Contenido

Ĉu vi lernus...?

de nornen, 24 de abril de 2015

Aportes: 23

Idioma: Esperanto

Lakiro (Mostrar perfil) 26 de abril de 2015 15:33:33

Ĉu tio ĉi estas vica esperantido (esperantoid)?

Vinisus (Mostrar perfil) 26 de abril de 2015 16:17:44

"Ido" de Louis de Beaufront iomete similas al via "Paĝo". Laŭ mi vi pravas t.e. por orientanoj Esperanto certe ne estas facile lernebla, ĉar vole nevole Esperanto estas arte farita eŭropa lingvo.

Altebrilas (Mostrar perfil) 27 de abril de 2015 11:58:32

Tiu eksperimento estas interesa, ĉar ĝi ebligas nin imagi al kio similus esperanto se Zamenhof estus ĉino. Tiu ebligas al ni konscii pri la malfacilaĵoj de ne-hind-eŭropidaj lingvoparolantoj por lerni esperanton.

Unu demando: kial vi ne, samlogike, uzis la sonon "ŭ" kiu estas natura por ĉinoj, sed ŝajne malfacila por centreŭropanoj? Esperanto ja pluhavas la distingon ĵ/ĝ, malfacila por orientasianoj, kaj tute ne utila al la lingvo (krom "aĵo"/"aĝo" ). Ekz. "vo" por "mi" .

FractalBloom (Mostrar perfil) 27 de abril de 2015 17:26:53

nornen:
Vinisus:Kial vi faras tian demandon? kion vi celas per ĝin? Mi antaŭdankas espereble vian respondon.
Mia hipotezo estas jena:
Unu el la kialoj, pro kiuj Esperanto estas sukcesa ĉe parolantoj de hindeŭropaj lingvoj, estas la fakto, ke la vortaro estas prenita preskaŭ tuta el tiuj lingvoj.
Se la vortaro ne estus tia, malpli parolantoj de hindeŭropaj lingvoj lernus Esperanton.

Tamen tio ĉi estas nur hipotezo.

Bonvole voĉdonu.
Jen unu el la ĉefaj problemoj en Esperanto. La vortaro elvenas nure de hindeŭropaj lingvoj, do Esperanto plej facilas al hindeŭropaj lingvoparolantoj.

Mi tre pli volonte lernus ĝin se la vortaro enhavus ankaŭ vortojn el aziaj aŭ afrikaj lingvoj. Fakte, mi kelkfoje uzas la japana "haj" (はい) kiel "jes".

Tempodivalse (Mostrar perfil) 27 de abril de 2015 19:44:45

FractalBloom:Jen unu el la ĉefaj problemoj en Esperanto. La vortaro elvenas nure de hindeŭropaj lingvoj, do Esperanto plej facilas al hindeŭropaj lingvoparolantoj.
Alifadene mi argumentis, ke estas, de iu perspektivo, pli bone ke Esperanto uzas tiuhindeŭropan vortprovizon - tio je averaĝo igas la lingvon pli facile lernebla. Vidu ĉi tien, malsupre (anglolingva fadeno) por la raciado.

Mallongigite, mia pozicio estas jena: Leksiko ne similanta iun ajn ekzistantan lingvon estus je la pli-malpli sama nivelo de malfacileco por ĉiuj. Iasence, tia leksiko estus pli "justa" por orientuloj - ĉar nun ankaŭ ĉe okcidentuloj tutsame mankus la vorta konateco. Neniu havus avantaĝon.

Tamen, mi opinias tian vortaron malpli preferinda ol la reala Esperanta, ĉar, anstataŭ malpezigi la defion por kiel eble plej da parolantoj tutmonde, ni farigis ĝin same konfuza por ĉiuj, tiamaniere pligrandigante la nombron da horoj kolektive bezonataj por ellernado. Estas bedaŭrinde ke orientuloj trovas sin je malavantaĝo, sed tiel estas malpli malbone, ol se ĉiuj trovus sin je malavantaĝo.

Kaj verdire, la hindeŭropaj lingvoj disvastiĝas tra ĉiuj loĝataj kontinentoj, eĉ majoritate en tri. Multajn hindeŭropajn vortojn importis aliaj lingvoj iel en siajn vortarojn. Mi pensas, ke la situacio povus esti pli malbona, kaj Zamenhof trovis neaĉan balancon, aparte se oni konsideras liajn limigitajn rimedojn. Ne ideala balanco, sed funkciebla.

