Al la enhavo

„Tri sileziaj valsetoj”

de mbalicki, 2015-aprilo-30

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

mbalicki (Montri la profilon) 2015-aprilo-30 10:27:42

Saluton al ĉiuj!

Mi decidis starti en ĉi-jara III Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj en Vroclavo. Do mi anoncis min kun tri de miaj gekolegoj de ĥoro. Ni planis kanti iun muzikaĵon de nia repertuaru, tradukita en esperanto. Ni elektis aranĝon de Józef Szwed de tri sileziaj valsetoj: „Zachodzi słoneczko”, „Za stodołą na rzece” kaj „Szła dzieweczka” („Iris knabineto”). Por la tria tradukon de Roman Dobrzyński mi havis eĉ en mia lernolibro de esperanto, sed por la unua kaj la dua mi trovis nenion kaj decidis traduki mem.

Ĉu iu pli sperta povus rigardi miajn tradukojn kaj montri iujn erarojn? ridulo.gif (Se iu scipovas ankaŭ la pola, do eble volus rigardi ankaŭ polaj tekstoj ĉi tie.)

„Subiras la suneto”
1. Subiras la sunet’
malantaŭ viburar’,
eta pluvo pluvas
sur ĉeriza arbar’.

2. Sur ĉeriza arbar’
kaj verda rozmaren’.
Diru min, knabino:
kiam ci volos min?

„En vilaĝo, sur rivero”
1. En vilaĝo, sur river’
paŝtis anasojn knabin’.
2. Johaĉjo la anasar’
revenigi helpis ŝin.

3. „Kiel paŝtas anasojn,
jam se ne obeas cin?”
4. „Mi alvokis: «hoj, hoj, hoj!»,
«Venu, Joĉjo, helpu min!»”

Se iu preferas, mi almetas la tekstoj en pdfo. Dankon anticipe! ridulo.gif

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-aprilo-30 12:29:50

Mi legis ankaŭ la originalojn en la pola forumo, sed mi respondos ĉi tie, ĉar mi pli rapide formulas kaj tajpas en E-o:

1. Subiras la sunet’
malantaŭ viburnar’,
eta pluvo falas (pluvo ne pluvas)
al ĉeriza arbar’. (sur postulus akuzativon kiel en la pola)

2. Sur ĉeriza arbar’
kaj verda rozmaren’.
Diru min, knabino:
kiam vi volos min? (ci estas iom afekta)

2. Johaĉjo la anasojn (akuzativo!)
revenigi helpis ŝin.

3. „Kiel paŝtas anasojn,
jam se ne obeas cin?”

→Ĉi tie, krom cin, mankas pronomoj aŭ subjekto; tio ne funkcias.
Mi havas problemon kompreni kiel la traduko rilatas al la originalo
"3. „Jakoś żeś ich wołała,
kiedyś im jeść dawała?”"
sed mi havas ankaŭ problemon kompreni la unuan linion en la pola.

Ĝenerale: Mi ne konas la melodiojn, sed la akcentoj de originalo kaj traduko ne koincidas, kp. la unuan strofon en la pola:
- ' - - ' -
- ' - - ' -
' - ' - ' -
- ' - - ' -
dum la E-a havas:
- ' - - - '
- ' - - - '
' - ' - ' -
- ' - - '
Kiel oni kantu ĝin tamen?

mbalicki (Montri la profilon) 2015-aprilo-30 22:21:09

Kirilo81:Mi legis ankaŭ la originalojn en la pola forumo, sed mi respondos ĉi tie, ĉar mi pli rapide formulas kaj tajpas en E-o:
Dankon, Kirilo, por via rapida kaj vasta respondo!

Kirilo81:al ĉeriza arbar’. (sur postulus akuzativon kiel en la pola)
Ĉu vere la pluvo eblas fali al? Mi vin kredas, sed tio sonas tre stranĝe al mi. ridego.gif

Kirilo81:2. Johaĉjo la anasojn (akuzativo!)
revenigi helpis ŝin.
Nu jes, mi forgesis akuzativon. Tio iomete malhelpas miajn (pli aŭ malpli bonajn) rimojn, ĉar mi volas havi „river’ ” sonsimilata al „anasar’ ”. Ĉu havas vi iun sugeston?

Kirilo81:3. „Kiel paŝtas anasojn,
jam se ne obeas cin?”

→Ĉi tie, krom cin, mankas pronomoj aŭ subjekto; tio ne funkcias.
Nu jes, mankas. Ne havas mi koncepton kiel enhavi ĉion en tiuj du versoj kun ĉiuj pronomoj kaj samtempe kun propra rimo. ridego.gif

Kirilo81:Mi havas problemon kompreni kiel la traduko rilatas al la originalo
"3. „Jakoś żeś ich wołała,
kiedyś im jeść dawała?”"
sed mi havas ankaŭ problemon kompreni la unuan linion en la pola.
Aliaj versioj diras „Jako żeś ich wołała / Jakżeś żrać im dowała”„Jakożeś ich wołała / Kiedyś im żréć dawała”, do, laŭvorte: „Kiel vi ilin alvokis / Kiam vi ilin nutris”.

Ĉu tiu seneco de pronomoj ne fari la diro de Joĉjo iom pli rekta, pli vilaĝana? Li estas ĥolerigita, ke la knabino tedas lian kapon kaj okupas lian tempon (sekvantaj strofoj estas pri tio). Ĉu tiu manko ne povas signifi tion (ĥolero, rekteco kaj vilaĝaneco)?

