К содержанию

-anta + akuzativo?

от DuckFiasco, 26 апреля 2015 г.

Сообщений: 3

Язык: Esperanto

DuckFiasco (Показать профиль) 26 апреля 2015 г., 2:41:51

Ĉu "la birdo kantinta melodion" estas ebla? Kaj se jes, ĉu tio ĝustas: "mi vidas la birdon kantintan melodion"?

Mi demandas, ĉar fojfoje ne eblas uzi apartan "kiu" frazaron por plisimpligi!

Dankon.

nornen (Показать профиль) 26 апреля 2015 г., 2:52:59

Ambaŭ eblas.
Ankaŭ eblas "mi vidas la birdon kantinta melodion".

la birdo kantinta melodion = la birdo, kiu kantis melodion.
Mi vidas la birdon kantintan melodion = Mi vidas la birdon, kiu kantis melodion.
Mi vidas la birdon kantinta melodion. = Mi vidas, ka la birdo kantis melodion.

Tempodivalse (Показать профиль) 26 апреля 2015 г., 2:53:54

DuckFiasco:Ĉu "la birdo kantinta melodion" estas ebla? Kaj se jes, ĉu tio ĝustas: "mi vidas la birdon kantintan melodion"?

Mi demandas, ĉar fojfoje ne eblas uzi apartan "kiu" frazaron por plisimpligi!

Dankon.
Jes, tia konstruaĵo tute ĝustas kaj normalas! Oni ankaŭ povus skribi: "Mi vidas la birdon, kiu kantis melodion."

Eble la duobligita akuzativo (birdon kantintan melodion) vin konfuzetas. Al angloparolantoj tiaĵoj eble aspektas iom strange, ĉar angle oni preferas enkonduki subpropozicion per "that", "which".

Participoj estas bonega metodo mallongigi frazojn.

Наверх