Tartalom

unua de majo, kiamaniere vi festas ĝin?

alonsososo-tól, 2015. május 1.

Hozzászólások: 8

Nyelv: Esperanto

alonsososo (Profil megtekintése) 2015. május 1. 9:58:30

Kiam mi estis junulo, mi marŝadis kun ruĝa flago preter la tribuno de la politikaj gravuloj montrante mian "klasan konscion". Hodiaŭ mi vivas en la patrina lando de kapitalismo kaj vidas alian spektaklon je tiu tago.

Bonvolu rigardi:
www.oxfordesperanto.blogspot.com

petitka (Profil megtekintése) 2015. május 1. 10:01:30

Kviete, precipe ne ŝatas mi politikajn demonstraciojn, naturo ŝarĝas.

alonsososo (Profil megtekintése) 2015. május 1. 11:46:53

petitka:Kviete, precipe ne ŝatas mi politikajn demonstraciojn, naturo ŝarĝas.
Ankaŭ mi ŝatas esti en la naturo kaj plaĉas al mi viziti ekz nian belegan botanikan ĝardenon. Ne ĉiuj uloj hodiaŭ en nia urbo festas surstrate aŭ entaverne.

Ĉu iu scias, kiel rekte meti retan ligilon en tiu mesaĝo?

ratkaptisto (Profil megtekintése) 2015. május 15. 19:14:32

Mi "festas" en mia ĝardeno.

FJDS (Profil megtekintése) 2015. május 15. 20:09:54

La unua de majo ne estas festa tago, estas lukta tago.

ratkaptisto (Profil megtekintése) 2015. május 15. 20:12:46

En Germanio oni diras

tago de la laboro

huberte (Profil megtekintése) 2015. május 20. 19:06:45

Mi preferas diri : La unua de majo estas la tago de la laboristoj. Ĉi tie, ĉiu donacas konvalon al la amikoj. Konvalo alportas feliĉon.

mbalicki (Profil megtekintése) 2015. május 20. 21:22:19

En Pollando la 1a de majo estas tago libera je laboro, sed nomiĝas oficiale nur „Ŝtata Festo”, kaj ne „la Festo de Laboro”, kiel plue oni populare diras pri ĝin. Malmulte okazas en Pollando je la 1a de majo: „Alianco de Demokratia Maldeksterularo” (Sojusz Lewicy Demokratycznej), la sola postkomunisma politika partio en nia lando, organizas iaj marŝoj, sed de jaro al jaro ĉiam malpli da homoj ĉeestas ĝin.

Pli kaj pli da poloj trovas alian metodon por pasigi tiun liberan tagon: je la 1a de majo 2004 Pollando aliĝis Eŭropan Union, do hodiaŭ ofte ŝtataj aranĝoj estas por memorigi tiun daton.

Vissza a tetejére