본문으로

Limoj de Novrusio

글쓴이: al_lastor, 2015년 4월 29일

글: 167

언어: Esperanto

vincas (프로필 보기) 2015년 5월 23일 오후 2:21:08

nakymatonmies:
vincas:Strange, ke Rusio eble la plej fratan kaj proksiman popolon atakas, okupas, murdas. Ĉu ĉiuj rusoj estas tiel sangavidaj. Mi tion neniel povas kompreni.
Eĉ se vi pravus, nenio stranga estus en tio. George Washington estis etna brito, do kial li militis kontraŭ Britio, mortigis la britojn? Laŭ via logiko, ĉiuj britoj sekve estas ne malpli 'sangavidaj'.
Nenio stranga estus, se ni vivus en 18 jarcento. Sed milito okazas nun. En 21 jarcento. En Eŭropo.

nakymatonmies (프로필 보기) 2015년 5월 23일 오후 2:59:40

vincas:Nenio stranga estus, se ni vivus en 18 jarcento. Sed milito okazas nun. En 21 jarcento. En Eŭropo.
Naturo de homo ne ŝanĝiĝas. Ŝanĝiĝas nur armiloj. George Washington militis por la lando, kiun li konsideris la sia. La samon faras homoj de Donbaso - militas por sia lando, siaj domoj.

melitopolano (프로필 보기) 2015년 5월 23일 오후 3:50:13

nakymatonmies:La samon faras homoj de Donbaso - militas por sia lando, siaj domoj.
Interesa fakto: homoj de Iĉkerio ankaŭ militas por siaj domoj (ili, kiel aparta nacio, havis pli gravajn kialojn). Sed ili estis dispremita per rusiaj tankoj. Nun rusa propagando diras pri "homoj de Donbaso", "homoj de Sud-Osetio" kaj tiel plu. Strange, ĉu ne?

nakymatonmies (프로필 보기) 2015년 5월 23일 오후 4:24:03

melitopolano:Interesa fakto: homoj de Iĉkerio ankaŭ militas por siaj domoj (ili, kiel aparta nacio, havis pli gravajn kialojn). Sed ili estis dispremita per rusiaj tankoj. Nun rusa propagando diras pri "homoj de Donbaso", "homoj de Sud-Osetio" kaj tiel plu. Strange, ĉu ne?
Ne estas strange, ĉar ĉio estas relativa, ĉio dependas de vidpunkto. Por vi ili estas separatistoj, por la alia flanko - homoj de Donbaso.
Se George Washington ne venkus, li restus en historio kiel separatisto kaj krimulo - laŭ vidpunkto de Britio.

IkuTurso (프로필 보기) 2015년 6월 12일 오후 6:33:02

Relativa ne estas rusa agresio en Krimeo kaj Orientukrainio.

nakymatonmies (프로필 보기) 2015년 6월 13일 오전 7:18:46

IkuTurso:Relativa ne estas rusa agresio en Krimeo kaj Orientukrainio.
Se Rusio estas agresoro, do kial vi, Eŭropa Unio, kontinuas aĉeti ĝian gason? Do per tio vi financas la agresoron. Estu konsekvencaj, rifuzu aĉeti la gason. =)

Lakiro (프로필 보기) 2015년 6월 13일 오후 4:40:39

nakymatonmies:
Se Rusio estas agresoro, do kial vi, Eŭropa Unio, kontinuas aĉeti ĝian gason? Do per tio vi financas la agresoron. Estu konsekvencaj, rifuzu aĉeti la gason. =)
Ukrainoj delonge rifuzis aĉetadi la gason! Ili ĝin impertinente ŝtelas. ridulo.gif Eŭrolando!

다시 위로