Kirilo81:Ĝenerale: Mi ne konas la melodiojn, sed la akcentoj de originalo kaj traduko ne koincidas, kp. la unuan strofon en la pola:
- ' - - ' -
- ' - - ' -
' - ' - ' -
- ' - - ' -
dum la E-a havas:
- ' - - - '
- ' - - - '
' - ' - ' -
- ' - - '
Kiel oni kantu ĝin tamen?
Tio estas la popola valsokanto, kaj popolaj muzikaĵoj ofte ne havas normalajn vortakcentojn, sed akcentojn estas eldevigitaj de melodio. En niaj ekzemploj

„Zachodzi słoneczko” havas na:
' _ _ ' _ '
' _ _ ' _ '
' _ _ ' _ _ (' _ _ ' _ _) ⇐ en krampo: ripeto de tuta verso
' _ _ ' _ '
⇐ sekve: ripeto de lastaj du versoj

kaj „Za stodołą na rzece” havas na:
' _ ' _ | ' _ '
' _ ' _ | ' _ _ ('_ _) ⇐ en krampo: ripeto de lastaj tri silaboj*
' _ ' _ | ' _ ' ⇐ ripeto de antaŭa verso

* — Tiu ripeto ankaŭ iom malhelpas en rimoj, do en la unua strofo mi submetis silabojn: „paŝtis knabin’ anasojn, anasojn”.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-majo-01 19:37:51

Multajn dankojn pro la klarigoj, interese, ke la melodio ne konsideras la vortakcenton, same la rimoj en la pola estas tre liberaj, sufiĉas jam simila vokalo/konsonanto.
Mi timas, ke E-o sekvas pli striktajn regulojn (simile al la germana kaj angla), do la ritmo estu laŭ la akcento kaj la rimoj estu puraj, do post la akcentita vokalo ĉio estu sama.

"falas al" miaopinie eblas, ĉar al ja indikas direkton, kaj neniu diras, ke ĝi ne montru direkton malsupren.

Por la versoj
2. Johaĉjo la anasojn (akuzativo!)
revenigi helpis ŝin.
kaj
3. „Kiel paŝtas anasojn,
jam se ne obeas cin?”
mi devas ankoraŭ ion pli bonan elpensi, ĉiuokaze nepre enestu pronomoj por havi ĝustan frazon, ankaŭ kun afekto (parenteze: kolero, ĥolero estas la malsano, kiun kelkaj evitende nomas kolerao); prefere oni oferu alian informon.

Rugxdoma (Montri la profilon) 2015-majo-04 21:24:21

Mi ne komprenas la polan, mi ne konas la melodion, mi ne eĉ respektas la nombron de la silaboj. Sed mi provas:
"Se anasoj ne obeas,
Kiel povas pasti vi?"

mbalicki (Montri la profilon) 2015-majo-05 12:05:59

Ruĝdoma:Mi ne komprenas la polan, mi ne konas la melodion, mi ne eĉ respektas la nombron de la silaboj.
Koran dankon, Ruĝdoma, por via provo, sed en nia kanto nombro de silaboj estas bedaŭrinde tre grava, se ni volas tion kanti. ridulo.gif

Kirilo81:Parenteze: kolero, ĥolero estas la malsano, kiun kelkaj evitende nomas kolerao.
Dankon por la klarigo! ridulo.gif Ĝis nun mi pensis, ke ekzistas unu vorto „ĥolero”, kiun iuj deĥigas kiel „kolero” disaŭ „kolerao”, depende de la preciza signifo. En tiu kazo eble oni povas reĥigi „kolero” kiel „ĥolerao”? ridego.gif

Rugxdoma (Montri la profilon) 2015-majo-05 17:35:08

"Se ili ne obeas,
Kiel povas pasti vi?"

mbalicki (Montri la profilon) 2015-majo-09 08:05:13

Do!
Mi ŝanĝis iom kaj kore petas karaj gekolegoj
bonvoli trarigardi ĉisubaj tekstoj.

Proponojn de Kirilo81 indikis mi per kursivo,
miajn ŝanĝojn — per grasaj literoj,
rimiĝitajn silabojn mi substrekis
kaj ripetoj estas en krampoj.

— — — — —

„SUBIRAS LA SUNETO”
1. Subiras la sunet’
malantaŭ viburnar’.
Eta pluvo falas,
(eta pluvo falas)
al ĉeriza arbar’.

2. Al ĉeriza arbar’
kaj verda rozmaren’.
Diru min, knabino,
(diru min, knabino,)
kiam ci volos min?

— — — — —

„PAŜTISTINO ĈE RIVERO”
1. Paŝtistino ĉe river
ekiris kun anasar’, (anasar’.).

2. Joĉjo venis kaj ilin
revenigi helpis ŝin, (helpis ŝin.)

3. „Kiel ci ilin paŝtas?,
se ili ne obeas, (obeas.)


4. „Mi alvokis: «hoj, hoj, hoj!
Venu, miaj anasoj!, (anasoj!)»”

— — — — —

Kion vi pensas pri mia nova traduko? Povas esti?

akueck (Montri la profilon) 2015-majo-09 12:59:59

mbalicki:
rozmaren
rosmaren'

mbalicki (Montri la profilon) 2015-majo-20 12:26:04

Koran dankon al ĉiuj helpintoj! ridulo.gif

Okazis ke nia voĉa kvaropo estis premiita je la unua loko en kategorio „ĥoro aŭ ensemblo”, kaj estis prezentita dum la Koncerto de Premiitoj kiel la lasta, kun la anonco „ni prokrastis la plej bona ĉe la fino”. Estis tre agrable aŭdi, ke nia elpaŝo plaĉis al ĵurio, kaj al aŭdantaro. ridulo.gif

Reen al la supro