Ku rupapuro rw'ibirimwo

Filmoj

ca, kivuye

Ubutumwa 6

ururimi: Esperanto

brohanu (Kwerekana umwidondoro) 28 Ndamukiza 2015 06:18:27

Saluton! Tiu ĉi estas la diskutado pri filmoj, bonaj kaj malbonaj, novaj kaj malnovaj.

Mi estiĝis interesita pri filmoj kiam mi vidis la kulturfilman serion "La Rakonto de Filmo", kiu estas bonega, 20-hora, kaj temas la tutan historion de tutmonda filmofarado. Ĝi estis iomete kiel ia kurso pri kiel vidi filmojn. Mi certe rekomendis ĝin se vi estas interesa en la arta flanko de filmfarado.

Kiuj estas la plej bonaj filmoj ke vi vidis dum tiu ĉi jaro? Por mi, estas sendube Whiplash. Tiu frapis min al la koro. Mi ankaŭ komencis vidi la filmarojn de David Lynch kaj Stanley Kubrick dum tiu ĉi jaro. Mi amas Mulholland Drive kaj 2001.

Jen mia Letterboxd (retpaĝaro por rangi filmojn): Tie ĉi

Rujo (Kwerekana umwidondoro) 28 Ndamukiza 2015 07:15:04

Kial mankas en via retpaĝo la du klasikaĵoj: "Being there" kaj "Blade runner"? okulumo.gif

Miland (Kwerekana umwidondoro) 28 Ndamukiza 2015 07:37:09

Mi rekomendas Kon Tiki!

brohanu (Kwerekana umwidondoro) 28 Ndamukiza 2015 20:02:53

Rujo:Kial mankas en via retpaĝo la du klasikaĵoj: "Being there" kaj "Blade runner"? okulumo.gif
Mia retpaĝo havas ĝuste la filmoj de tiu ĉi jaro, plejparte. Mi vidis Blade Runner antaŭ kelkaj jaroj. Mi ŝatis ĝin, sed je tiu tempo mi sentas ke mi ne komprenis ĝin. Mi devus baldaŭ revidi.

Mi ne konas la alian. Nun, googlinte ĝin, mi estas supriza pri mia malkoneco. Mi amas la aktadon de Peter Sellers. Mi vidos ĝin.

Mi rimarkis tio, ke vi estas brazilano. Ĉu estas bonegaj filmoj de via lando tiuj mi devus vidi?

nornen (Kwerekana umwidondoro) 28 Ndamukiza 2015 21:33:40

brohanu:Nun, googlinte ĝin, mi estas supriza pri mia malkoneco.
Tiuj ĉi tajperareto fakte ridigis min laŭtvoĉe.
Vi senintence skribis "mi estas supriza" = "I have the general qualities of soup rice".

Ĝuste estas (inter aliaj): "min surprizas mia malkon(ec)o"

brohanu (Kwerekana umwidondoro) 1 Rusama 2015 19:19:46

nornen:
brohanu:Nun, googlinte ĝin, mi estas supriza pri mia malkoneco.
Tiuj ĉi tajperareto fakte ridigis min laŭtvoĉe.
Vi senintence skribis "mi estas supriza" = "I have the general qualities of soup rice".

Ĝuste estas (inter aliaj): "min surprizas mia malkon(ec)o"
Haha! Leciono lernita.

Subira ku ntango