Vai all’indice

"Huh?"

di Christa627, 18 aprile 2015

Messaggi: 2

Lingua: Esperanto

Christa627 (Mostra il profilo) 18 aprile 2015 01:55:57

Mi ĵus legis pri studo, en kiu oni montras, ke en multaj diversaj lingvoj oni uzas vorton similan al la angla "huh?" por montri mankon de kompreno de tio, kion la alia parolanto ĵus diris. En ĉiuj el la studitaj lingvoj, la vorto havas nur unu silabon, havas ian "neŭtralan" vokalon, havas demandan tonon, ne havas finan konsonanton, kaj la komenca konsonanto mankas aŭ estas h aŭ glota halto.
Although there is systematic calibration to specific language systems, the bandwidth of the variation of OIR interjections across languages is exceedingly narrow. In all languages investigated, it is a monosyllable with at most a glottal onset consonant, an unrounded low front central vowel, and questioning intonation.
Jen la fonto.

Mi trovis tiun ĉi studon interesa, kaj nun scivolas, ĉu ekzistas simila vorto kun tiu funkcio ankaŭ en Esperanto?

Bernadox (Mostra il profilo) 18 aprile 2015 06:08:21

Christa627:Mi ĵus legis pri studo, en kiu oni montras, ke en multaj diversaj lingvoj oni uzas vorton similan al la angla "huh?" por montri mankon de kompreno de tio, kion la alia parolanto ĵus diris. En ĉiuj el la studitaj lingvoj, la vorto havas nur unu silabon, havas ian "neŭtralan" vokalon, havas demandan tonon, ne havas finan konsonanton, kaj la komenca konsonanto mankas aŭ estas h aŭ glota halto.

...

Mi trovis tiun ĉi studon interesa, kaj nun scivolas, ĉu ekzistas simila vorto kun tiu funkcio ankaŭ en Esperanto?
Laŭ mi la ĝusta vorto por tiu situacio en Esperanto estas "kio?"

En la realo oni probable aŭdas iom ofte paŭsaĵojn el naciaj kutimoj. En la germana oni ekz. diras hä?, kiel la artikolo ĝuste notas. Pro tio germanlingvanoj tendencas spontanee esperantigi tion al he?

Sed he! havas alian funkcion en Esperanto (ĉiuj klarigoj laŭ PIV 2005):

he! [OA 1] Interj., uzata:
1 por altiri ies atenton: he! kion vi portas en la sako?Z; he, mi vin petas, lasu malfermi al mi la pordon!Z;
2 por esprimi ironian kontraŭdiron: he, kiu havas tempon por iri serĉi lakton!Z; he, kian sencon havos skribado! tio daŭros tro longe!Z.
he ho! Intensigo de la simpla he: he ho! he ho! jen mi venisZ; he vi, ho!Z.

Krome ekzistas ekz. ho!, ha! kaj hu!, kiuj tamen havas aliajn funkciojn en Esperanto:

ho! [UV] [UL] Interj., esprimanta tre ĝenerale la vivecon de sento: ho, kia belegeco!Z; ho, neesprimebla feliĉo!Z; ho, miaj esperoj!Z; ho, kia malfeliĉo!Z; ho, terure!Z; «ho» ofte signas plendan staton, de l’ sorto malfacilan batonZ. Rim. Pro tiu vigliga efiko, ĝi estas ofte uzata ĉe alparolo: al Vi, ho potenca senkorpa Mistero!Z; aŭ kun aliaj interjekcioj: ho he!Z; ho ve!Z; ho vi ho!Z; ho hu!B; ho hoj!; ho ruk!; aŭ multobligita: ho ho! pri tio lasu min zorgiZ; ho, ho, ho, mi pekis, mi multe pekisZ.

ha! [UV] [UL] Interj., esprimanta ekmiron, surprizon antaŭ io bona aŭ malbona: ha, mia patro, vi estas ĉi tie?Z; ha, tio estas terura!Z; la ĉevaloj estas pretaj.— ha bone, mi tuj irosZ; ha! kia ĉarmulo!Z; ha fi!.
ha ha (ha)! Ripetita interj., por montri:
1 pli vivan senton: ha ha, ekĝemis Niko, vidante, kiel la tuta manĝaĵo malaperasZ
2 ironion: ŝia moŝto deziris fariĝi aŭtorino! ha, ha, ha!Z;
3 ridon ha, ha, ha! rikanis ĉiuj anasojZ.

hu! Interj., uzata por esprimi ektimon: hu! li ekkriis k forsaltisZ; hu! vi min svenigas!Z.
hui (ntr) Krii hu!: huas simioj.
hu ha! Interj. esprimanta tre fortan eksciton: fariĝis bruo, tumulto, babilado, kurego, hu ha, tuta foiro!Z.
hu hu! Onomatopeo, imitanta la krion de strigo: hu hu! la strigoj trumpetisZ. ☞ hu-u-u!.

Estas notinde, ke ho! kaj ha! troveblas jam en la Unua Libro [UL 1887] kaj poste la F-to, he! en OA 1 de 1909 kaj do ankaŭ Fundamenta.

Torna all’inizio