Tästä sisältöön

Altranĉi, detranĉi ...

Junpe :lta, 29. huhtikuuta 2015

Viestejä: 7

Kieli: Esperanto

Junpe (Näytä profiilli) 29. huhtikuuta 2015 23.41.47

Kio estas malsameco inter "altranĉi" kaj "detranĉi" (="fortranĉi" ) kaj "eltranĉi"?

Ekzemple: "Oni bakas kukojn. Oni faras paston, kaj platigas ĝin, kaj altranĉas ĝin por la formoj koroj (simbolaj), kaj bakas ilin en forno."

Ĉu tio kompreniĝas?

dombola (Näytä profiilli) 30. huhtikuuta 2015 1.25.08

Junpe:Kio estas malsameco inter "altranĉi" kaj "detranĉi" (="fortranĉi" ) kaj "eltranĉi"?

Ekzemple: "Oni bakas kukojn. Oni faras paston, kaj platigas ĝin, kaj altranĉas ĝin por la formoj koroj (simbolaj), kaj bakas ilin en forno."

Ĉu tio kompreniĝas?
Mi komprenas tiamaniere:

Altranĉi: tranĉi laŭ modelo. Ekzemplo.

Malsamecon inter detranĉi kaj eltranĉi vidu ĉi tie.

Oni bakas kukojn.

Oni faras paston,

kaj platigas ĝin,

kaj altranĉas ĝin per korforme formoj,

kaj bakas ilin en forno.

Bonan apetiton!

Junpe (Näytä profiilli) 30. huhtikuuta 2015 6.04.46

Dankegon!

Tempodivalse (Näytä profiilli) 30. huhtikuuta 2015 17.19.09

La Esperanta uzado de antaŭafiksoj ĉe verboj multe similas la slavan. Tio estas konfuza por multaj neslavoj, tamen la koncepto ne tiom malsimplas se oni bone komprenas precize la sencojn (ofte ne rektajn) donatajn de l'afiksoj.

Ili provizas grandan nuancon neeblan en l'angla kaj aliaj lingvoj (kiuj anstataŭe devas uzi apartajn vortetojn). Rimarku:

tranĉi - резать. La plej ĝenerala verbo. Ĝi ne donas specifan informon pri tio, ĉu la tranĉado finiĝis (t.e. estigante apartan dividitan parton) aŭ ne.

detranĉi - срезать/отрезать. Tranĉi parton de iu objekto.

altranĉi - прирезать. Tranĉi parton de iu objekto kaj aldoni ĝin al aliaĵo.

eltranĉi - вырезать. Tute, emfaze tranĉi unu parton de iu objekto.

fortranĉi - урезать/вырезать. Tranĉi parton de iu objekto kaj emfaze movi ĝin malproksimen.

distranĉi - разрезать. Tranĉi iun objekton ĝis pluraj partoj; tranĉi en ĉiun direkton.

tratranĉi - перерезать. Tute tranĉi ion je du partoj, emfaze tra la tuta materialo.

dombola (Näytä profiilli) 30. huhtikuuta 2015 21.33.40

Junpe:Dankegon!
Nedankinde.
Mi faris eraron, bonvolu rimarki:

kaj altranĉas ĝin per korformaj formoj,

Junpe (Näytä profiilli) 1. toukokuuta 2015 7.34.04

Tempodivalse:
altranĉi - прирезать. Tranĉi parton de iu objekto kaj aldoni ĝin al aliaĵo.
Ĉu vi do opinias, ke "altranĉi la paston per formoj" ne taŭgas, se oni ne aldonas la tranĉitaj pecojn al ion? Mi volas diri, ke oni tranĉas la paston uzante formo, kaj oni poste metas la formitaj pecojn sur lado por bakado, kaj ili fariĝas kukoj.

Tempodivalse (Näytä profiilli) 1. toukokuuta 2015 13.57.30

Junpe:
Tempodivalse:
altranĉi - прирезать. Tranĉi parton de iu objekto kaj aldoni ĝin al aliaĵo.
Ĉu vi do opinias, ke "altranĉi la paston per formoj" ne taŭgas, se oni ne aldonas la tranĉitaj pecojn al ion? Mi volas diri, ke oni tranĉas la paston uzante formo, kaj oni poste metas la formitaj pecojn sur lado por bakado, kaj ili fariĝas kukoj.
Fakte mi ne donis plenan difinon - En la rusa, прирезать (la supozebla ekvivalento de altranĉi) ankaŭ havas subkuntekston, ke la pecoj estas tranĉitaj per ia mezurado aŭ mezurilo. Do, laŭ tiu difino, altranĉi estus ĝusta - almenaŭ se oni supozas, ke l'antaŭafiksoj en Esperanto pli-malpli similas la rusajn kaj slavajn.

Takaisin ylös