Meddelanden: 23
Språk: Esperanto
klmn (Visa profilen) 5 maj 2015 12:13:48
nornen:Mi voĉdonis "malpli volonte lernus"Vinisus:Kial vi faras tian demandon? kion vi celas per ĝin? Mi antaŭdankas espereble vian respondon.Mia hipotezo estas jena:
Unu el la kialoj, pro kiuj Esperanto estas sukcesa ĉe parolantoj de hindeŭropaj lingvoj, estas la fakto, ke la vortaro estas prenita preskaŭ tuta el tiuj lingvoj.
Se la vortaro ne estus tia, malpli parolantoj de hindeŭropaj lingvoj lernus Esperanton.
Tamen tio ĉi estas nur hipotezo.
Bonvole voĉdonu.
Mi konsentas pri la hipotezo.
Tamen mi ne pensas ke pli granda radikaro prenita el aziaj lingvoj en Esperanto pligrandigus signife la kvanton de esperantistoj en Azio reciproke.
Ni estu realistoj - Esperanto tra tiu regiono flugas sur flugiloj de la angla lingvo.
orthohawk (Visa profilen) 5 maj 2015 20:52:06
nornen:Tiu ĉi estas demando al tiuj forumanoj, kies denaska lingvo estas unu el hindeŭropaj.Se la vorttrezoro de la lingvo ŝanĝus, mi multe preferus ke la radikoj ricevus formojn tute a priori.
Ĉu vi lernus Esperanton, se la Fundamenta Ekzercaro aspektus tiel?
Kiam mi estis junulo, mi klopodis krei mian propran lingvon. Anstataŭ pruntepreni radikojn de aliaj lingvoj, mi uzis la ludpecojn de mi ludo Skrablo: unu peco por ĉiu litero, konsonantoj en unu sako, kaj la vokaloj en alia. Mi elprenis ilin por konstrui radikojn por mia lingvo.
Altebrilas (Visa profilen) 6 maj 2015 18:01:47
nornen:Estas interese, por kompreno de la lingvo-sistemo, vidi ĉu tiuj partoj povas esti sendependaj.Altebrilas:Unu demando: kial vi ne, samlogike, uzis la sonon "ŭ" kiu estas natura por ĉinoj, sed ŝajne malfacila por centreŭropanoj? Esperanto ja pluhavas la distingon ĵ/ĝ, malfacila por orientasianoj, kaj tute ne utila al la lingvo (krom "aĵo"/"aĝo" ). Ekz. "vo" por "mi" .Mi celis ŝanĝi nur unu parton de Esperanto: la vortaron. Mi ne volis tuŝi kaj ne tuŝis la fonemaron, la silabaparaton, la gramatikon k.t.p.
Eble mi afiŝos similan fadenon kun netuŝitan vortaron, tamen ŝanĝitan gramatikon.
Kutime, kiam oni uzas en iu lingvo la fonemaron de alia lingvo, estas perdo de informo, ĉar mankas sonoj en ambaŭ lingvoj.
Unu solvo estas uzi neuzitajn trajtojn por ne perdi informon Ekz. la ĉina uzas plurajn tonojn, kaj esperantaj silaboj havas postajn konsonantojn. Oni povus uzi ilin por ke la silaboj ne estu konfuzeblaj, sed ili ne plu similus al la originalaj silaboj.
Mi atendas vian version pri ĉina gramatiko kun esperantaj vortoj. Tio povas esti pedagogia ilo por lerni la ĉinan.