前往目錄

Limoj de Novrusio

貼文者: al_lastor, 2015年4月29日

訊息: 167

語言: Esperanto

nakymatonmies (顯示個人資料) 2015年5月9日下午12:45:35

klmn:Cetere via ĝeneraligo surbaze de nacieco tre malbonodoras en la fono de hodiaŭ dato
Ĉu vere? Do kial la ekzemplo de:
Paua-Burkinio, Burlokio, Mozambikio
devas esti ridinda? Sur la fono de la "hodiaŭa dato"?

vincas (顯示個人資料) 2015年5月9日下午12:47:39

nakymatonmies:
vincas:Partoprenis prezidentoj el Paua-Burkinio, Burlokio, Mozambikio [:/quote]??? Ĉu tio estas litova nacia humuro?
Tio estas pruvo, ke Rusio ne estas izolita.

ustra (顯示個人資料) 2015年5月9日下午12:56:16

klmn:Mi tiom multfoje esprimis malapogn al naciismo de ajna deveno ke vidas nenian kialon ripeti tion persone al vi.

Rilate Bandera, mi malapogas gloradon de liaj rimedoj, sed kiel mi komprenas, por ukrajnoj li estas ulo batalanta por ilia sendependeco.
Neniu kiu serioze kondamnas naziismon kaj Bandera povas apogi la nunan kievan reĝimon. Estas evidente, ke vi rifuzas malapogi Kievon. Do via kondamno de naziismo estas apenaŭ kredebla. Tiun impreson fortigas ankaŭ detaletoj de vi kiel ekz. la fakto, ke vi antaŭe forigis la 8 ligilojn temigantaj la naziemon de Kievo el mia antaŭa mesaĝo.

klmn:Same kiel multaj aliaj herooj (ankaŭ viaj) faris multajn murdojn por siaj celoj.
Vi eraras, ĉar mi simple ne havas politikajn heroojn.

vincas (顯示個人資料) 2015年5月9日下午12:59:13

La parada nazio el la moskva parado hodiaŭ.

externalImage.png

nakymatonmies (顯示個人資料) 2015年5月9日下午1:01:53

vincas:Tio estas pruvo, ke Rusio ne estas izolita.
Do vi provis pruvi tion. Laŭdinde.:]

klmn (顯示個人資料) 2015年5月9日下午1:20:01

nakymatonmies:
klmn:Cetere via ĝeneraligo surbaze de nacieco tre malbonodoras en la fono de hodiaŭ dato
Ĉu vere? Do kial la ekzemplo de:
Paua-Burkinio, Burlokio, Mozambikio
devas esti ridinda? Sur la fono de la "hodiaŭa dato"?
nek, nek

Lakiro (顯示個人資料) 2015年5月9日下午2:26:29

al_lastor (顯示個人資料) 2015年5月9日下午2:32:39

klmn:fakte ankaŭ opinio de Al-lastor, eĉ se li loĝas en Krimeo (cetere, el lastor, en kiu urbo vi loĝas?) estas nur unu inter kelk centmiloj.
Mi persone konas ne unu krimeanon, multajn el Jalta, kaj ili ne ĉiuj samopinias vin
Mi vere loĝas en Krimeo (se pli ĝuste en Baĥĉisarajo https://eo.wikipedia.org/wiki/Ba%C4%A5%C4%89isaraj... ) ridulo.gif Mia opinio similas al opinio de miaj konatuloj kaj proksimuloj... Logike ili ne estas ĉiuj krimeanoj.

Lakiro (顯示個人資料) 2015年5月9日下午2:42:31

lagtendisto (顯示個人資料) 2015年5月9日下午3:23:12

ustra:Nenion mi volis imputi al vi, tial mi demandis. Nun estas klara, ke vi ja apogas naziojn respektive la gloradon de ili. Kial estis tiel malfacile agnoski tion? Kaj kial vi mensogis, kiam mi skribis, ke vi estas nazi-simpatianto?
Estas pri tio, ĉar nur multagresema vi volas enbati vian personan opinion ene al aliaj. Vi prezentas vin kia malliberulo encementigita de bildoj de faŝismo-jen, faŝismo-tie, faŝismo-ĉie, faŝismo suprakosma, ĉiu ne kontraŭ-naciismema = faŝisto k.t.p. Ŝajnas kia persona religio de vi. Kontraŭreakcio estas antaŭvidebla.

Verŝajna vi ne povas sekvi tion, sed ekzistas (malgranda) diferenco inter kaj faŝismo kaj naciismo kaj naciista 'juneco-kulturo': sputniknews.com. Ne ĉiu naciisto posedas 'kuraĝon' por agu kia faŝisto ekzemple partopreno en pogromo. Ofte naciistoj portas 45° turnitan svastikon kia provokeca simbolo. Ekzemple kontraŭ vi. Por tiuj naciistoj kaj simboloj kaj ielo de bilda prezento* de eks-naziagermanio estas (abomenemaj) simboloj de popkulturo.

*ekzemple de germana muzikbando Ramstein

回到上端