Se oni volas faciligi la vortaran ŝargon de nehindeŭropuloj, oni laŭeble evitu neologismojn kaj malsimplajn pruntaĵojn de eŭropaj lingvoj kaj anstataŭe klopodu uzi jamajn kunmetaĵojn: ekzemple, plen-kresk-ulo anstataŭ adolto, imperi-estro kaj sport-kuri anstataŭ la tre eŭropaj imperatoro kaj ĵogi. Mi fidas, ke oni povas tute nature kaj bonstile sinesprimi pri ajna ĉiutaga temo uzante nur ~1100 radikojn - eĉ malpli ol kiom entenas la Universala Vortaro.

nornen (Mostrar perfil) 27 de abril de 2015 21:07:08

Altebrilas:Unu demando: kial vi ne, samlogike, uzis la sonon "ŭ" kiu estas natura por ĉinoj, sed ŝajne malfacila por centreŭropanoj? Esperanto ja pluhavas la distingon ĵ/ĝ, malfacila por orientasianoj, kaj tute ne utila al la lingvo (krom "aĵo"/"aĝo" ). Ekz. "vo" por "mi" .
Mi celis ŝanĝi nur unu parton de Esperanto: la vortaron. Mi ne volis tuŝi kaj ne tuŝis la fonemaron, la silabaparaton, la gramatikon k.t.p.

Eble mi afiŝos similan fadenon kun netuŝitan vortaron, tamen ŝanĝitan gramatikon.

Kirilo81 (Mostrar perfil) 28 de abril de 2015 09:19:43

Mi ne lernus.
Per Esperanta gramatiko kun vortprovizo el unu lando oni atingas - unu landon (+kelkaj pruntaĵoj en najbaraj lingvoj). La fakta vortprovizo de E-o atingas sume pli da homoj en multe da landoj ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Afriko, Azio kaj tuta Ameriko. Vortoj kiel "demokrati'" ekzistas ankaŭ en la japana.
Prefere oni devus forigi kelkajn eŭropismojn el la gramatiko kaj precipe el la pragmatiko de la lingvo, la vortprovizo ne estas la problemo.

nornen (Mostrar perfil) 28 de abril de 2015 13:59:41

Kirilo81:Mi ne lernus.
Per Esperanta gramatiko kun vortprovizo el unu lando oni atingas - unu landon (+kelkaj pruntaĵoj en najbaraj lingvoj). La fakta vortprovizo de E-o atingas sume pli da homoj en multe da landoj ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Afriko, Azio kaj tuta Ameriko. Vortoj kiel "demokrati'" ekzistas ankaŭ en la japana.
Prefere oni devus forigi kelkajn eŭropismojn el la gramatiko kaj precipe el la pragmatiko de la lingvo, la vortprovizo ne estas la problemo.
Dankon por via opinio.

Mi ne pensas, ke la vortprovizo estus problemo, nek intencas mi solvi problemon ne estantan.
Mi nur miris pri la frandeco de ne-hindeŭropa Esperanto por hindeŭropparolantoj.

Kirilo81 (Mostrar perfil) 28 de abril de 2015 19:24:32

Mi pensas, ke temas ne tiom pri la hindeŭropaj lingvoj, sed pri la fontlingvoj de Esperanto kaj ties parencaj lingvoj, do la greka, latinida, ĝermana kaj slava lingvaroj, kvar el la ~10 hindeŭropaj lingvaroj, kaj pri la ŝemida hebrea (la hebrea kontribuis almenaŭ la artikolon al E-o).
La parolantoj de tiuj lingvoj (laŭ rapida takso preskaŭ 2,5 miliardoj da homoj) havas klaran avantaĝon, dum ekz. armenoj aŭ irananoj, kiuj same parolas hindeŭropan lingvon, ne estas pli avantaĝaj ol ĉinoj aŭ japanoj.

Vinisus (Mostrar perfil) 28 de abril de 2015 19:37:48

Oni diras, ke Esperanto apartenas egale al la tuta mondo. Se via imagebla lingvo havus la saman econ, kial ne lerni ĝin?

Volver arriba