] finn’land’an’o). FK 1903, 154: Finnlando (neklara, ĉu Finn’land’o aŭ Finnland’o): Rakonto de L. DILLING, tradukita de EDUARD HALL el JOENSUU (Finnlando). Dube, ĉu ensilaba duobla -nn- en Finn|land- estas prononcebla laŭ R 9, vd en BK I.

Unu –n-: EG 2 (finland’a, finland’an’o).

Literaturo (selekto): La diskuto estis ĉefe por kaj kontraŭ la endonimo Suomio aŭ la eksonimo Finnlando (du –nn-).

Setälä, V. (1964-1965). Pri la nomo de nia popolo kaj lando. [Tri artikoloj en]: Esperanta Finnlando 1964 kaj 1965, repr. en Setälä. Fortoj de l’ Vivo. Helsinki: Fondumo Esperanto 1967, p. 175-177: Pri la etimologio de „finno“ (jam de Tacito kaj Ptolomajo) kaj „suomo“ (15a jc. poste preferata de la „purfinnisma movado“ strebanta elĵeti „svedajn“ postlasaĵojn en la finna) – pledas por Finnlando kaj kontraŭ Suomio, tamen sen diskuti R 9.

N.i. Pri la nomo de nia lando (1969). En: Esperanta Finnlando 1969:5, p. 45: La Komisiono rekomendas „Finnujo“, sed la finnoj rifuzas ĝin. Fortaj argumentoj por „Finnlando“.

Dratwer, I. (1969). Ne Suomi, sed Finnlando. En Esperanta Finnlando 1969:7-8, p. 68: Evitu enkonduki naciismojn kontraŭajn al la spirito de la Lingvo Internacia.

Arvikolo (pseŭd.) (1969). Bonvenon, suomoj! En: Esperanta Finnlando 1969:9, p. 76-77: Komento pri cirkulera artikolo (faksimilita) de J. Vilkki kaj H. Tietti, pledanta por la endonimo „suom-".

Vilkki, J. (1969). Pri la nomo Suomio. En: HdE 1969:3-4, p. 7: Por „suom-“.

Setälä, V. (1969). Pri la nomo de Finnlando. En: HdE 1969:6, p. 3: Kontraŭ la endonimo Suom’i’o - Finnlando preferinda, ĉar internacia.

Bernadox (Montri la profilon) 2015-aprilo-16 13:03:36

Por ankoraŭ esprimi mian propran opinion:

Laŭ mi la tradicia formo Finnlando (kun du -nn-) ene de unu prononc-silabo lezas R 9 ("silentaj literoj ne ekzistas" ). Mia preferata formo estas FinnujoFinnio (oni konforme al R 9 prononcu Fin|nu|jo aŭ Fin|ni|o). Ankaŭ eblas Fin|no|lan|do = Finnolando.

Baza formo do estu finno, el kiu oni derivas la landnomon.

Duoblaj literoj en du diversaj prononc-silaboj estas laŭfundamentaj: An|no, Ŝil|le|ro, tute same kiel en mal|lon|ga. Detalojn vd. en BK I ĉe R 9.

Sed kion opinias Vi?

akueck (Montri la profilon) 2015-aprilo-16 15:52:09

Bernadox:Por ankoraŭ esprimi mian propran opinion:

Laŭ mi la tradicia formo Finnlando (kun du -nn-) ene de unu prononc-silabo lezas R 9 ("silentaj literoj ne ekzistas" ).
Regulo 9 ne preskribas, kiel vortoj estu skribataj.
Kaj Regulo 9 ankau ne specifas, kiuj liter-sinsekvoj estas prononceblaj.

(Mi memoras, ke en alia forumo antau kelkaj monatoj vi jam prezentis strangajn novajn kromregulojn al Regulo 9 ...)

Mi ankau ne komprenas, kial via propra opinio diferencas disde via komento en BK I, p. 181:

"Finnlando oni devas laŭ R 9 prononci Fin-nlan-d’o, finn-ugra fin-nu-gr’a. Silabkomenca n plus konsonanto (nlan) estas malofta en Esperanto, tamen probable de multaj prononcebla."

Bernadox (Montri la profilon) 2015-aprilo-16 19:08:09

akueck:
Bernadox:Por ankoraŭ esprimi mian propran opinion:

Laŭ mi la tradicia formo Finnlando (kun du -nn-) ene de unu prononc-silabo lezas R 9 ("silentaj literoj ne ekzistas" ).
Regulo 9 ne preskribas, kiel vortoj estu skribataj.
Mi asertis, ke R 9 preskribas "silentaj literoj ne ekzistas" (eksplicite en la angla versio kaj implicite en ĉiuj).

