La hungara
leporinjo,2015年4月19日の
メッセージ: 7
言語: Esperanto
leporinjo (プロフィールを表示) 2015年4月19日 10:44:14
Mi nun uzas Lernu en la hungara, tamen ankoraŭ komprenas malmulte.
Kiu alia lernas la hungaran?
MarCin83 (プロフィールを表示) 2015年4月20日 10:15:08
Ankaŭ mi nun lernas la hungaran lingvon. Ekde la unua fojo kiam mi feriis tie (kiel 14-jaraĝulo) mi volis lerni tiun lingvon, sed mi ĉiam pensis ke ĝi estas tro malfacila. Ĉimonate mi denove estis en Hungario, kaj antaŭ ol vojaĝi tien mi komencis lerni ĝin (por almenaŭ iomete paroli kaj kompreni ĝin). Mi ankaŭ rimarkis ke ĝi havas kelkajn ecojn de Esperanto, kaj ke ĝia gramatiko estas tre logika.
Kiel vi lernas? Ĉu perhelpe de lernolibro aŭ reta kurso? Mi havas dikan pollingvan lernolibron. Ne estis facile trovi bonan lernolibron por la hungara, sed tiu kiun mi nun havas estas tre bona (20 lecionoj ĝis nivelo B1). Krome mi foje aŭskultas hungarlingvajn radioelsendojn (same mi lernis ankaŭ Esperanton). Lernante la hungaran oni unue devas alkutimiĝi al la strukturo de la lingvo, kaj poste ĉio jam estas multe pli facila
Üdvözlet Németerországból,
Marcin
Koracio (プロフィールを表示) 2015年4月22日 13:59:23
Vinisus (プロフィールを表示) 2015年4月22日 14:07:47
Luib (プロフィールを表示) 2016年6月20日 10:20:01
La gramatiko facilas, sed la vortoj malfacilas. A nyelvtan könny´ü, de a szavak nehézek.
Sed kiel skribeblas la longaj ö kaj ü (kun svisa aŭ germana klavaro)? De hogy lehet írni a hosszú ö-t és ü-t (svajci vagy német billenty´üzettel)?
szilvasi (プロフィールを表示) 2016年7月20日 23:53:32
Mi jam parolas la hungaran, do mi ne povas prijuĝi, ĉu ĝi estas bona aŭ ne...