Al la enhavo

Demandeto pri '-ado'

de TKNIGHT, 2015-aprilo-22

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-aprilo-30 12:32:43

nornen:Kelke estis furiozaj
Ĉu? Mi konas nur ekzemplojn kun atributo kiel "Kelke da homoj estis furiozaj", kie ni havas semantikan akordon laŭ homoj anstataŭ sintaksan laŭ kelke.

Bernadox (Montri la profilon) 2015-aprilo-30 14:03:35

nornen:La Esperantaj reguloj pri akordo estas ja mirindaj:

Mi trovis la patron mortinta.

Kelke estis furiozaj.
Vian duan ekzemplon mi ne komprenas, Nornen. Kion ĝi signifu?

-------

Entute mi apartenas al la longa listo de tiuj, kiuj rekomendas uzi la klasikan gramatikan terminaron kreitan por priskribi la latinan nur tre singarde por priskribi Esperanton, vd. Komentarion pri la Fundamento, BK I, p. 103, marĝena n-ro 11.

Jam en la Unua Libro (UL 1887), Z klarigis, ke lia uzado de la gramatika terminaro latin-stila estas nura "artifiko" por "neniom embarasi la lernanton". La gramatikaj terminoj estas nur provoj priskribi kaj klasifi lingvajn fenomenojn. Gravas nur la lingvaj fenomenoj, ne la terminaj klasifoj.

Bedaŭrinde oni ofte legas asertojn kiel "ĉar XY estas pronomo ĝi povas funkcii tiel aŭ tiel" - jen oni argumentas per (gramatika) modelo de la lingva realo, anstataŭ argumenti per la lingva realo (kiel trovebla en la dokumentoj laŭ la F-ta ŝtuparo de aŭtoritato).

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-aprilo-30 17:28:59

Kirilo81:
nornen:Kelke estis furiozaj
Ĉu? Mi konas nur ekzemplojn kun atributo kiel "Kelke da homoj estis furiozaj", kie ni havas semantikan akordon laŭ homoj anstataŭ sintaksan laŭ kelke.
Ankaŭ mi trovis ĉi tion nenorma. Laŭmemore mi ne vidis iam ajn ĉi tiun konstruaĵon.

nornen (Montri la profilon) 2015-aprilo-30 17:54:13

Tempodivalse:
Kirilo81:
nornen:Kelke estis furiozaj
Ĉu? Mi konas nur ekzemplojn kun atributo kiel "Kelke da homoj estis furiozaj", kie ni havas semantikan akordon laŭ homoj anstataŭ sintaksan laŭ kelke.
Ankaŭ mi trovis ĉi tion nenorma. Laŭmemore mi ne vidis iam ajn ĉi tiun konstruaĵon.
Eble mi elektis malbone la ekzemplon. Mi pensis pri io tia:

La plejparto da la ĉeestantoj estis pacemaj. Kelke estis furiozaj. Kaj du estis furiozegaj.

Tamen se la "da"-frazoj estas devigaj, do:

La plejparto da la ĉeestantoj estis pacemaj. Kelke da (el?) ili estis furiozaj. Kaj du el (da?) ili estis furiozegaj.

Same, en Esperanto foje estas sintaksa akordo, foje semantika akordo.

Ĉu mi diru "kelke da ili estis pacema" aŭ "pacemaj"?
Ĉu mi diru "la plejparto estis pacema" aŭ "pacemaj"?
Ĉu mi diru "la polico estas agresema" aŭ "agresemaj"?
Ĉu mi diru "la homaro estas bonvola" aŭ "bonvolaj"?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-aprilo-30 19:44:30

nornen:Eble mi elektis malbone la ekzemplon. Mi pensis pri io tia:

La plejparto da la ĉeestantoj estis pacemaj. Kelke estis furiozaj. Kaj du estis furiozegaj.
Ĉi tie ja temas pri elipso, mi akceptus tion.

nornen:
La plejparto da la ĉeestantoj estis pacemaj. Kelke da (el?) ili estis furiozaj. Kaj du el (da?) ili estis furiozegaj.
el, ĉar la personaj pronomoj estas jam tro difinitaj ol ke oni povus uzi la ĉiam nedifinan da (nur du trafoj ĉe Z en la tekstaro, ambaŭ el la Fabeloj de Anderson).

nornen:Same, en Esperanto foje estas sintaksa akordo, foje semantika akordo.

Ĉu mi diru "kelke da ili estis pacema" aŭ "pacemaj"?
Ĉu mi diru "la plejparto estis pacema" aŭ "pacemaj"?
Ĉu mi diru "la polico estas agresema" aŭ "agresemaj"?
Ĉu mi diru "la homaro estas bonvola" aŭ "bonvolaj"?
Ĉe la tri lastaj okazoj eblas nur sintaksa akordo. En la unua okazo sintakse devus esti "kelke da ili estis paceme", sed oni trovas kaj "pacemaj" kaj - tute nelogike - "pacema", kp. la koncernan ĉapitron en PMEG. Tio estas la ununura okazo de regula semantika akordo en E-o, por mi tio estas ĝenaĵo.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-aprilo-30 22:36:50

Kirilo81:En la unua okazo sintakse devus esti "kelke da ili estis paceme", sed oni trovas kaj "pacemaj" kaj - tute nelogike - "pacema", kp. la koncernan ĉapitron en PMEG.
Interese - en la rusa oni foje trovas plurnombran adjektivon anstataŭ adverbon, ekz. Несколько из них были X-ми anstataŭ Несколько из них было X-о (kvankam laŭ mi, la malantaŭa estas pli ĝusta pro akordo).

Tamen, la frazo kelke da ili estis paceme ne tro forte "tranĉas orelon" por mi. Ĉu estas precedento por tio Esperante?

Reen al la supro