Kiel via aserto harmonias kun la interago de R 9 kaj R 0?

akueck:Mi ankau ne komprenas, kial via propra opinio diferencas disde via komento en BK I, p. 181:

"Finnlando oni devas laŭ R 9 prononci Fin-nlan-d’o, finn-ugra fin-nu-gr’a. Silabkomenca n plus konsonanto (nlan) estas malofta en Esperanto, tamen probable de multaj prononcebla."
Ho, mi ĝojas, ke mi havas almenaŭ unu atentan leganton okulumo.gif

Kion pensas la aliaj? Fin|nlan|do aŭ Fin|nu|jo aŭ Fin|ni|o aŭ Fin|lan|do aŭ ĉu ankoraŭ io alia?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-aprilo-16 20:44:17

Jes, silentaj konsonantoj ne ekzistu, sed por mi Finnlando ne enhavas ion tian kaj estas malsama al Finlando. Mi prononcas ĝin [fin:'landO].
Mi ne vidas pravigon por nenatura silabigo fin'nlan'do.

Christa627 (Montri la profilon) 2015-aprilo-16 21:26:15

Bernadox:Sed kion opinias Vi?
Kial vi demandas? Por ke vi povu diri al ni, kiel malpravaj kaj kontraŭfundamentaj ni estas?

Mi pensas, ke se Zamenhof skribis "Finnlando", kaj la Finnoj mem akceptas tiun nomon, bone do, ni uzu ĝin!

Iam iu ĉe ##esperanto volis disputi pri tio, ĉu la Usona ŝtato, kiun oni angle nomas Colorado, estu Kolorado, aŭ Koloradio. Li diris, ke la nomo Koloradio aĉas, estas sensenca... mi ne memoras kion alian li diris. Kaj, laŭ li, kulpas la francaj Esperantistoj kiuj faris PIV. Mi nur respondis, ke la Koloradianoj mem uzas tiun nomon, kaj ĝi ne malbelas, do ne estas problemo.

Mi aŭdis, ke la dua n servas por distingi "Finnlando" disde "fin-lando". Sed, kio do pri Irlando? Ĉu "ir-lando"? ridego.gif

Bernadox (Montri la profilon) 2015-aprilo-17 06:21:04

Christa627:
Bernadox:Sed kion opinias Vi?
Kial vi demandas? Por ke vi povu diri al ni, kiel malpravaj kaj kontraŭfundamentaj ni estas?

Mi pensas, ke se Zamenhof skribis "Finnlando", kaj la Finnoj mem akceptas tiun nomon, bone do, ni uzu ĝin!
Nur diskuto atentigas pri eblaj miskonceptoj aŭ eraroj. Tial reagoj kiel tiuj de Andreas estas tre gravaj kaj interesaj por mi. Prave li ekz. atentigis pri kontraŭdiro en mia argumentado.

Fakte oni devas distingi du demandojn:

1. Ĉu iu formo estas kontraŭfundamenta aŭ ne?
2. Kiun inter pluraj fundamentkonformaj formoj oni preferas?

Pli bone mi en pli frua blogero skribus: "Kvankam la formo Finnlando probable estas fundamentkonforma (?), mi preferas la formon Finnujo / Finnio, pri kiuj duboj ne ekzistas".

Viaj du argumentoj laŭ mi estas malfortaj:

1. Ĉe Z troveblas ambaŭ formoj kaj Finnlando (EG 1, 1904) kaj Finlando (EG 2, 1907) kaj denove (kun nova koncepto) Finnlando (ER 1909).

2. Pri ĝusteco en Eo ne decidas unuopa popolo "la finnoj", "la koreanoj" (kiuj ajn tiuj estu); oni decidu laŭ la kriterioj de la F-to.

Bernadox (Montri la profilon) 2015-aprilo-17 13:29:31

Kirilo81:Jes, silentaj konsonantoj ne ekzistu, sed por mi Finnlando ne enhavas ion tian kaj estas malsama al Finlando. Mi prononcas ĝin [fin:'landO].
Mi ne vidas pravigon por nenatura silabigo fin'nlan'do.
Ĉu mi ĝuste komprenas, Kirilo, ke n: signifu "longa n"?

Kvankam ja fakte ekzistas longaj kaj mallongaj vokaloj (ĉu ankaŭ konsonantoj?) en Esperanto, ili ja kutime ne servas por distingi du vortojn, ĉu?

[fin:'landO] ĉu do Fin|n|lan|do ? Mi ne konas iun modelon en FE 1 - FE 4 aŭ en iu alia parto de la F-to, kiu subtenus tiun analizon (sed mi konsentas, ke Fin|nlan|do povas esti rigardata nenatura silabigo, kvankam n komence de parol-silabo ekzistas en kelkaj propraj nomoj kiel Nde|be|lo, Nĵa|me|no k.t.p.)

Urho (Montri la profilon) 2015-aprilo-17 13:55:20

Eble estas bone legi ankaŭ ĉi tiun fadenon ĉe lernu!-paĝaro:

akueck (Montri la profilon) 2015-aprilo-17 14:21:40

Bernadox:Mi ne konas iun modelon en FE 1 - FE 4 aŭ en iu alia parto de la F-to, kiu subtenus tiun analizon (sed mi konsentas, ke Fin|nlan|do povas esti rigardata nenatura silabigo
Kie en la Fundamento estas specifite, kio estas "nenatura silabigo"?

Reen al la supro